Arbosoriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arbosoriko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Tupajuloj Scandentia
Familio: Tupajedoj Tupaiidae
Genro: Tupajo Tupaia
Specio: T. glis
Tupaia glis
(Diard & Duvaucel) 1820[1]
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)[2]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La arbosoriko (Tupaia glis, "tupajo ordinara") estas specio el la ordo de tupajuloj kaj familio de tupajedoj, kaj loĝas en la plej suda parto de la ĉina ĉeftero, t.e. en la orienta parto de Junano, Gŭangŝjio kaj Hajnano.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi aspekte tre similas al la sciuro, sed ĝia buŝo estas pinta kaj maldika, kaj la vosto plata kaj larĝa. Ĝi longas 16-20 centimetrojn, pezas 120-180 gramojn kaj ĝia vosto estas longa je 15-18 centimetroj. Ĝi hvas mallongajn kaj rondajn orelojn kaj fortajn krurojn, sur kiuj troviĝas po kvin fingroj, kies ungoj estas kurbaj kaj akraj; kaj senhara estas ĝia karna plando. Inter ĝiaj dentoj ne troviĝas rimarkinda diferenco kaj ĝiaj incizivoj estas akraj. Ĝi estas kovrita de olivgrizaj haroj, escepte de brunflavaj kaj grizbrunaj haroj ĉe la abdomeno; kaj sur la flankoj de ĝia kolo troviĝas du brunflavaj vertikalaj mallarĝaj strioj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La arbosorikoj vivas en la tropika kaj subtropika zonoj, de ebenaĵoj ĝis montetoj 1 000 metrojn super la marnivelo. Ili ofte vidiĝas ĉe rando de arbaro kaj piedo de monto kaj loĝas en arbotruo aŭ terkavo.

Vivmaniero[redakti | redakti fonton]

Ili vigliĝas en tago, precipe en frumateno kaj vesperkrepusko, kaj aktivadas inter velkintaj kaj putrintaj folioj kaj brancoj. Ili serĉas manĝaĵojn en falintaj arboj kaj ŝtonamasoj. Satmanĝinte, ili eligas krion de "kvivit, kvivit". Ĝenerale, ili saltadas nur inter malaltaj arbobranĉoj kaj lianoj, sed ne povas kiel sciuro grimpi sur branĉojn de altaj arboj aŭ saltadi inter ili. Renkontinte malamikojn, ili tuj sin kaŝas inter branĉetojn. Kiel aliaj musoj ili havas siajn difinitajn vojliniojn. Tiu orientalisa specio ne timas homojn. Laŭdire, ĝi eĉ restis senmova, kiam oni fotis ĝin en la distanco de nur unu paŝo for de ĝi. Kelkfoje ĝi kaŝe eniras en domon por ŝtelrigardi. Ĝi manĝas ĉefe insektojn kaj samtempe ankaŭ birdetojn, birdovojn kaj malgrandajn musojn; iafoje ĝi sin nutras ankaŭ per sovaĝaj fruktoj, junaj folioj kaj semoj. Lokanoj diris, ke la arbosoriko ŝatas trinki akvon kaj sin bani en ĝi. Ĝi estas enfermiĝema, nervoza kaj batalema sed facile bredebla. La arbosorikino konstruas neston en arbotruo aŭ en terkavo por tie naski. La pariĝo okazas ĉiun printempon. Ĝenerale, la arbosorikino naskas 3-4 idojn unufoje ĉiujare. La gravedeco daŭras ĉ. 50 tagojn. Ĝi mamnutras siajn idojn 40 tagojn. Ili maturiĝas post tri-kvar monatoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Diard, P.M., Duvaucel, A. (1820) "Sur une nouvelle espèce de Sorex — Sorex Glis". Asiatick researches, or, Transactions of the society instituted in Bengal, for inquiring into the history and antiquities, the arts, sciences, and literature of Asia, Volume 14. Bengal Military Orphans Press, 1822
  2. Insectivore Specialist Group (1996). Tupaia glis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 2007-02-18.