Arbusta hipokrepido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arbusta hipokrepo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arbusta hipokrepido
Folioj, floroj
Folioj, floroj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Genro: Hipokrepido Hippocrepis
Hippocrepis emerus
(L.) Lassen, 1989
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La arbusta hipokrepido[1]koronilo (Hippocrepis emerus sin. Coronilla emerus) estas arbusto de la genro hipokrepido kaj familio fabacoj.

Ĝin oni foje plantas en la ĝardenoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas arbusteto 50 cm ĝis 1,5 m alta, kiu sovaĝe kreskas en Eŭropo. La floroj duopaj ĝis kvinopaj estas flavaj. La junaj ŝosoj estas senharaj, angulaj kaj malmolaj, kun longaj ripoj, esenca trajto kiu diferencigas ĝin de arba koluteo (Colutea arborescens), kiu havas rondajn kaj harhavajn junajn ŝosojn.

La folioj konsistas el 5 ĝis 9 ovalaj folieroj. Ili estas kojnoformaj, male al koluteo kies folieroj estas rondaj.

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

Hippocrepis emerus
Hippocrepis emerus
Reproduktaj organoj
  • Ĉefa koloro de la floroj: flava
  • Floradperiodo: majo-julio
  • Infloresko: Simpla ombelo
  • Sekseco: hermafrodita
  • Polenado: perinsekta
Semo
  • Frukto: guŝo artika, longa kaj mallarĝa, nigreca.
  • Dissemado: perbesta
Kreskloko kaj geografia vastiĝo
  • Tipa kreskloko: veproj mezeŭropaj, de ebenaĵo ĝis montaro, sur neŭtraj ĝis kalkaj grundoj
  • Geografia vastiĝo: sudeŭropa

[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]