Helpieda hilofilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arbusta hilofilo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Helpieda hilofilo
Helpieda hilofilo
Helpieda hilofilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Hylophilus
Specio: 'H. flavipes'
Hylophilus flavipes
(Lafresnaye, 1845)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Helpieda hilofiloArbusta hilofilo, Hylophilus flavipes, estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Hylophilus, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Sudameriko, pli verdecaj birdoj ol la tipa en la familio genro de Vireoj, el kiu ĝenerala koloro devenas la nomo, esperantigita kiel Hilofiloj aŭ pli kompreneble verduloj. Ĝi reproduktiĝas en Kostariko, Panamo, Kolombio, Venezuelo kaj Tobago.

Helpieda hilofilo
Helpieda hilofilo

Ĝi estas birdo de arbarbordoj kaj savano kiu konstruas profundan tasforman neston penditan el arbobranĉo. La ino demetas kutime 3 blankajn ovojn, kiu estas markataj brune.

Plenkreskulo de Helpieda hilofilo estas 11.5 cm longa kaj pezas 13 g. Ĝi estas ĉefe olivverdeca al olivbruneca en supraj partoj, kun pli brilaj flugiloj kaj pugo, kaj olivecbruna kapo kun tre svaga superokula strio kaj flaveca okulringo. La subaj partoj estas helflavecaj, la beko estas ĉefe malhela kaj la kruroj estas helaj kompare kun proksimaj parencoj, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie flavipes signifas precize “de flavaj piedoj”. La alvoko estas longa serio de notoj ŭiri-ŭiri-ŭiri-ŭiri, interrompitaj per trilado kaj fajfoj.

La raso H. f. insularis estas granda kun fortika beko formo kun bruna iriso endemia de Tobago. Aliaj rasoj diferencas pro la nuanckoloro de subaj partoj.

Helpiedaj hilofiloj manĝas insektojn kaj araneojn kaptitajn el supra kaj meza tavoloj de la kanopeo. Ili manĝas ankaŭ berojn, ĉefe antaŭ migrado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]