Arcaicam Esperantom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Arcaicam Esperantom
esperantido
Denaskaj parolantoj verŝajne neniu
Fremdlingvo / dua lingvo por nekonata sed verŝajne ege malmulte
Skribo latina kun kelkaj aldonoj
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en nenie
Reguligita de neniu
Lingvaj kodoj
Angla nomo Arcaicam Esperantom
Franca nomo Arcaicam Esperantom
Specimeno
Nasquizziims cheyuy liberay. Hawaims cheyuy nosayn Pensoyn ed Ideoyn proprayn. Ondewas nosin cheyuyn samœ tractir.
— Unua artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj
vdr

Arcaicam Esperantom, aŭ "Arĥaika Esperanto", estas fikcilingvo, planita dialekto de Esperanto kreita de Manuel Halvelik (kaŝonomo de Kamiel Vanhulle) kun la celo redoni la etoson de arĥaika lingvo. Li ankaŭ kreis Popido-n (POPola IDiomo) kaj Gavaro-n (slango), do entute tri sociolektojn. Ĉar la dialekto enhavas gramatikajn kazojn kiel la dativon kaj genitivon, oni povas pli facile kaj rekte traduki frazpartojn el lingvoj kiel la Latina. Halvelik verkis libron pri sia dialekto en 1969 (Arcaicam Esperantom, Eldonejo-librejo Sonorilo, 1969).

Kovrilpaĝo de Arkaika Esperanto, 1969

Pro la mallonga historio de Esperanto, esperantaj verkistoj havas malmultajn rimedojn por krei la efekton de praa lingvouzo: ili apenaŭ povas uzi eksmodajn esprimmanierojn aŭ kion oni konas pri Pra-Esperanto. Tio aparte aperas kiam oni tradukas verkon en kiu certaj pasaĵoj uzas praan lingvoformon aŭ praecan sonon en la devena lingvo. Halvelik decidis plani lingvon, kiu aperas kvazaŭ praformo de nuna Esperanto.

La aŭtoro decidis ne tro tuŝi la vortaron kaj la gramatikon. Tial plejparto el la ŝanĝoj rilatas al finaĵoj, vortetoj kaj tabelvortoj. Plie, li aldonis du kazojn (dativo kaj genitivo) ĉar la evoluo de kazo al kombinaĵo "prepozicio + nominativo" ekzistas en pluraj hind-eŭropaj lingvoj, precipe latinidaj.[1]

Diferencoj inter Esperanto kaj Arcaicam Esperantom[redakti | redakti fonton]

Literumado[redakti | redakti fonton]

Nuna Arcaicam Ekzemplo
c tz stziar
ĉ ch achetir
f ph Apherom
g gu antaŭ e kaj i aguir, Domegom
ĝ gh Ghardenom
ĥ qh Qhaosom
j y Yaroy
ĵ zh Zhoquerom
k c, sed qu antaŭ e, i Zhoquerom, Castelom
ŝ sh Shipom
ŭ ù (sed legu sube pri aŭ-vortoj) Haùtom
v w, sed ù post k Wagonarom, cùar

Literokombinaĵoj[redakti | redakti fonton]

Nuna Arcaicam Ekzemplo
Aùtunom
Eùropom
dz zz (nur en -izz k prezz) nomizzir [2]
ks x Textom
kv Acùom

La tri lastaj kombinaĵoj eblas nur ene de radiko. Kunmetado ne efiku je la skribmaniero.

Nova litero:
Litero Œ (œ minuskle) enkondukiĝas. Oni prononcas ĝin kiel la danan ø-on, la germanan ö-on aŭ la francan eu-on (de bleu).

Diferencoj rilate al la 16 Fundamentaj reguloj[redakti | redakti fonton]

1-a regulo[redakti | redakti fonton]

Difinita artikolo ne ekzistas. Sed oni povas uzi ityu ("tiu") anstataŭe. Nedifinita artikolo estas unn ("unu", kiu rolas pli malpli kiel "iu" en moderna Esperanto).

2-a regulo[redakti | redakti fonton]

Substantivoj finiĝas:

nominative per om singulare kaj oy plurale (Chewalom, Chewaloy)
akuzative per on singulare kaj oyn plurale (Chewalon, Chewaloyn)
dative per od singulare kaj oyd plurale (Chewalod, Chewaloyd) - Dativo respondas al "al + nominativo" en Esperanto
genitive per es singulare kaj eys plurale (Chewales, Chewaleys) - Genitivo respondas al "de + nominativo" en Esperanto, sed nur kiam "de" montras posed-rilaton.
Substantivo estas ĉiam skribita majuskle je ĉia ajn kazo.

3-a regulo[redakti | redakti fonton]

Adjektivoj finiĝas per "a" kaj dekliniĝas kiel substantivoj (am, ay, an, ayn, ad, ayd, es, eys). La komparativo estas farata per la vorto plid, la superlativo per pluy.

4-a regulo[redakti | redakti fonton]

La numeraloj estas unn, dux, trid, cùar, cùin, sis (aŭ ses) [3], sep, oc, naù, dec, tzent, mill, milyon. Oni kunmetas nombrojn kiel en Esperanto.

5-a regulo[redakti | redakti fonton]

Pronomoj estas jenaj:

Pronomo je Esperanto Nominativo Akuzativo Dativo Genitivo Adjektivo
mi mihi mihin mihid mihes miham
ci tu tuin tuid tues tuam
li lùi lùin lùid lùies lùiam
ŝi eshi eshin eshid eshies eshiam
gi (Seksneŭtrala homa triapersona pronomo por dioj kaj anĝeloj) egui eguin eguid eguies eguiam
ĝi eghi eghin eghid eghies eghiam
ni nos nosin nosid noses nosam
vi wos wosin wosid woses wosam
ili ilùi ilùin ilùid ilùies ilùiam
si sihi sihin sihid sihes siham

Oni ĝenerale fariĝas prefikso: onestat (oni estas), onmanghat (oni manĝas).

6-a regulo[redakti | redakti fonton]

La verbaj finaĵoj estas jenaj:

IS-tempo AS-tempo OS-tempo US-modo U-modo Ekzemplo Traduko
-ims -ams -oms -ums -u (mihi) estams mi estas
-is -as -os -us -u (tu) manghos ci manĝos
-it -at -ot -ut -u eshi pharu ŝi faru
-iims -aims -oims -uims -uy (nos) stziiims ni sciis
-iis -ais -ois -uis -uy (wos) scribuis vi skribus
-iit -ait -oit -uit -uy ilùi hawuy ili havu
Infinitivo: -ir anstataŭ "-i" (pharir), krom se la lasta radika vokalo estas "e" aŭ "i"; tiukaze la infinitivo finiĝas per -ar (criar, obear).
Participaj finaĵoj estas senŝanĝaj kaj kunmeteblas kiel en Esperanto.

7-a regulo[redakti | redakti fonton]

La adverboj finiĝas per "œ" (elparole [ø]) anstataŭ "e".

8-a regulo[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas la nominativon, krom del ("de" aŭ "da") post kiu oni povas aldoni genitivon kaj grez ("dank' al", °graŭ°) kaj malgrez ("malgraŭ") post kiuj oni devas aldoni dativon.

9-a regulo[redakti | redakti fonton]

"Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita." Ne plu validas pro la literkombinaĵoj (kaj ĉefe pro "gu")

10-a regulo[redakti | redakti fonton]

La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo, senŝanĝe.

11-a regulo[redakti | redakti fonton]

Kunmetitajn vortojn oni formas kiel kutime jen sen kunliga vokalo, jen per streketo, jen per kunliga vokalo "o" (sed ne "om").

12-a regulo[redakti | redakti fonton]

Ĉe alia nea vorto la nea vorto ned(œ) estas forlasata, senŝanĝe.

13-a regulo[redakti | redakti fonton]

Por montri direkton, la vortoj ricevas la finiĝon de la dativo.

Senŝanĝaj reguloj[redakti | redakti fonton]

14, 15, 16

Aliaj gramatikaj malsamoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉar la verbaj finaĵoj estas sufiĉe malsamaj, estas konsilinde (laŭ la aŭtoro mem) faligi la pronomon.
  • Tabelvortoj iĝas jenaj (Esperanto en kursiva kiam estas malsame) :
Tavelvortoj -om

-o

-u -am

-a

-e

-al -el -ahem

-am

-ohem

-om

-es
cuy- ki- cuyom cuyu cuyam cuyœ cuyal cuyel cuyahem cuyohem cuyes
ity- ti- ityom ityu ityam ityœ ityal ityel ityahem ityohem ityes
hey- i- heyom heyu heyam heyœ heyal heyel heyahem heyohem heyes
nemy- neni- nemyom nemyu nemyam nemyœ nemyal nemyel nemyahem nemyohem nemyes
chey- ĉi- cheyom cheyu cheyam cheyœ cheyal cheyel cheyahem cheyohem cheyes
altri- (plenrajta; funkcias kiel la neoficiala Esperanta ali-) altriom altriu altriam altriœ altrial altriel altriahem altriohem altries
Ili ne prenas majusklon ĉe substantiva uzo.
Ekzemple: ityu Wirom (tiu viro); cheyes Proprazhom (ĉies propraĵo); cuyuyn Waroyn wendas? (kiujn varojn ci vendas?)
  • La partikulo "ĉi" iĝas prefikso is- (ĉi tiu = isityu) dum "ajn" iĝas sufikso -die.
  • Oni rajtas forigi "ĉu" se la paroltono sufiĉas.
  • Pro la multobligo de la kazoj, eblas ankoraŭ pli multe inversi la frazpartojn ol en Esperanto.
  • Oni kiel eble plej ofte evitu mal-vortojn kiam ekzistas samsignifa neologismo (mawam prefere al malbonam).
  • Escepte ĉe konfuzo, eliziado (kaj kelkfoje kunligado) povas okazi iel ajn
Ekzemple: "ad" + "wos" = adwos (al vi); "nosam" + "Oculoy" = nos'Oculoy (niaj okuloj)
  • Fremdaj nomoj ne deklinacieblas. Tial estis enkondukata nova prepozicio no, kiu ricevas la koncernan sufikson anstataŭe. Ekzistas pli malpli sama sed nedeklinaciebla prepozicio "na" en Esperanto (reformpropono).
Ekzemple: Yamen spektiims non "Trid Musquedistoy" (ni jam spektis °na° la "Tri Muskedistoj").[4] no ricevas akuzativon (-n) anstataŭ la filmtitolo.

no same povas ricevi dativon (-d) kaj/aŭ pluralon (-y) kaj ankaŭ genitivon (ne estas klare, ĉu no fariĝas nesnoes, sed verŝajne ĝi fariĝas nes perdante -o kiel substantivoj).

  • La 9 jenaj sufiksoj estas modifitaj:
Esperanto Arcaicam Esperantom
acch
ad ir (infinitiva sufikso)
ĉj cch
ebl ibil
ec esc
end emd
izz
in inn
ind imd

La prefikso "eks" skribiĝas ex kiel la prepozicio ex '"el").

  • Plejparto el la aŭ-vortoj fariĝas ez-vortoj (vidi sube)

Aliaj vortaj ŝanĝoj[redakti | redakti fonton]

Vortetoj[redakti | redakti fonton]

  • adiaŭ: adiez
  • al: ad(i)
  • almenaŭ: almenez
  • ambaŭ: ambez
  • ankaŭ: anquez
  • ankoraŭ: ancorez
  • anstataŭ: anstatez
  • antaŭ (loko): antez
  • antaŭ (tempo): prezz
  • apenaŭ: apenez
  • aŭ: aù(die)
  • baldaŭ: baldez
  • ĉe: chez
  • ĉirkaŭ: chirquez
  • ĉu: chu(des) - ĉu vere?: werœ? - ĉu ne?: phalsœ?
  • da: del (1)
  • dank' al: grez (aŭ dancu)
  • de: del (2)
  • des: deste
  • do: des (aŭ -die)
  • dum: dum(quez)
  • eĉ: eche
  • ekde: ab(u)
  • ekster: extrum
  • el: ex (kiel la prefikso "eks")
  • en: in
  • ĝis: ghisquez
  • hieraŭ: hierez
  • hodiaŭ: hodiez
  • ja: yad
  • jam: yamen
  • je: iyed
  • jen: yemen
  • jes: ayest
  • ju: yud
  • ĵus: zhused
  • kaj: ed
  • kontraŭ: contrez
  • kun: cum
  • kvankam: cùanquez
  • kvazaŭ: cùazes
  • laŭ: selez
  • malantaŭ (loko): postez
  • malantaŭ (tempo): post
  • malgraŭ: malgrez
  • mem: memes
  • morgaŭ: morguez
  • ne: ned(œ)
  • nepre: nepred
  • plej: pluy
  • pli: plid
  • plu: plud
  • po: pod
  • post (loko): postez
  • post (tempo): post
  • preskaŭ: presquez
  • preter: predor
  • pri: prid
  • pro: pru
  • sen: sonz
  • sub: sobez
  • supre: suprez
  • sur: sobrez
  • tre: trez

Aliaj vortoj[redakti | redakti fonton]

  • Fraŭlo: Scùirom
  • Fraŭlino: Damselom
  • iri: irrir (por ne konfuzi kun la sufikso-finaĵo ir)
  • ktp: etc.
  • Senjoro: Sinyorom
  • Sinjoro: Mesirom
  • Sinjorino: Damom
  • t.e. (tio estas): ite.

Ĉiu alia vorto el PIV estas senŝanga, krom la nemalhaveblaj ortografiaj ŝanĝoj.

Skribstilo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la aŭtoro, estas konsilinde skribi gotike. Karaktraro Old London taŭgas por tiu uzo.

Tamen aliaj karaktraroj malnovaspektaj ankaŭ taŭgas.

Specimenoj[redakti | redakti fonton]

Esperom
La Espero
Tiu traduko ne plene respektas la ritmon sed nur celas montri specimenon de Arcaicam Esperantom
In Mondod wenit nowam Sentom,
Tra Mondom irrat phortam Wocom;
Per Phlugiloy phatziles Wentes
Nun del Loques phlugu eghi Locod.
Ned Glawod Sangon soiphantad
Eghi Homan tirat Phamilion:
Adi Mondom eternœ militantam,
Eghi promesat sanctan Harmonion.
Sobez Esperes sanctam Signom
Colectizzait patzay Batalantoy,
Ed rapidœ crescat ityu Apherom
Per Laborom Esperanteys.
Phortœ starait Muroy Yarmilleys
Inter Popoloy diwiditay;
Sed dissaltoit obstinay Baroy,
Per sanctam Amom disbatitay.
Sobrez neùtralam lingwam Phundamentom,
Intercomprenizzantœ, (ne estas eble traduki "unu la alian" per unn altriun ĉar mankas difinita artikolo)
Popoloy pharoit in Consentom
Unn grandan Rondon phamilian.
Nosam diliguentam Colegarom
In Laborom patzam ned latzizzot,
Ghis Homares belam Songhom
Por eternam Benom ephectiwizzot.



Patrom Nosam[mankas fonto]
Patrom nosam, cuyu estas in Chielom,
Estu sanctiguitam Tuam Nomom.
Wenu Tuam Regnom,
Plenumizzu Tuam Wolom,
Cuyel in Chielom, ityel anquez sobrez Terom.
Nosid donu hodiez Panon nosan cheyutagan,
Ed nosid pardonu nosayn Pecoyn,
Cuyel anquez nos ityuyd cuyuy contrez nos pecait pardonaims.
Ed nosin ned conducu in Tentod,
Sed nosin liberigu ex Mawom.
Amen.



Romeus ed Yulieta
Sed haltu: cuyam Lumom ityun Phenestron
Traradiat? Yemen orientom,
Ed Yulieta memes Sunom estat!
Lewizzu, belam Sunom, ed mortigu
Enwian Lunon, cuyu tristœ palat,
Char tu, Serwantom eshiam, yamen
Plid belam ol eshi memes estas. Ned estu plud
Eshiam Serwantom, se eshi tuin enwiat:
Eshiam westalam Robom werdam
Ed malsanetzam estat, ed solœ Pholuloy
Wolontœ eghin portait. Eghin phorjetu.
Yemen Damom miham; ho, yemen Amom miham!
Se solœ ityon eshi stziut!

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Manuel Halvelik klarigis la "latinidecon" de la lingvo por tio, ke Kalocsay jam provis antaŭe en Lingvo Stilo Formo krei praesperanton (Sperantu)pli latinecan pro la multaj latinaj kaj latinidaj radikoj de Esperanto.
  2. Kvankam ne rekte menciita, Halvelik en sia libro nur uzis zz en la afikso -izz (la "arkaika" formo de -iĝ) kaj la vorto prezz ("arkaika" antaŭ), tamen la radikon edz li restigis senŝanĝe: Edzinnom (edzino), gueedzizzir (geedziĝi) ktp.
  3. La aŭtoro mencias ses en la gramatika parto kaj sis en la vortaro.
  4. Tiu ĉi frazo estas en la libro de la aŭtoro de Arcaicam Esperantom. Sed en libro, ĝi ERARE tekstis Yam spektiims noyn "Trid Musquedistoy". La aŭtoro eraris pri la vorto "jam" (yam anstataŭ la ĝusta yamen) kaj metis pluralfinaĵon al la prepozicio no, kvankam la "Tri Muskedistoj" estas filmo kaj ne triopo.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]