Arĥioj
El Vikipedio
(Alidirektita el Archaea)
|
|
||||
|---|---|---|---|---|
| Troveblo de fosilioj: Arĥaiko - Nuntempe | ||||
Halobacterio ĉiu ĉelo pli-malpli 5 μm longa.
|
||||
| Biologia klasado | ||||
|
||||
Arĥioj (archaea) estas biologia regno de prokariotaj estaĵoj. Arĥioj estas unuĉelaj kaj ne havas ĉelkernojn, tamen ili ne estas bakterioj. Sur la genetika nivelo, ili estas pli similaj al eŭkariotoj kiel ni mem. Carl Woese eltrovis la arkiojn en 1977.
Multaj arĥioj vivas en ekstremaj medioj -- ekzemple, varmegaj, salegaj, kaj acidaj lagoj. Laŭ nia scio, la arkioj kaŭzas neniun ajn malsanon -- ili estas plej interesaj laŭ la vidpunkto de evoluo. Multaj sciencistoj nun kredas ke la komuna parenco de ĉiuj eŭkariotoj estis simila al arĥio.
vidu ankaŭ: Eŭriarkeoto kaj Krenarkeoto-Eocito