Archie Shepp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Archie Shepp dum koncerto en Varsovio, julion de 2008

Vernon „Archie“ Shepp (naskiĝis la 24-an de majo 1937 en Fort Lauderdale, Florido) estas usona ĵazmuzikisto (tenor- kaj sopransaksofono, piano), komponisto, kantisto same kiel literatur- kaj teatrosciencisto. Li validas kiel unu el la plej gravaj intelektuloj de moderna ĵazo.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Archie Shepp alkreskis en Filadelfio, kie li komence lernis pianludon, krome la ludon de klarneto kaj aldosaksofono; poste li transiris al tenorsaksofono. Li muzikis en lokaj ritmenbluso-bandoj kaj kontatiĝis je tio kun Lee Morgan, Cal Massey, Jimmy Heath kaj John Coltrane. Shepp studis ekde 1955 ĝis 1959 literatursciencon ĉe Altlernejo Goddard; post diplomiĝo li transloĝiĝis al Novjorko. Tie Shepp komencis sian muzikistan karieron en 1960 en la bando de Cecil Taylor kaj li kunlaboris je la filmo The Connection. En 1963 li estis membro de la New York Contemporary Five, al kiu apartenis Don Cherry kaj John Tchicai same kiel basinstrumentisto Don Moore kaj frapinstrumentisto J. C. Moses; la bando estis ekestinta el mallongviva formaĵo, kiun Shepp estis estrinta kune kun Bill Dixon. Kun Tchicai kaj Cherry li vojaĝis en 1964 tra Sovetunio, Ĉeĥoslovakujo kaj Finnlando, kie ili koncertis dum la ĵazfestivalo en Helsinko.

Aŭguston de 1964 li surbendigis unuan kunsidon je propra nomo, la albumon [Four for Trane por Impulse!.[2]Post tio li muzikis i. a. kun Bill Dixon, John Tchicai, Don Cherry kaj ĉefe kun John Coltrane, kun kiu li koncertis en novjorkaj ĵazklubejoj; en 1965 li tiam kunverkis la albumon Ascension de Coltrane. Lia koncerto ĉe la Novporta Ĵazfestivalo aperis kune kun la muziko de Coltrane ĉe Impulse! (New Thing at Newport); aparte pro la subteno de Coltrane Archie Shepp establiĝis kiel muzikisto de la ĵazavangardo en Usono kaj tutmonde.[3] Kun diversaj instrumentistaroj okazis je lia nomo vojrompaj sonregistraĵoj (i. a. kun Roswell Rudd, Bobby Hutcherson, Beaver Harris kaj Grachan Moncur la 3-a), kiuj faris Ŝepon unu el la plej gravaj ĉefroluloj de la ĵazavangardo kaj de libera ĵazo en la 1960-aj jaroj.

Archie Shepp ne nur estis muzika pioniro, sed ankaŭ politika kaj socia sontubo de nova nigrula memkonscio; ekzemple en 1965 li tekstis en Down Beat: „I am an anti-fascist artist“ [Mi estas kontraŭfaŝisma artisto].[4] Supro de la politika engaĝiĝo de „kolera junulo“ estis la prezentado dum la Tutafrika Festivalo de 1969 en Alĝero.

Malgraŭ novmuzika radikaleco la muziko de Shepp ĉiam estis malpli abstrakta ol tiu de aliaj pioniroj de ĉi tiu epoko; ekzemple la tre emmocia ludmaniero de Shepp ĉiam staris en la tradicio de la grandaj svingo-saksofonistoj kiel Ben WebsterColeman Hawkins, kiu baziĝas sur la alternado de malmildaj kaj delikate blovetataj tonoj, de diversaj registroj kaj laŭtecogradoj.

Ekde meze de la 1960-aj jaroj Shepp verkis kun propraj ensembloj; En 1967 li estris okopon, kun kiu li surdiskigis Mama Too Tight kaj enigis je tio influojn de Duke Ellington, ritmenblusajn ritmojn, marŝmuzikajn elementojn; en 1968 li verkis kun sesopo kun i.a. Jimmy Owens, Grachan Moncur la 3-a kaj Walter Davis la pli juna la albumon The Way Ahead. En 1969 li kunlaboris kun trumpetisto Cal Massey, muzikis ties komponajojn kaj vojaĝis kun li tra Eŭropo kaj Nordafriko, kie Shepp koncertis sur la Tutafrika Festivalo. Komence de la 1970-aj jaroj Shepp denove kunlaboris kun Massey je la produktaĵo Lady Day: A Musical Tregedy, kiu estis unuafoje prezentata en la Broklina Muzikakademio. Post tio Shepp verkis aliajn pecojn kaj estris kursojn ĉe la Universitato je Buffalo, en 1973 ĉe la Universitato je Masaĉuseco.

En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj en la ludon de Shepp pli forte enmiksiĝis elementoj de tradicia nigrusona muziko. Bluso, gospelo kaj nigrula preĝokanto por Shepp estis la originaj esprimiloj de la nigruloj en Usono. Li volis doni al siaj samsortuloj muzikon, per kiu la diskriminaciata nigrula komunumo de la getoj pvosi identiĝi.

En 2004 Archie Shepp plenumis al si en Francujo longtempe karesitan revon per la fondado de propra diskeldonejo Archieball kune kun Monette Berthomier. La eldonejo devis servi ne nur al liaj propraj produkaĵoj, sed ankaŭ kiel platformo por junaj nigrulaj ĵazmuzikistoj el Usono. Ĉe eldonejo Archieball ankaŭ aperas verkoj kaj kunverkaĵoj kun la muzikistoj Jacques Coursil, Monica Passos, Bernard Lubat kaj Frank Cassenti. La nuna agentino de Archie Shepp estas [5]Valentine Gautier.

Selekta diskaro[redakti | redakti fonton]

  • New York Contemporary Five (Storyville, 1963)[6]
  • Four for Trane (Impulse!, 1964)
  • New Thing at Newport (Impulse!, 1965
  • Fire Music (Impulse!, 1965)
  • On This Night (Impulse!, 1965)
  • Live in San Francisco (Impulse!, 1966)
  • Live at the Donaueschingen Music Festival (1967)
  • The Way Ahead (Impulse!, 1968)
  • Blasé (Varese, 1969) kun Jeanne Lee
  • Yasmina, a Black Woman (Le Jazz, 1969)
  • Live at the Pan African Festival (Varese, 1969)
  • Attica Blues (Verve, 1972)
  • Steam (Enja, 1976)
  • Force with Max Roach (1976)
  • Goin’ Home (Steeplechase, 1976)
  • Lady Bird (Denon, 1978)
  • The Long March (Hat ART, 1979) kun Max Roach
  • Looking at Bird (Steeplechase, 1980)
  • California Meeting (1985)
  • Archie Shepp & Chet Baker In Memory of (L+R, 1988)
  • I Didn't Know About You (Timeless, 1990)
  • Roswell Rudd & Archie Shepp Live in New York (Verve, 2000)
  • Archie Shepp & Mal Waldron Left Alone Revisited (Enja, 2002)
  • Archie Shepp I Know About The Life (HatHut, 2003)
  • Archie Shepp & Siegfried Kessler First Take (2003)
  • Phat Jam in Milano (Dawn of Freedom, 2009)

Shepp krome kunverkis albumojn de John Coltrane, Johnny Copeland, Dave Burrell, Kahil El’Zabar, Chico Hamilton, Karin Krog, Yusef Lateef, Grachan Moncur la 3-a, Buell Neidlinger kaj Cecil Taylor.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Archie Shepp (1982) en Francujo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cit. laŭ Cook/Morton, p. 1182.
  2. La materialo surbendigita jam novembron de 1963 kun Lars Gullin, Tete Montoliu kaj Niels-Henning Ørsted Pedersen aperis nur pli malfrue je la diskeldonejo Steeplechase sub la titolo The House I Live in. Komp. Cook/Morton, .1183.
  3. La informoj pri la fruaj jaroj devenas de la biografio de Ian Carr en Jazz - Rough Guide, p. 581.
  4. Cit. laŭ Ian Carr, p. 581.
  5. Valentine Gautier
  6. La selekto de la albumo orientiĝis je Penguin Guide to Jazz; eldonoj de 1992, 2001 kaj 2006; same kiel je Jazz - Rough Guide.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]