Ard Rí na hÉireann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
En Teamhair na Rí, la sidejo de la Superaj Reĝoj, staras la Lia Fáil (ŝtono de destino) sur kies ŝtono la reĝo laŭlegende metas sian piedon por efektive proklamita Ard Rí

Ard Rí na hÉireann (aŭ anglalingve High King of Ireland) estas, en kelta mitologio kaj frua mezepoka historio de Irlando, la «Supera Reĝo de Irlando», kiu, de sia sidejo en Teamhair na Rí, regas la tutan smeraldan insulon. Fakte, tiu reĝo posedis relativan potencon, ofte pli simbola ol vere plenpova.