Ardenoj
La Ardenoj (france: Ardennes, valone: Årdene, nederlande: Ardennen) formas arbaroriĉan malaltmontaron en orienta Belgio (la plej granda parto de Valonio), Norda Luksemburgo kaj malgranda parto en Francio. La ardenoj etendiĝas de Francujo oriente de la Pariza Baseno tra Belgio kaj Luksemburgio ĝis Rejno en Germanujo. En norda Luksemburgio la montaro nomiĝas Oslingo kaj en Germanujo ĝi havas la nomon Ejfelo (Eifel). La plej altaj punktoj troviĝas en Schneeeifel ĉe la belga - germana landlimo apud la urbeto Prüm kaj Sankt-Vith.
Ĝi estas okcidenta flankmontaro de masivo el ardezo al kiu apartenas la oriente de la Ardenoj situanta Ejfelmontaro en Germanio.