Ardez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ardez
Blazono de Ardez
Ardez
Kantono Grizono
Distrikto Inn/En
Komunumaro Sur Tasna
Koordinatoj  46°46′30″N 10°12′0″O  /  46.775°N, 10.2°O / 46.775; 10.2 (Ardez)Koordinatoj: 46°46′30″N 10°12′0″O  /  46.775°N, 10.2°O / 46.775; 10.2 (Ardez)
Nombro de enloĝantoj 423
Areo 61,39 km²
Alteco 1467 m super marnivelo
Poŝtkodo 7546
Komunumkodo 4741
Mapo de Ardez

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Ardez estas komunumo de la komunumaro Sur Tasna kaj la distrikto Inn/En en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 423 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ardez situas en Suba Engadino ĉe la bordo de la rivero Eno. La teritorio de la komunumo etendiĝas en nordo ĝis al la limo inter Svislando kaj Aŭstrio, kaj en sudo ĝi limas al la Svisa Nacia Parko. La plej alta punkto de la komunuma teritorio estas la monto Piz Plavna dadaint kun alteco de 3166 m s.m. en la sudo de la komunumo. Krom la vilaĝo Ardez al la komunumo apartenas ankaŭ la setlejo Bos-cha.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ardez limas en nordo al Galtür (Vorarlbergo, Aŭstrio), en nordoriento al Ftan, en sudoriento al Tarasp, en sudo al Zernez, en sudokcidento al Lavin, kaj en okcidento al Guarda.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 27 de Malojopasejo tra Engadino al Tirolo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la engadina linio de la Retia Fervojo, ĉe kio la komunumo disponas pri stacidomo.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa lingvo de Ardez estas la romanĉa. La germanlingva minoritato en Ardez dum la lastaj jaroj ankaŭ kreskis. En absolutaj ciferoj ankaŭ la nombro de la romanĉlingvanoj iomete kreskis, tamen ilia elcentaĵo malpliiĝis. Dum la popolnombrado de 1980 82,51% de la loĝantaro parolis la romanĉon, dum 13,05% parolis la germanan. En la jaro 2000 73,82% parolis la romanĉan kaj 20,20% la germanan.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ardez datiĝas el la jaro 840 kiel Ardezis el la karola urbaro. En Ardez de 1161 ĝis 1310 regis la Senjoroj de Ardetz, poste la Senjoroj de Tarasp, tiam la Monaĥejo Marienberg, la episkopo de Koiro kaj fine la Grafoj de Tirolo. La Burgo Steinsberg estis unue preĝeja kastelo kaj ek de la 12-a jarcento la feŭda sidejo. En la jaro 1209 ĝi estis vendita al la episkopo de Koiro kaj ek de tiam estis la sidejo de la episkopaj senjoroj. En la jaro 1499 ĝi estis detruita dum la Tirola Milito. En la jaro 1622 la vilaĝo estis detruita de aŭstiaj trupoj, kaj en la jaro 1652 ĝi sin liberaĉetis de la aŭstria regado. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Paul Eugen Grimm: Ardez en Historia Leksikono de Svislando (2009-08-11)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]