Ardezdorsa mikrasturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ardezdorsa mikrasturo
Ardezdorsa mikrasturo
Ardezdorsa mikrasturo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Micrastur
Specio: M. mirandollei
Micrastur mirandollei
(Schlegel, 1862)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ardezdorsa mikrasturo (Micrastur mirandollei) estas specio de rabobirdo de la familio de Falkedoj kiu inkludas la falkojn, karakaroj kaj ties parencoj. Ĝi estas membro de la genro de Mikrasturoj kiuj estas tre similaj grizaj malgrandaj arbarfalkoj. Birdoj el nordokcidento de la teritorioj estis foje lokigitaj en separata raso, nome extimus, sed ĝi ne estas normale agnoskata kiel subspecio kaj tiele la specio estas konsiderata kiel monotipa.

Ĝi troviĝas en norda Bolivio, amazonia kaj orienta Brazilo, Kolombio (inklude okcidentan deklivaron de Andoj), Kostariko, Ekvadoro, Gujanoj, Panamo, orienta Peruo kaj sudorienta Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Ĝi estas ĝis 45 cm longa, kun supraj partoj malhelgrizaj kaj subaj blankaj sen la horizontala strieco de aliaj samgenranoj sed nur sablokolora skvameco aŭ nuanco en brusto, nigra longa rondoforma vosto kun tri mallarĝaj blankaj vostobendoj. La kontrasto inter tre griza dorso kaj pli helaj subaj partoj nomigas la specion en la komuna nomo. La kutima nuda haŭtaĵo vizaĝo kaj kruroj estas flavaj. La vizaĝo estas pli hela ol la kutimaj malhelgrizaj de aliaj samgenranoj de la kripta specikomplekso (plumbeus, gilvicollis kaj mintoni).

La tipa alvoko estas pli longa ol tiu de aliaj arbarfalkoj aŭ mikrasturoj, kutime kun 7-10 notoj ripetataj laŭ trogoneca serio.

La Ardezdorsa mikrasturo ĝenerale ĉasas pli alte en arbaro o aliaj mikrasturoj kaj predas birdojn en kanopeo aŭ mezaj tavoloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]