Ardezkolora paserelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ardezkolora paserelo
Ardezkolora paserelo
Ardezkolora paserelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Passerella
Specio: P. iliaca schistacea
Passerella iliaca schistacea
(Baird, 1858)
Konserva statuso
NE
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ardezkolora paserelo (Passerella (iliaca) schistacea) estas birdogrupo de la taksonoj de la Roka Montaro en la genro Passerella. Ĝi estas nune klasita kiel "subspecia grupo"[1] ene de la Ruĝa paserelo depende de pli disvastigata akcepto de la specistatuso.

Oni supozis delonge separatan evoluan stirpon pro morfologia distingeco (Swarth 1920). Pli ĵuse oni disigis ĉi tiun kladon kaj tiun de la Dikbeka paserelo. Tiuj estas morfologie tre similaj, sed povas esti facile distingataj pere de DNA kaj informoj pri haplotipoj (Zink 1994). Tamen tiuj rezultoj estis konsiderataj provizoraj (Rising & Beadle 1996) ĝis kiam molekula informo kaj ŝajna manko de ampleksteritoria hibridiĝo kongrue kun ekologiaj diferencoj kaj adaptado konduku al konfirmo pri ties distingeco (Zink & Kessen 1999); tiu grupo ŝajne estas pli proksime rilata al la Ruĝa paserelo (Zink & Weckstein 2003 contra Zink 1996), laŭ biogeografio.

Ili reproduktiĝas en montaraj regionoj de interna kaj nordokcidenta Brita Kolumbio al Nevado kaj orienta Kalifornio (Rising & Beadle 1996). Ĝi estas fajnbeka birdo kun grizaj kapo kaj dorso, brunaj flugiloj, bruna brustostrieco, kaj ruĝeca vosto.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Ruĝa por la Ruĝa paserelo, Verda por la Ardezkolora paserelo, Blua por la Malhela paserelo kaj Flava por la Dikbeka paserelo

Kiel ĉiuj subspecioj de Pasereloj, tiu diferenciĝas pro kelkaj morfologie rekoneblaj alopatriaj populacioj, kiuj estas ankoraŭ genetike nedistingeblaj pro ĵusa evoluo (Zink 1994).

Tamen la grupo de subspecioj de tiu komplekso estas ete diferencaj eĉ morfologie plejparte; taŭgus dusubspecia agnosko por la pli distinga altivagans (la norda formo) kiel distinga el la sudaj populacioj (schistacea) (Rising & Beadle 1996). Kiel ĉe la Ruĝa kaj la Malhela pasereloj, ankaŭ la Ardezkolora paserelo preferas konstrui siajn nestojn borde de humidaj habitatoj sed estas multe malpli postulema pri en kiu planto oni konstruu. Ties alvoko estas akra klink laŭ Rising & Beadle (1996), aŭ "akra fraposono, kiel de populacioj de Malhela kaj de Ruĝa" laŭ Sibley (2000).

  • schistacea Baird, 1858:
Reproduktiĝas el Pasejo Crowsnest (Brita Kolumbio) kaj Parko Lagoj Waterton (sudokcidenta Alberto) suden tra la montoteritorioj de la Granda Baseno. Laŭpece distribuata al suda pinto de sia teritorio, ĝi atingas tiom for kiom ĝis norda Nevado (Kantono Humboldt, Kantono Elko), Fort Bridger (Vajomingo), kaj Cochetopa Creek (okcidenta Koloradio). Moviĝas marborden vintre, loĝante ĉefe en suda Kalifornio.(Weckstein et al. 2002)
La nomiga subspecio de la grupo, kapo kaj dorso estas ardezgrizaj, kun bruna nuanco en dorso. Flugiloj, pugo, vosto, krono kaj suba punkteco estas tre malhelbrunaj, iome pli ruĝeca en vosto (Rising & Beadle 1996).
Reproduktiĝas interne el centra Brita Kolumbio al areo de Pasejo Crowsnest. Vintre ĉefe en la Kaskada Montaro kaj Sierra Nevada, Kalifornio, kaj marbordaj areoj al sudokcidento kaj suden al plej norda Meksiko.(Weckstein et al. 2002)
Supre simila al schistacea, sed dorso rimarkinde bruna kaj flugiloj kaj vosto kun markata ruĝeca nuanco. Intermeza inter schistacea kaj la Ruĝa paserelo (P. (iliaca) iliaca) en morfologio, sed tre distinga el tiuj lasta pro voĉaj kaj molekulaj karakteroj (Rising & Beadle 1996). Konsiderinda variado en tiu populacio sugestas iome da hibridiĝo kun la subspecio fuliginosa de la Malhela paserelo kaj la Jukona paserelo, same kiel interreproduktado kun schistacea (ĉe Banff) kaj la dubinde distinga olivacea (Weckstein et al. 2002).
  • canescens Swarth, 1918:
Reproduktiĝas en montoteritorioj de centra Nevado, rimarkinde la Montoj Ŝoŝonoj, kaj Toijabea Montaro, kaj Monitora Teritorio, kaj la Blankaj Montoj, Kalifornio. Vintrumas en la limareo de Kalifornio-Arizono-Meksikio.(Weckstein et al. 2002)
Simila al schistacea sensu stricto kaj dubinde distinga el ĝi; iome pli griza supre (Rising & Beadle 1996).
  • olivacea Aldrich, 1943:
Reproduktiĝas el areo de Nelson (Brita Kolumbio) suden laŭlonge de orientaj deklivoj de la Kaskada Montaro probable al norda Idaho kaj nordokcidenta Montano, tiom orienten kiom ĝis la Bluaj Montoj de Oregono. Vintre migras al Kalifornio (Kantono Tehama, Piute Montoj) kaj Sierra de Juárez en norda Meksikio.(Weckstein et al. 2002)
Dubinde distinga el schistacea sensu stricto (Rising & Beadle 1996). Intermeza inter tiu formo kaj la fulva Dikbeka paserelo; pli malhela kaj pli bruna ol la unua, kaj pli brunoliveca pli ol ruĝecnuanca; beko malgranda kiel ĉe schistacea kun kiu ĝi interreproduktiĝas.(Weckstein et al. 2002)
  • swarthi Behle & Selander, 1951:
Reproduktiĝas el Kantono Bannock kaj Kantono Lago Bear, Idaho, tra montoteritorioj de Utaho suden al Kantono Sanpete. Vintraj teritorioj nekonataj.(Weckstein et al. 2002)
Tre griza formo kun markata brustobildo, sed ĉar ŝajne interreproduktiĝas kun schistacea kaj canescens (Weckstein et al. 2002) dubinde distinga el tiuj (Rising & Beadle 1996).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Rising, Jim D. & Beadle, David (1996): A Guide to the Identification and Natural History of the Sparrows of the United States and Canada. Academic Press, San Diego. ISBN 0-12-588971-2
  • David Allen Sibley (2000): The Sibley Guide to Birds. Alfred A. Knopf, New York. ISBN 0-679-45122-6
  • Swarth H. W. (1920): Revision of the avian genus Passerella with special reference to the distribution and migration of the races in California. University of California Publications in Zoology 21: 75–224.
  • Zink, R. M. (1994): The Geography of Mitochondrial DNA Variation, Population Structure, hybridization, and Species Limits in the Fox Sparrow (Passerella iliaca). Evolution 48(1): 96-111. COI:10.2307/2410006 (HTML resumo, unuapaĝa bildo)
  • Zink, Robert M. & Kessen, A. E. (1999): Species Limits in the Fox Sparrow. Birding 31: 508-517.
  • Zink, Robert M. & Weckstein, Jason D. (2003): Recent evolutionary history of the Fox Sparrows (Genus: Passerella). Auk 120(2): 522–527. [Artikolo en angla kun hispana resumo] DOI: 10.1642/0004-8038(2003)120[0522:REHOTF]2.0.CO;2 HTML plena teksto (senbilda)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ne difina de la IKZN

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]