Ardiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ardiso
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Infanoj KrizesoBrizeo
vdr

Laŭ la helena mitologio, Ardiso estis civitano de lando aliancita al Trojo, kies du filoj akiris famon dum la katastrofa sieĝo al tiu urbo. Ili ambaŭ estis influaj sacerdotoj, Ĥrizo de Apolono en la insulo Sminto kaj Brizeo en Lirneso, kaj iliaj filinoj, Ĥrizeido kaj Brizeido, estis kaptitaj de la grekaj komandantoj Agamemno kaj Aĥilo respektive. Tio generis la intervenon de Apolono en la milito (li punis Agamemnon pro ne liberigi Ĥrizeidon malgraŭ la petego de ŝia patro) kaj la malamikeco inter ambaŭ militistoj, kiam Agamemno estis devigita redoni la junulinon al ŝia patro kaj postulis rekompence la sklavinon de Aĥilo[1].

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Homero, Iliado, 1.390.