Ardon VS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo VS en Ardon VS staras por la svisa Kantono Valezo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Ardon.

Ardon
Blazono de Ardon
Blazono de Ardon
Blazono de Ardon
Preĝejo de Ardon
Preĝejo de Ardon
Preĝejo de Ardon
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Conthey
Koordinatoj  46° 12′ 42″ N 7° 15′ 28″ O / 46.21167 °N, 7.25778 °O / 46.21167; 7.25778 (mapo)Koordinatoj: 46° 12′ 42″ N 7° 15′ 28″ O / 46.21167 °N, 7.25778 °O / 46.21167; 7.25778 (mapo)
Areo 20,35 km²
Alteco 503 m super marnivelo
Poŝtkodo 1957
Komunumkodo 6021
Mapo de Ardon
Mapo de Ardon
Situa mapo de Ardon
vdr

Ardon estas komunumo en la distrikto Conthey en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 2772 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ardon situas en la franclingva Suba Valezo kaj etendiĝas ĉe la norda flanko de la Valo de Rodano kaj etendiĝas al valo de Lizerne. Ardon estas vitejloko. La sudan komunumlimon formas la rivero Rodano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Ardon kaj la setlejo Grand Gravier sude de la aŭtovojo. En sudo inter protektokanalo kaj Rodano formiĝis sur la flotebenjaxo arta insulo, kiu post la riverkorekto servas kiel agrikultura zono.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 20,35 km², de kiuj 29,0% estas kovritaj de arbaro, 20,8% servas por agrikulturo kaj 6,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ardon limas en nordo al Conthey, en oriento al Vétroz, en sudo al Nendaz, kaj en okcidento al Chamoson.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Ardon pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 kaj la svisa aŭtovojo A9, kies plej proksima alveturejo situas unu kilometron okcidente de la komunumo en Riddes. Per stacidomo ĉe la tranjlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Laŭzano al Brigo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ardon datiĝas el 11-a jarcento kiel Ardunum. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj objektoj el la La-Tène-epoko kaj la ruinoj de signifa romia bieno. De la 11-a jarcento ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Ardon estis parto de la Senjorujo Ardon-Chamoson. De 1798 Ardon-Chamoson apartenis al la Distrikto Martigny, kaj ek de tiam al la Distrikto Conthey. En la jaro 1819 Ardon kaj Chamoson formale disiĝis kaj estiĝis la hodiaŭa komunumo Ardon kaj Chamoson.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]