Arealo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arealo de la ondatro (Ondatra zibethicus)
Ruĝe:origina nearktisa arealo
Verde:nenature enkondukita

Arealo (el latina area, kiu signifis areon) estas biologia faktermino, kiu signifas areon de natura disvastigado de iu taksono, plej kutime de specio. Ĝi estas plej baza nocio de biogeografio, la scienco, kiu studas disvastigon de organismoj tra la Tero. Foje oni uzas vorton vivareo kiel sinonimon, kvankam ĝia signifo estas ne precize la sama.

Arealo de specio estas difinata per postuloj de kondiĉoj, kiun la specio bezonas por travivi, kaj ekzisto de tiuj kondiĉoj en iu pli-malpli vasta teritorio. Sed oni ne povas rigardi arealon diskrete, sen konsidero de pasintaj ŝanĝoj de fiziko-geografiaj strukturoj - klimato, plantaj kompleksoj, grundoj, formo de Tera surfaco ktp. Do, arealo estas rezulto de multaj nunaj kaj iamaj faktoroj, kiuj disvolviĝis akorde al malkaŝeblaj kaj difineblaj leĝoj.

Por plimulto de specioj arealo estas kontinua, sed ekzistas ankaŭ nekontinuaj arealoj, Plej ofte tio okazas pro tutmondaj procesoj, kiuj draste ŝanĝis kondiĉojn en iu parto de antaŭa arealo, iginte ĝin netaŭga por plua travivo de tiu specio. La populacioj el diferencaj partoj de tia disŝirita arealo, do, ne plu povas kontakti unu kun la alia. Kutime eventuale tiaj populacioj iĝas sufiĉe malsimilaj por rigardi ilin kiel apartaj specioj, kiel okazas ekzemple ĉe la korniko. Ofte ankaŭ specioj kun nekontinuaj arealoj estas vivaj fosilioj, kiuj proksimiĝas al formorto. Plej grava signifo de "fosilia" arealo estas observo, ke anoj de ĝi ne plu povas regajni nombron kaj teritorion post grandaj naturaj katastrofoj - inundoj, fajregoj, forfrostoj ktp.

Unu el plej gravaj kialoj de apero de nekontinuaj arealoj en Eŭrazio estas glaciepokoj kaj kserotermaj periodoj inter ili. Rezulte de tiuj procesoj kelkaj tradicie nordaj formoj trovis sin en ekstrema sudo kaj male. Tiajn arealojn oni nomas, akorde, glaciepokaj kaj kserotermaj.

Nekontinueco de arealo ofte kondutis al apero de t.n. ĝemelaj specioj - tiuj specioj, kiuj aspektas preskaŭ simile, sed pro iu kialo ne povas interpariĝi aŭ produktas senfekundan idaron. Kiam arealoj de tiaj specioj estas vere malsamaj, ili nomiĝas alopatriaj aŭ, pli esperante, malsampatriaj. Tamen, ankaŭ okazas tiel, ke la obstaklo inter tiuj specioj malaperis dum tempo, kaj nun iliaj arealoj parte aŭ plene kongruas. Tiaj specioj nomiĝas sampatriaj.

Vidu ankaŭ