Arena (eldonejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Arena
Arena
Arena
libroeldonejo • negoco vd
Dum 19-a de septembro 1949 - nekonata/nuntempe
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Fondita 1949
Sidejo Würzburg
Lando Germanio
Estr(ar)o Albrecht Oldenbourg
TTT arena-verlag.de
vdr

Arena - germane Arena Verlag - estas germanlingva libroeldonejo de porinfana literaturo. Ĝi fondiĝis en 1949 fare de Walter Popp kaj havas sian centran oficejon en Würzburg. Inter la aŭtoroj, kies verkoj germanlingve publikiĝas en la eldonejo, estas la germano Knister (aŭtoro de libroj pri la infana sorĉistino Lili) kaj la svedlingva finnlandanino Tove Jansson (aŭtorino de libroj pri la fikcia universo de mumintroloj), Jo Pestum (aŭtoro de proinfanaj krimromanoj) kaj Willi Fährmann (kies romano Der lange Weg des Lukas B. en 1981 ricevis la germanan junularan literaturan premion). Ekde la jaro 2006 la eldonejo ankaŭ produktas porinfanajn sondramojn.

Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.