Areolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Detale areolo

Areolo estas la papilriĉa cirkla korteto ĉirkaŭ mampinto de mamo de virino.

En anatomio, la termino areolo (kiel diminutivo de la latina vorto area, «malferma loko») uzeblas por aludi al ĉiu ajn etan cirklan areon, kiel ekzemple la koloritan haŭtaĵon kiu ĉirkaŭas la mampinton. Ĝi estas uzata ankaŭ por aludi al aliaj cirklaj areoj kiel la inflamon kiu ĉirkaŭas komedonon.


Glandoj

La haŭto de la areolo estas iomete pli aspra ol la resto, en ĝi troviĝas la kondukiloj de la mamaj glandoj kiuj kondukas la lakton al la mampinto. Observante plenkreskan mampinton detale eblas lokigi inter 15 kaj 20 etaj fendoj (laktoportantaj kondukiloj) disigitaj ĉirkaŭ la mampinto, el kie oni elprenas la lakton dum la mamnutrado kaj de tiuj kondukiloj devenas la malhela koloro. Estas aliaj fendotruoj, kiuj estas la sebumaj glandoj (el sebo) (glandoj de Montgomery), kaj kiuj produktas specifan oleecan lubrikaĵon dum la epoko de mamnutrado.

Koloro kaj grando

Ne ĉiuj areoloj havas la saman koloron, sed eblas la tuta gamo kiu iras el la helrozkoloro ĝis la malhelbruno, depende de la koloro de la haŭto de ĉiu persono, ekzistante variantoj eĉ ene de la sama persono. Dum la gravedo, la areolo kutimas malheliĝi (kaj eĉ ŝanĝas la aspekton, kvazaŭ kiel anserhaŭto), kaj pluhavas sian malnovan nuancon post la nasko, kvankam ĝi povas ankaŭ pluhavi la novan koloron.

La individuaj areoloj povas ŝanxgi la koloron laŭlonge de la tempo responde al hormonaj ŝanĝoj kaŭzitaj de menstruo, kelkaj medicinoj, kaj eĉ aĝo.

Ankaŭ la grando varias: ne ĉiuj areoloj estas egalaj, kaj la mezaveraĝa grando estas inter 15 kaj 40 mm de diametro. Kaj la grando kaj la formo de areoloj estas tre variaj, kun tiuj de seksmaturaj virinoj pli grandaj ol tiuj de viroj kaj junulinoj. Homaj areoloj estas ĉefe cirklaj laŭ formo, sed multaj virinoj kaj kelkaj viroj havas areolojn kiuj estas rimarkinde elipsaj.

La areoloj de plaj parto de viroj estas ĉirkaŭ 25 mm en diametro, dum tiuj de la seksmaturaj virinoj ĝis 100 mm aŭ plie en diametro, kun averaĝa grando ĉirkaŭ 30 mm.[1] La areoloj de mamnutrantaj virinoj kaj de tiuj kiuj havas tre grandajn mamojn povas esti eĉ pli grandaj.

Erotogena zono

La zono kiun okupas la mampinto kaj la areolo estas unu el la konsiderataj kiel erotogenaj, ĝi estas tre sensiva al la karesoj kaj lanta tuŝo per la lango povas iĝi tre stimulanta, iĝante parton de la seksaj ludoj antaŭa al akurata amoro.

Tranĉo de brusto de virino: 1. torako 2. granda pektoralo 3. laktoglando 4. mampinto (cico) 5. areolo 6. laktodukto 7. grasa histo 8. haŭto

Notoj

  1. M. Hussain, L. Rynn, C. Riordan and P. J. Regan, Nipple-areola reconstruction: outcome assessment; European Journal of Plastic Surgery, Vol. 26, Num. 7, December, 2003