Aretuzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia rolulino. Por aliaj signifoj vidu la artikolon 95 Aretuzo.
Aretuzo
Najado • rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Nereo
Patrino Doris
vdr

Laŭ la helena mitologio, Aretuzo (el la greka Ἀρέθουσα, «rapida akvo») estis ĉasistema najado ligita al samnoma fonto en Sirakuzo (Sicilio). Ŝi estis filino de arkadia riverdio.

Aretuzo, laŭ pentraĵo de Auguste François Jean Baptiste Legras (1874).

Post laciga ĉasado, Aretuzo decidis baniĝi en la klara akvo de Alfeo, sen scii ke ĝia samnoma rivera dio kvatadis ŝin. Alfeo subite enamiĝis al ŝi, sed la nimfo forfuĝis tuj post malkovri lian ĉeeston kaj intencon, ĉar ŝi daŭre volis resti virga akompanantino de Artemiso. Pasie, la riverdio persekutadis ŝin tra Peloponezo, ĝis kiam Aretuzo petegis la helpon de la diino, kiu intervenis. Artemiso kasigis la nimfon per nubo, sed Alfeo persistis. Pro la timo, Aretuzo komencis sviti intense, kaj iom post iom ŝi aliformiĝis en rojo. La ĉasista diino malfermis tiam fendon en la tero por ebligi ŝin ekskapi[1]. Onidire, tiu nova rivereto fluadis subtere ĝis Ortigio, kie ŝi spruĉis kreante novan fonton. Tamen, Alfeo daŭrigis sian fluon al tiu insulo, tra la Adriatika maro, sed sen miksiĝi kun ĝi, ĉar sia akvo varmiĝis pro amo. Tiamaniere li fine sukcesis unuiĝi al Aretuzo, spirite[2].

Alfeo kloplodante forkapti la nimfon Aretuzo, laŭ gravuraĵo de Bernard Picart por bildigi scenon de Metamorfozoj, de Ovidio.

Kiam Persefono malaperis en Sicilio, sia patrino Demetro malbenis tiun insulon kaj komencis desperan serĉadon. Fine, Aretuzo petegis ŝin nuligi la punon, kaj informis ŝin pri tio, ke dum sia subtera vojaĝo tien, ŝi vidis Persefonon en Hadeso, kiel reĝino de la submondo, sed kun malgaja mieno[3].

La romia verkisto Ovidio kromnomis Aretuzon «Alpheias» (Alfea), ĉar laŭ tradicio, la ortigia fonto komunikiĝis subtere kun la rivero Alfeo, en Peloponezo[4][5]. Fakte, oni kredis ke taso ĵetita en la greka rivero aperus poste per tiu fonto, malgraŭ la opinio de la tiamaj sciencaj kritikistoj.

Aretuzo aperas ankaŭ en la mita rakontaro pri sia nevo Aristeo. Kiam li, afliktite pro la subita morto de siaj abeloj, iris al lageto de la rivero Peneo por peti konsilon al la najadoj, Aretuzo invitis lin droniĝi kaj gastigis lin ĉe la subakva palaco de la nimfoj, kie Kireno solvis liajn dubojn[6]..

La asteroido 95 Aretuzo ricevis sian nomon honore al tiu mitologia rolulino.

Arta prezentado[redakti | redakti fonton]

Arĝenta dek-draĥma monero el Sirakuzo, sur kiu aperas Aretuzo kun delfenoj (ĉ. 400 a. K.).

La sicilianoj prezentadis Aretuzon sur moneroj, kiel bela knabino kun har-reto kaj delfenoj ĉirkaŭ ŝia kapo[7]. Tiaj moneroj oftis en Ortigio, la loko kie ŝi restis por sia forfuĝo el Alfeo kaj kie oni konsideris ŝin loka diino al kiu oni dediĉadis bukolikan poezion.

La opero-baleto «Aréthuse» aŭ «La Vengeance de l'Amour» (La venĝo de l´amo), de André Campra kaj Antoine Danchet, estas inspirita en la rakonto de Alfeo kaj Aretuzo. Benjamin Britten ankaŭ dediĉis al ŝi sian suiton por hobojo «Aréthuse», la sesa de Six métamorphoses d'après Ovide (1951). Ottorino Respighi ankaŭ komponis solokantaton titolitan «Aretusa», prezentita en 1911.

Aliaj rolulinoj same nomiĝintaj[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭe priskribita, la jenaj rolulinoj de la helena mitologio ankaŭ nomiĝis Aretuzo:

  1. Unu el la hesperidinoj, filino ĉu de Nikso, ĉu de Atlaso kaj Hesperiso[8][9][10].
  2. Unu el la nereidinoj, la nimfaj filinoj de Nereo kaj Doriso[11]. Kun Pozidono, ŝi estis la patrino de Abaso, reĝo de Eŭbeo. François Noël konsideris ŝin filino de Herileo[12].
  3. Unu el la hundinoj de Akteono, kiuj voris sian propran mastron post kiam Artemiso aliformigis lin en cervo[13].
  4. Kreta virino kies filo Hilo estis mortigita fare de Ajakso dum la Troja milito. Ŝi estis edzininta al Tersandro[14].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ovidio. Metamorfozoj, 5.710.
  2. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.7.3.
  3. Ovidio. Metamorfozoj, 5.407.
  4. Ovidio. Metamorfozoj, 5.487.
  5. Leonhard Schmitz. Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology, vol. 1, paĝ. 133. Eld. William Smith, Little, Brown and Company, Bostono, 1867 [1] Arkivigite je 2008-06-13 per la retarkivo Wayback Machine.
  6. Robert Graves. The Greek Myths.
  7. Rasche. Lex. Numism., 1.1. paĝ. 107.
  8. Heziodo. Teogonio, 211 kaj sekv.
  9. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 4.27.2.
  10. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.5.2.
  11. Vergilio. Georgicae, 4.344.
  12. François Nöel. Dictionnaire universel de la fable et de la mythologie.
  13. Higeno. Fabloj, 181.
  14. Kinto el Smirno. Falo de Trojo, 10.82.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]