Argano
Argano laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro estas "metala ĉarpentaĵo, portanta la borilegon de petrolputo". En neformala lingvouzo ĝi foje uzatas ankaŭ kiel sinonimo de la teknika signifo de gruo, sed tiu neoficiala vortuzo evitindas.
El teknika vidpunkto, la instalaĵo ne nur portas la borilegon, sed estas mekanika ilo por levi kaj mallevi ĝin.