Argentina Mezopotamio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Argentina Mezopotamio
Regiono
regiono [+]

LandoArgentino
- koordinatoj30° 0′ 0″ S, 58° 30′ 0″ U (mapo)-30-58.5Koordinatoj: 30° 0′ 0″ S, 58° 30′ 0″ U (mapo)


Argentina Mezopotamio (Tero)
Argentina Mezopotamio (Tero)
situo de la regiono en Argentino

Argentina Mezopotamio (Argentino)
Argentina Mezopotamio (Argentino)
DEC
Argentina Mezopotamio
Argentina Mezopotamio

Map
Argentina Mezopotamio
Vikimedia Komunejo:  Mesopotamia, Argentina [+]
vdr

La Argentina Mezopotamio aŭ en hispana Mesopotamia (de la grekaj vortoj meso: mezo kaj potamos: rivero) estas geografia regiono de Argentino kiu enhavas la provincojn Misiones, Corrientes kaj Entre Ríos. Ĝi estis difinita kiel geografia unuo de Martin de Moussy en 1860 en sia verko Description géographique et statistique de la Confédération Argentine, sed dum la 20a jarcento ĝi ne estis konsiderata kiel formala geografia regiono, konservante sian karakteron de historia grupigo de la tri menciitaj provincoj, kaj ligilon pro la fakto ke ĝi limiĝas pere de la riveroj Paranao, Urugvajo, Iguazuo, San Antonio kaj Pepirio Guazuo, kio havigis karakterojn de isolita unuo rilate al la resto de la lando ĝis la konstruo de fervojoj.

Ties teritorio enhavas 196 781 km², prezentante diversajn aspektojn kiuj estis grupigitaj por turismaj celoj en du nomtaj koridoroj: nome la Koridoro Rivero Paranao kaj la Koridoro Rivero Urugvajo. En Argentino, neniu alia geografia regioo povas montri kompareblan nombron de vegetalaj aŭ animalaj specioj. Estas en la indiĝenaj flaŭro kaj faŭno pli ol 2000 specioj konataj de vaskulaj plantoj, pli ol 400 birdoj (triono el totalo de Argentino) kaj sennombrajn insektojn, el kiuj multaj ankoraŭ neidentigitaj.

Kelkaj aŭtoroj, ĉefe geografoj, uzis anstataŭe la vorton Megapotamia (de la greka Mega: granda (j), potamia rivero) por aludi al la faktoj: unue por eviti konfuzojn kun la klasika Mezopotamio de Mezoriento; due: ĉar efektive tiu argentina regiono karakteriziĝas ne nur ĉar ĝi situantas inter riveroj sed ankaŭ ĉar tiuj riveroj estas gigantaj se kompari kun tiuj de la klasika Mezopotamio de Azio.