Argentina Poŝtkodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Argentina Poŝtkodo (AP) aŭ en hispana Código Postal Argentino (CPA) estas sistema kiu enhavas serion de kodoj de urboj de Argentino uzitaj por la poŝta servo. Ties aktuala konsisto ekis en 1998 kaj estas komplemento de la poŝtkodoj uzitaj ĝis tiam. Tiu kodo estas uzita sendistinge de ĉiu ajn poŝta entrepreno kiu funkciu en Argentino kaj kunekzistas kun la sistemo antaŭe uzita.

La CPA estas komponita de ok karakteroj:

  • Unu litero identiga de la provinco, laŭ la normo ISO 3166-2:AR.
  • Unu cifero de 4 numeroj kiu identigas la urbon, vilaĝon aŭ kvartalon.
  • Unu kombino de tri literoj kiu identigas la flankon de dombloko.[1]

La kvar numeroj kiuj identigas la urbon, vilaĝon aŭ kvartalon pluhavas plej ofte la ciferon jam uzita antaŭe. Tiuj urboj kun malpli ol 500 loĝantoj havas CPA en kiu oni forigas la 3 finajn numerojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.correoargentino.com.ar/formularios/cpa ¿Cómo está compuesto el CPA?, alirita la 13an de marto de 2014, Correo Argentino.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]