Argentina elmigrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Argentinaj Ambasadejoj en la Mondo.

La majoritato de argentinanoj kiuj estis elmigrintaj estas personoj de la meza kaj mezalta klasoj, kvankam estas ankaŭ grava nombro de malriĉaj argentinanoj kiuj elmigris al najbaraj landoj. La plej popularaj migroceloj en Ameriko estas la jenaj: Usono, Paragvajo, Ĉilio, Brazilo, Urugvajo, Bolivio kaj Kanado, sed estas ankaŭ komunumoj de argentinanoj en Venezuelo, Meksiko, Peruo, Kolombio, Panamo, Ekvadoro kaj Kostariko. En Eŭropo, Hispanio kaj Italio havas nombrajn komunumojn sed ankaŭ Britio, Francio kaj Germanio. Krome estas gravaj komunumoj de argentinanoj en Israelo kaj Aŭstralio. Laŭ la lasta informo pri migrado argentina de la Internacia Organizo por Migradoj el 2012 estas 971.698 argentinanoj el 2000 al 2010.[1] Oni ĉirkaŭkalkulas, ke ties descendantoj estus ĉirkaŭ 1.900.000.[2]

La unua tajdo de elmigrado okazis dum la lasta militista diktaturo, nome inter 1976 kaj 1983, kaj tiu havis kiel ĉefaj celoj la landojn Hispanio, Usono, Meksiko kaj Venezuelo. Dum la 1990-aj jaroj, pro nuligo de vizoj inter Argentino kaj Usono, miloj da argentinanoj elmigris al Usono. La lasta granda tajdo de elmigrado okazis dum la ekonomia krizo de la jaro 2001, kaj ties ĉefa celo estis tiam Eŭropo, kaj ĉefe Hispanio.

En la lasta jardeko, kiel rezultado de ekonomia kresko eltena en la lando,[3] kaj reage al la krizo, la politiko de socia buĝetreduktado kaj fortaj niveloj de sendungeco ĉe landoj kiaj Hispanio kaj Usono, ŝanĝis la migrodirekton, pro kiu revenas al Argentino granda kvanto de tiamaj elmigrintoj. Nur en 2010,[4] reenlandiĝis 12.237 argentinanoj, kiu estis post ekvadoranoj, kiuj plej abandonis Hispanion plej kvante.[5][6]

Ĉefaj celoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Internacia Organizo por Migradoj en sia lasta informo Migra konturo de Argentino de 2012, la loĝantaro argentina kiu troviĝis for de ties geografia landlimo ascendis al 971 698, kio reprezentas 2,4 % de la totala loĝantaro, kaj ties ĉefaj celoj estas Hispanio (30,2 %), Usono (23,2 %), Ĉilio (8,4 %) kaj Paragvajo (6,0 %)[7]

Rango Loĝlando Loĝantaro Procentaĵo
1.º Hispanio 291 740 30,2 %
2.º Usono 224 952 23,2 %
3.º Ĉilio 82 539 8,4 %
4.º Paragvajo 59 115 6,0 %
5.º Israelo 48 312 5,0 %
6.º Bolivio 45 424 4,7 %
7.º Brazilo 27 700 2,9 %
8.º Urugvajo 22 743 2,3 %
9.º Kanado 19 210 2,0 %
10.º Aŭstralio 14 190 1,5 %
11.º Meksiko 13 696 1,4 %
12.º Francio 11 899 1,2 %
13.º Italio 11 239 1,2 %
14.º Unuiĝinta Reĝlando 9002 0,9 %
15.º Venezuelo 8533 0,9 %
16.º Ekvadoro 7394 0,8 %
17.º Germanio 7391 0,8 %
18.º Svisio 5706 0,6 %
19.º Domingo 3940 0,4 %
20.º Japanio 3893 0,4 %

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Perfil Migratorio Argentino 2012
  2. La otra cara, los que se fueron. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2014-04-21.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-02-25. Alirita 2014-04-21.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-05-02. Alirita 2014-04-21.
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-02-25. Alirita 2014-04-21.
  6. http://www.cadena3.com/contenido/2011/01/04/68706.asp
  7. Perfil Migratorio Argentina 2012