Argentinaj Fervojoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la fervoja reto argentina en la epoko de maksimuma etendo (ĉ. 1960).
La Nubotrajno.
Trajno de Ferrocentral Retiro-Tukumano (Mitre).

La fervoja argentina reto, kun 47 059 km de vojoj,[1] iĝis iam unu el plej grandaj de la mondo, kaj plu estas la plej etenda de Latinameriko kaj la oka plej etenda de la planedo. Ĝi havis ĉirkaŭ 100 000 km de reloj,[2] sed la nuligo de vojoj kaj la apogo al la transportado peraŭta malpliigis ĝin pli kaj pli. Posedas kvar diferencajn larĝojn de trako kaj konektojn kun Paragvajo, Bolivio, Ĉilio, Brazilo kaj Urugvajo.

La disvolvigo de la fervoja argentina reto estis farata dekomence per argentinaj kapitaloj, kaj poste alixgis ankaŭ britaj kaj francaj hegeaonie. Rilata ties etendo grandkvante kun la rureksporta modelo ekonomia baze sur la produktado agrikultura kaj brutobredada de la Pampo, estas tie kie koncentriĝas la plej kvanto de fervojo. Ĝi sekvas radiadan skemon perkiu la ĉefaj linioj kunfluas en la urbo Bonaero.

La argentina ŝtato ankaŭ ludis gravan rolon en la etendigo de la fervoja reto pere de la nomitaj ferrocarriles de fomento (helpaj fervojoj), nome linioj kie ne estis ekonomia profito por la privata investo. Granda parto de kio poste estos la Fervojo Generalo Belgrano, la plej etenda de la reto, konstruiĝis tiele je la konto de la ŝtata entrepreno Ferrocarriles del Estado.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Historia del Ferrocarril en argentina.gov.ar, oficiala portalo de la argentina ŝtato. Reviziita la 04/1/2006.
  2. Proyecto de ley - Reactivación del sistema ferroviario, bloko de ŝtataj deputitoj de la Unión Cívica Radical.

Bibliografio

  • Gutman, Margarita (1992). Buenos Aires: historia urbana del área metropolitana. Madrid: Mapfre. ISBN 84-7100-520-4.

Eksteraj ligiloj