Eŭro (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Argesto)
Eŭro
Originala nomo Ευρος
Sekso vira
Familio
Patro Astraio
Patrino Eoso
Infanoj Otrera
vdr
Eŭro
Anemoj
Informoj
Sekso vira
Patro Astraio
Patrino Eoso
Gefratoj NotoZefiroBoreo
Infanoj Otrera
vdr

Eŭro, nomata ankaŭ Argesto, (helene Εὖρος, latine EurusVulturnus) estis en la helena mitologio filo de la Titano Astraio, kaj diino de la matena ĉielruĝo Eoso. Li estis dio de la orienta aŭ sudorienta vento aŭ tiu ĉi vento mem.

Liaj fratoj estis:

  • Zefiro - dio de la kvieta okcidenta vento,
  • Boreo - dio de la norda vento,
  • Notoso - dio de la suda vento.

Eŭro estis impeta kaj alportadis pluvon. Li estis bildigata kun sombra vizaĝo kaj malkombita hararaĉo. Homoj timis lin pro lia ŝtormeco. Sed li fakte estis al ili pli favora ol Boreo aŭ Noto.

Transprenita kaj malstrikte tradukita de
cs:Euros