Argiŝti la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Argiŝti la 1-a
Persona informo
Naskiĝo
Morto 4-an de januaro 2004 (2004-01-04)
Ŝtataneco Urarto vd
Familio
Patro Menua vd
Patrino Tariria vd
Infanoj Sarduri la 2-a vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Argiŝti la 1-a, armene Արգիշտի Ա, estis la sesa konata reĝo de la antikva reĝlando Urarto (en orienta Anatolio), ekde la jaro 785 a. K. ĝis 763 a. K., do komence de la 8-a jarcento antaŭ nia erao.

kojnoskribaĵo pri Argišti en Erebuni

En la urarta estis nomata Argiŝtiŝe kaj en la armena Արգիշտի (Argiŝti).

Argiŝti estis la fondinto de la fortikaĵo Erebuni en la jaro 782 a. K., kiu poste fariĝis Erevano (la nuna ĉefurbo de Armenio).

Filo kaj posteulo de Menua, li daŭrigis serion de konkeroj ekiĝintaj de liaj antaŭuloj. Sukcese kontraŭ Asirio, li konkeris la nordan parton de Sirio kaj igis Urarton la plej potenca ŝtato en Meza Oriento post-hitita. Li ankaŭ etendis la reĝlandon ĝis la nordo de la Lago Sevan, konkerante grandan parton de Diauehi kaj de la valo Ararato. Argiŝti konstruis la fortikaĵon Erebuni en 782 a. K. kaj la fortikaĵon de Argiŝtiĥinilo en 776 a. K.

Kelkaj lingvistoj pensas ke la nomo Argiŝtiŝe havas sian etimologion en la hindeŭropaj lingvoj (armena, frigaluva). Ili komparas la armenan արեգ (transliterumita areg) ‘sundio’, ‘Suno’, kun la greka Άργέστης (‘brila’), la sanskrita lingvo arjuna (arĝentumita) kaj la latina argentum (arĝento).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • N. Adontz: Historie d'Arménie, les origines, Parizo, 1946.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]