Argilkolora turdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Argilkolora turdo
Argilkolora turdo
Argilkolora turdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Turdus
Specio: T. grayi'
Turdus grayi
(Bonaparte, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
San José, Costa Rica

La Argilkolora turdo, Kotokolora turdoyigüirro [jiguIRo] (Turdus grayi) estas komuna birdospecio membro de la familio de Turdedoj en Mezameriko. Ĝi estas la nacia birdo de Kostariko, kie ĝi estas kutime konata laŭ la nomo de yigüirro.

La teritorio estas el Suda Teksaso (kie ĝi rapide etendiĝas) al norda Kolombio; okcidente kaj norde de la Terkolo de Tehuantepeko. Ĝi limiĝas je la atlantikaj deklivoj, escepte populacio de ĉirkaŭ urbo Oaxaca kiu probable devenas el eskapitaj kaĝobirdoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝia ĝenerala aspekto kaj kutimaro similas al aliaj turdoj de la genro Turdus kiaj la Migra turdo. Ĝi estas ĉirkaŭ samlonga aŭ iomete pli malgranda: 23–27 cm kaj pezas 74—76 g mezaveraĝe. La plumaro estas bruneca, iom pli hela sube ol supre, pli hela ĉe flankoj. Ĝenerala bruno estas sufiĉe hela, kvazaŭ de seka koto, kio pravigas ĝian nomon en Esperanto. Birdoj el humidaj regionoj estas pli malhelaj ol tiuj de la sekaj regionoj. La gorĝo estas iom stria. Nematuruloj havas nuancan makuladon en dorso kaj subaj partoj. La beko estas verdecflava kun malhela bazo, la gamboj estas rozeckoloraj aŭ karnokoloraj, kaj la irisoj estas ruĝecaj: ĉiuj utilaj identigiloj.

La kanto, sufiĉe bastonaj kaj kun malrapida frekvenco, konsistas el multaj lantaj muzikaj frazoj kiuj estas ofte ripetitaj malregule. La fulgalvoko tok estas kiel tiu de la Migra turdo, sed pli akra.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

En multe de ĝia teritorio ĝi estas kutima en kortoj kaj ĝardenoj, simile al kelkaj aliaj turdoj kial la Migra turdo, la Merlo kaj la Kantoturdo. En 1977, la kostarikanoj elektis la birdon yigüirro kiel nacia simbolo (super multaj pli koloraj birdoj kiuj loĝas tiun landon) pro ĝia forta kaj melodia kanto kiu ĉiam aŭdeblas komence de la pluvsezono. Krome, malkiel multaj de la arbaraj kantobirdoj de Kosta-Riko, tiu birdo estis ĉiam familiara al la ĝenerala populacio ekde la frua historio de la lando, danke al la tendenco de la specio loĝi ĉe domoj kaj homaj setlejoj.[1]

La Argilkolora turdo kutime manĝas frukton[2] kaj senvertebrulojn sur grundo aŭ ĉe ĝi, sole aŭ en paroj, sed aroj povas manĝi alte en fruktarboj. Ili sekvas armeformikojn por manĝi etajn predojn ĝenitajn de la formikokolonoj.

Ili konstruas grandan tasforman neston de herbo, musko kaj koto sur firma subtenilo supergrunde, kio povas inkludi homajn konstruaĵojn kiel ĉe fenestroj. La ino demetas 2 al 4 palbluajn ovojn kun ruĝbrunaj kaj grizaj markoj inter marto kaj julio kaj multaj faras duan ovodemetadon. Ili estas agresemaj en defendo de sia nesto, sed krome ili ne estas specife teritoriaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Museos de Costa Rica: Simbolos Patrios: El Yigüirro [en hispana]. Elŝutita la 15an de septembro 2007
  2. Ekz. de Trophis racemosa (Moraceae) kaj foje de Gumbo-limbo (Bursera simaruba): Foster (2007).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International, 2004, 51632, Turdus grayi, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga
  • Foster, Mercedes S. (2007): The potential of fruiting trees to enhance converted habitats for migrating birds in southern Mexico. Bird Conservation International 17(1): 45-61. COI:10.1017/S0959270906000554 PDF plena teksto
  • Howell, Steven N. G. & Webb, Sophie (1995): A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press, Oxford & New York. ISBN 0-19-854012-4
  • David Allen Sibley (2000): The Sibley Guide to Birds. Alfred A. Knopf, New York. ISBN 0-679-45122-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]