Argolando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de Argolando en Grekio

Argolando (greke Αργολίς - Argolis, nuntempe ankaŭ Αργολίδα - Argolida) laŭ PIV estas historia pejzaĝo de antikva Grekio en la nordorienta parto de la duoninsulo Peloponezo, kaj krome en la moderna ŝtato Grekio estas unu el la 51 administraj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĝi kovras areon de 2.154  km² kaj dum la jaro 2005 havis 108.636 enloĝantojn. La historia ĉefurbo de Argolando estas la urbo Argo, sed nuntempe la ĉefa loĝloko kaj samtempe administra centro de la provinco estas la urbo Nafplio.

La teritorio situas sude de la provinco Korintio, inter la Sarona Golfo norde kaj la Argolanda Golfo sude. La pejzaĝo estas relative montara. Se oni rigardas la deklivojn ĉirkaŭantaj la loĝlokojn, ŝajnas ke al la enloĝantoj restas malmulta spaco por kultivado de greno, olivoj, vino, citronoj kaj oranĝoj. Tamen la teritorio estas inter la plej fekundaj de la duoninsulo.

En la provinco situas pluraj historiaj lokoj de eksaj antikvaj urboj, inter alie Mikeno, Epidaŭro kaj Argo.

Eksteraj ligiloj

grekeoficialaj paĝoj de la insulo respektive provinco greke germanlingvaj informaj paĝoj

Koordinatoj: 37° 40' norde, 22° 50' oriente

Ŝablono:Ĝermo-Grekio