Argoso (Peloponezo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Argoso
urbopoliso
Administrado
Poŝtkodo 212 31 - 212 32 • 21200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 966  (1861) [+]
Geografio
Geografia situo 37° 38′ N, 22° 44′ O (mapo)37.63333333333322.729166666667Koordinatoj: 37° 38′ N, 22° 44′ O (mapo) [+]
Alto 30 m [+]
Argoso (Grekio)
Argoso (Grekio)
DEC
Argoso
Argoso
Situo de Argoso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Argos, Peloponnese [+]
vdr

Argoso (greke Άργος- Argos, itale Argo) estas urbo en Grekio sur Peloponeza duoninsulo, en regiono Argolando, proksime de marhaveno Nafplio. Ĝi estas unu el plej malnovaj urboj en Grekio. Vivas en ĝi proksimume 25 000 loĝantoj.

Mitologio[redakti | redakti fonton]

La unua reĝo de Argoso laŭ mitologio estis Inaĥo, filo de Okeano kaj Tetiso. Inaĥo onidire venis en Argon el Egiptio kun multaj ekziluloj, kiuj ĉi tie fondis urbon. Laŭ alia legendo estis Argoso fondita fare de heroo Argo, filo de dio Zeŭso kaj Niobo). El Argoso devenis multaj helenaj mitaj herooj, ekzemple Helena de Trojo, Heraklo, Perseo kaj reĝa dinastio de Makedonio.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Nomo Argoso estas verŝajne antaŭgreka, nome pelasga. Antaŭgreka estas ankaŭ nomo de la urba fortikaĵo Larisa. Samdevena estas ankaŭ nomo de tuta regiono, Argolando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikva epoko[redakti | redakti fonton]

Malnovtempa teatro kaj la urbo Argoso en fono
Templo de diino Hera

Proksime de la urbo estis malkovrita neolitika setlejo. Pli poste restis la loko senhoma kaj nova setlado ekestas nur ĉirkaŭ la jaro 2000 a.K. kaj daŭrigas ĝis la jaro 1600 a.K. En tiu ĉi tempo ĉi tie setlis antaŭgrekaj Pelasgoj. Urbo nomata Argoso estis fondita verŝajne dum mikena tempo, post la jaro 1600 a.K., kiam venis ĉi tien greka loĝantaro, sed ne estis ĉi tie palaco, kiel en najbara Mikeno aŭ en Tirinto. El mikena tempo oni ne havas sufiĉe konservitajn trovaĵojn. Sed Argoson rememoras Homero kiel signifan Mikenan centron. Argoso povis fakte esti unu el fortikaĵoj de proksima Mikeno, ĉar ankaŭ en pli malfrua tempo estis uzata fortikaĵo Larisa.

Post falo de la Mikena civilizo ĉi tie setliĝis Doroj, kiuj miksiĝis kun origina loĝantaro. En la 8-a jarcento a.K. komencas Argoso reakiradi gravecon kaj tiel venas en konfliktojn kun Sparta. En la jaro 699 a.K. Argoso venkis Sparton kaj ekregis grandan parton de la norda Peloponezo. En la 6-a jc. komencas malkreski influo de Argoso, el kiu sendependiĝis Korintio kaj Sikiono, kaj Argosanoj eĉ estis venkitaj de Spartanoj kaj Argoso prezentadis sin kiel ligano de Ateno. Dum Grek-persaj militoj estis subskribita paco kun Sparta kaj Argoso partoprenis en kontraŭpersaj militoj.

En la jaroj 474 - 470 aktivis en Argoso ostracismita politikisto el Ateno Temistoklo, kiu kontribuis al plivastigado de novaj kontraŭspartaj ideoj kaj ankaŭ al demokratigo longe de aristokrata regata Argoso. Ekesto de ia grado de demokratio ankoraŭ pli stimulis ligon kun Ateno, dum regado de Periklo. En la tuta unua Peloponeza milito estis Argoso ligita kun Ateno. Sed en la dua milito en la urbo venkis porsparta partio kaj pro tio Argoso ligiĝis kun Sparta kontraŭ Ateno, sed pli poste estis la porsparta registaro forpelita, arestita de Atenanoj kaj la ligiteco renoviĝis nur post tuta malvenko de Ateno fare de Spartanoj. Forto de Argoso estis definitive rompita. En la 3-a jarcento jam Argoso perdis sian politikan potencon.

En la 2-a jarcento Argoson ree ekregis Spartanoj, pli poste ĝi liberiĝis kaj fariĝis ano de Aĥaja unio, kiun en la jaro 146 a.K. ekregis romianoj. Dum romia regado Argoso post maltrankvilaj antaŭaj jarcentoj travivadis grandan floradon. Imperiestro Hadriano ĉi tie konstruis teatron, Serapan templon, bandomon (unu el la plej grandaj kaj plej konservitaj romiaj bandomoj en Grekio), odeonon kaj akvedukton. En la urbo iom post iom vastiĝis kristanismo. En la jaro 267 Argoson dezertigis Gotoj, en la jaro 395 Ostrogotoj. En tiu ĉi jaro Grekio fariĝis parto de Orientromia (Bizanca) imperio. En la 4-a kaj 5-a jarcentoj estis renovigitaj ĉiuj urbaj konstruaĵoj kiel Odeono kaj teatro, kiuj estis en pasinteco detruitaj okaze de la menciitaj atakoj de invadantoj. Estis konstruita ankaŭ nova stoao kaj multo da kristanaj bazilikoj. Granda kristana baziliko staris sur la urba akropolo Lariso. Tiu ĉi baziliko apartenis inter la plej malnovaj bazilikoj sur Peloponezo. Episkopo el Argoso havis signifan pozicion.

Bizanca kaj venecia epoko[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵo de Larissa

En la jaro 552 p.K. estis Argoso ruinigita per tertremego. Poste sur Peloponezo firme ekloĝis Slavoj, kiuj Argoson komplete detruis. En la jaro 805 Bizancaj grekoj venkis grekajn slavojn kaj tiel Argoso revenis sub la bizancan administradon. Estis renovigita argosa episkopejo. En la 9-a jarcento ĉi tie aktivis kiel episkopo iu Sankta Petro el Konstantinopolo, kiu helpis rekonstrui la urbon ka konstruis en la urbo multe da lernejoj. Inter la 10-a kaj 12-a jarcentoj estis jam Argoso denove signifa urbo kaj komerca centro. En la jaro 1204 konkeris kruckavaliroj Bizancan imperion, kaj ekregis ankaŭ Argolandon. En la jaro 1388 ekregis Argolandon Venecianoj. En tiu ĉi tempo setlis en Argoso venecia lokotenanto kaj katolika episkopo. En la urbo vivis krom grekoj ankaŭ italoj kaj francoj. En tiu ĉi tempo en granda parto de Argolando kaj ankaŭ proksime de la urbo Argoso ekloĝis arvanidoj (albanoj), kiuj ĉi tie vivas ĝis nun. Sed en la urbo mem restis grekoj. En la jaro 1463 de Venecianoj konkeris Argoson osman-turkoj, la urbo fariĝis parto de Osman-turka regno.

Turka superregado[redakti | redakti fonton]

Post konkero de Argoso fare de turkoj, granda parto de la loka loĝantaro elmigris en Konstantinopolon. Venecianoj konkeris Argoson ankoraŭ foje, sed fine en la jaro 1479 transdonis ĝin al turkoj. Venecianoj lastfoje regis la urbon en periodo de la jaro 1688 ĝis 1715, sed poste definitive ekregis ĝin turkoj. En la 18-a jarcento la urbo tute subeniĝis, fariĝis el ĝi nur malgranda provinca osmana urbo, malgraŭ ke lokaj grekoj ĉiam flegis komercajn rilatojn. Argoso partoprenis Grekan militon de sendependiĝo de turkoj la 23-an de marto 1821, fronte de loka leviĝo staris Stamatelos Antonopulos, signifa objekto de la batalo de grekoj fariĝis fortikaĵo Larissa.

En Grekio[redakti | redakti fonton]

Urbodomo

Post ekesto de Grekio en la jaro 1830 komencas rea florado de Argoso. Malantaŭ la pinto de la urbo staris ĉefe la unua greka ĉefministro Ioannis Kapodistrias, kiu en la urbo konstruis novajn domojn, urbodomon, kazernon kaj elementan lernejon. Fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj Argoso fariĝis unu el la plej gravaj kaj plej riĉaj urboj de Grekio. Riĉaj entreprenistoj ĉi tie konstruis monumentajn novklasikismajn domojn, kiel t.n.. Megaro Konstantopulu (Konstruo de Konstantopulos), aŭ nova urba novklasika Agoro. Post liberigo de la norda Grekio Argoso fariĝis trankvila malpli granda urbo, kia estas ankaŭ nun.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Argos (Peloponés) en la ĉeĥa Vikipedio.