Argumento kosmologia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Argumento kosmologia estas rezonado aranĝita por pruvi la ekziston de Dio. Ĝi konatas ankaŭ kiel “argumento de la Unua Kaŭzo” aŭ kiel la “argumento de la komencanta kreanto”

En ĝi estas subtenate ke ĉio kio ekzistas havas adekvatan kaŭzon, kiu siavice havas alian kaŭzon, kaj tiel pli ĝis kiam oni atingas la lastan aŭ unuan kaŭzon senkaŭzan, kiu ne povas esti ol Dio. La serio, fakte, de la kaŭzoj ne povas pluiri al la senfino ĉar la kaŭzo devas esti reala kiel reala estas la estaĵo bezona je kaŭzo.

Skiza historio de la argumento[redakti | redakti fonton]

Ke la harmonio kaj ordo de la kosmo altiris la atenton de antikvaj filozofoj estas atestate, en Okcidento, de la verkoj de Aristotelo kaj Platono, kiuj tamen parolas pri la mondo kiel “eternistoj”, nome kiel atribuantoj al la materio la eternecon kaj ion dian kaj farantoj ĝin animhava. Ankaŭ Plotino simpatias al tiu argumento, sed lia teleologio descendas el la fakto ke la mondo estas emanaĵo de la “Unuo”, kiu havas ĉiujn karakterizojn de la dieco. Ĉi-kaze la mondo estas kaŭzita, ja jes, sed samtempe ne distingiĝanta el la dieco.[1]. Ne forgesentas, certe, la Biblion kiu bonege ekzaltas la verkon de Dio, en kiu eleskstere manifestiĝas liaj potenco kaj la beleco.

Platono kaj Aristotelo, ĉi tie imagitaj en la pentraĵo de Rafaelo en La Lernejo de Ateno, (Siksta Kapelo, Vatikano) ambaŭ pritaktintaj pri la kosmologia argumento.

Tiu kosmologia argumento fascinis la Patrojn de la Eklezio Patroj de la Eklezio ĝispunkte, kvankam ofte pli supozita ol metode pritraktita, ke per ĝi ili vidis ligon kun la sento komuna de la popoloj tendence pretaj atribui al la dioj la ĉion belan. Tiu argumento plaĉis ankaŭ al la islama filozofio, al Avicenna, ekzemple, laŭ kiu, malgraŭ la distingo inter esenco kaj ekzisto, tiu lasta postulas ke la kaŭzo ekzistu kun sia efiko. Do, ĉiu efiko devas havi kaŭzon.

Epigono, kune kun Skolatikuloj, de tiu argumento estas Tomaso de Akvino, (1225-1274), eŭropa mesepoka filozofo-teologo, adaktigas la argumentadon de Aristotelo kaj Avicenna al sia kristana vidpunkto kaj konkludas ke la limigiteco, esenca kaj tempa, de la estaĵoj postulas kaŭzon ne kaŭzitan: li vidas la mondon tute kontingenca, kaj en la esto kaj en la tempo, kaj do bezonanta kaŭzon kreantan kiel unua kaŭzon, kiu siavice estas tute memsufiĉa.[2]

Priskribo pri la argumento kosmologia[redakti | redakti fonton]

La establiĝo de la kosmologia argumento prezentiĝas tiel:

1. Ĉio havas kaŭzon.
2. Neniu kaŭzo povas kaŭzi sin mem.
3. (tial) Ĉio estas kaŭzata de alia kaŭzo (kaŭzo kaj efiko)
4. La ĉeno de “kaŭzo kaj efiko” ne povas esti senfina.
5. Necesas tial ke ekzistu la unua kaŭzo-
6. La unua kaŭzo povas esti difinita “Dio”, kiu nun aperas ankaŭ kiel efika kaŭzo

Varianto de la kosmologia argumento naskiĝis kun la eniriĝo de la teorio de Praeksplodo (Bigo Bango)[3] Profesoro Francesco Agnoli, Scienziati, dunque credenti, pp 43 ss., Cantagalli, 2002, ISRN 978-888272-823-6.</ref> el kiu rezultas ke la mondo havis “komencon”, do implicite kaŭzon nekaŭzatan.

1. Ĉio kiu havas komencon havas kaŭzon.
2. En la universo ĉio havas komencon.
3. Tial en la universo ĉio havas kaŭzon (kaj la kaŭzo ne kaŭzita estas Dio)

Obĵetoj de kritikistoj kaj respondoj de subrenantoj[redakti | redakti fonton]

Kritikistoj obĵetas:

1. «Se ĉio devas havi kaŭzon, kial Dio ne»?

Respondo: En ambaŭ supraj proceduroj oni konkludas por la kaŭzo nekaŭzata ĉar se ĝi ne estos ankaŭ la estaĵaro ne estus; sed ili estas! Do devas esti ankaŭ kaŭzo nebezonanta kaŭzon!

2. "Kiel tiu kaŭzo devas esti dia? Ŝajnas taŭtologio: la kaŭzo estas dia ĉar ĝi kaŭzas kaj estas kaŭzo pro tio ke ĝi estas dia!"

La respondo estas: Ĉar li estas esto ne kaŭzata, kiu posedas la ekziston por si mem, el kiu dependas ĉio kaj tiu kaŭzo koincidas kun tiu de kreinto el nenio (ex nihilo)... Tio estas la nocio pri Dio ĉe kiu kaj ĉirkaŭ kiu ekzistas nur kreitaj (kaŭzitaj) estaĵoj.

3. Klasikas la obĵeto de David Hume: "la universala koncepto pri kaŭzo, aplikata al la tuta universo, estas nocio devenanta el la unuopaj konstatoj kiuj fondiĝas sur sperto kiu estas limigita al unuopaj kazoj: kial ĝi fariĝas «apriore» universala ĝis etendiĝi ankaŭ al tio nevidebla kaj apenaŭ konceptebla?"

Respondo: Ĉiuj ideoj naskiĝas el la sensoj kaj sperto, ankaŭ la subproponita Hume-a principo laŭ kiu ne racias etendi limigitan sperton al la tuta sciaro. Se la Hume-a kritiko validus, nek scienco nek dialogo nek dialektiko eblus...

4. "Nu, se komencis la ekzisto de la materio, kio ekzistis antaŭe?"

Respondo: La kritikiga demando, laŭ la subtenantoj de la valoro de la kosmologia argumento, ne havas sencon ĉar se ankaŭ la tempo estas kreita, tio signifas ke io antaŭa estas eble imagebla sed ne konceptebla.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu Enciclopedia filosofica; Nicola Abbagnano Storia della filosofia (vol. I: Filosofia antica - Filosofia patristica - Filosofia scolastica), Torino, 1946. Laŭ Stanley Jaki, filozofo de la sciencoj, tiu absoluta distingo de la naturo el Dio (transcendeco) estas la kaŭzo de la liberigo de la naturo kaj de la ebleco ĝin esplori kaj per tiu esploro originigi la sciencon, kiu laŭ li ĝi eblis nur in kristansmo.
  2. vidu argumenton Ex ordine causarum efficientium, Summa contra Gentiles.
  3. Big Bang estas esprimo de la fama fizikisto Fred Hojle kiu, en sia The nature of the universe, per ĝi moketis la vidpunkton de la fizikisto pastro Georges Lemaître kiu unue anoncie la teorion de la Praeksplodo en la scienca revuo Nature (1931)
  4. Estus kiel enketi kio staras norde de la nordo, diras iom amuziĝe reĵetantoj de la obĵeto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kosmologio