Argumento teleologia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La argumento teleologia, aŭ argumento de la dia dezajno, estas unu el la argmentadoj utiligataj por pruvi la ekziston de Dio aŭ de kreisto, startante el la percepto de ordo, celo, projekto aŭ direkto en la stato de la ekzistaĵoj.

La termino “teleologia” elfluas el grekaj telos (τέλος), kiu signifas “finon” aŭ "celon". kaj logos (λόγος) sugnifanta “vorton” aŭ "paroladon"; la kunaĵo “teleologio” estas la hipotezo-konstato ke ekzistas iu celo aŭ iu direktiĝo en la kioncerto de la estaĵaro.

Formulado de la aŭgumento

En ĝia basa varianto, teleologia argumento tiel estas prezentata:

  1. 'X' estas tro “kompleksa, orda, kuntuŝiĝanta, klare celprovizita, bela” por ke ĝi aperus hazarde;
  2. tial 'X' devas estinti kreita de estulo sensoohava, inteligenta, saĝa, celhava;
  3. Dio estas tiu estulo;
  4. Do, Dio ekzistas.

Loke de 'X' kutime oni metas la universon, vivon, procezon de la evoluismaj vivfenomenoj, homaron, apartajn bestajn speciojn, apartan organon (okulo aŭ la homa lingvaĵo); “X” foje anstataŭas unu el fundamentaj konstantoj de la universo tio estas Fizika konstantofizika leĝo, kaj foje eĉ la Antropica principo, kiu alestigas kiel la universo estas aranĝita ekzakte por permesi ke iu formo de inteligenta vivo povu ekzisti.

Dum la klasikaj forluladoj de tiu argumento estas kunligitaj kun monoteismo, iuj versioj anstataŭas Dion per demiurgo, aŭ politeismo aŭ eĉ per ekstertera vivo kiel kaŭso de la naturaj fenomenoj, kavnkam la antaŭs formulo povas surfaciĝi ankorah en okazo de unua kaŭzo. Eblas ankaŭ ke oni lasu senpreciza la identeco de la “projekisto”:

  1. la komplekseco postulas projektiston;
  2. la universo estas treege kompleksa;
  3. do, la universo havas projektisto.

Bibliografio

  • Tomaso de Akvino. Summa Theologiae, Prima Pars, Quaestio 12.
  • Daniel Dennett, Darwin's Dangerous Idea: Evolution and the Meanings of Life (Simon & Schuster) (ISBN 0-684-82471-X)
  • William Paley, Natural theology or evidences of the existence and attributes of the deity, London : George
  • Katekismo de la Katolika Eklezio, ĉapitro unua, paragrafo 3-a (n.35,36,37) : « homo kapabla je Dio » .[1]
  • Bibliaj citaĵoj : 1 Tm 2,4), Rm1,18-2,6.

Vidu ankaŭ