Ariadna Gil
El Vikipedio
| Ariadna Gil | |
| Naskonomo | Ariadna Gil Giner |
| Naskiĝo | 23-a de januaro 1969 |
| Pluaj premioj | Goja-premio La plej bona aktorino 1993 Belle Époque |
Ariadna GIL GINER (naskiĝinta en Barcelono je la 23-a de januaro 1969) estas kataluna aktorino.
Ŝi unue aktoris en filmo de Bigas Luna de 1986, "Lola". Post 4 filmoj en kataluna lingvo, ŝi partoprenis sukcesan en Hispanio filmon de Emilio Martínez Lázaro, "Amo tu cama rica", en 1991.
Inter 1993 kaj 2007, ŝi estis aktorino en pli ol 31 filmoj, kiel "Libertarias", de Vicente Aranda; "El laberinto del fauno", de Guillermo del Toro aŭ "Soldados de Salamina" de sia koramiko David Trueba.
Filmografio [redakti]
Premioj [redakti]
- 1992: Premio Ondas por plej bona aktorino, "Amo tu cama rica"
- 1992: Premio de la Festivalo de Peñíscola por plej bona aktorino, "Amo tu cama rica"
- 1993: Premio Goya por plej bona aktorino, "Belle Époque"
