Arianna Huffington

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Huffington dum sia kampanjo por iĝi ĉefministro de Kalifornio en 2003

Arianna HUFFINGTON (naskita la 15-an de julio 1950 en Ateno en Grekio) estas aŭtoro kaj nacie eldonata kolumnisto en Usono. Ŝi nun estas usona civitano.

Huffington priksribas sin kiel "eksan konservativulon, kiu evoluis en kompateman kaj progreseman populiston". Ŝi estas la fondinto de The Huffington Post, progresema TTT-ejo pri novaĵoj kaj komentadoj. Ŝia plej freŝa libro titoliĝas "Pri Iĝi Sentima...Ame, Labore, kaj Vive".