Ariel Toaff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ariel TOAFF (naskiĝis en 1942 en Ankono, Italio) estas ano de la itala juda komunumo, historiisto de la 21a jarcento kaj fino de la pasinta; li interesiĝas pri enciklopedioj kaj la medioj kulturaj kaj la nunaj informiloj pro siaj interpretoj pri la tieldiritaj «Sangaj Paskoj».

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ariel Toaff estas filo de la eksa ĉefa rabeno Elio Toaff, kiu akademie lekciis pri «Mezepoko kaj Renesanco» ĉe Universitato Bar-Ilan (Israelo) ĝis la publikigo de sia libro «La sangaj Paskoj», kie asertoj provokis lian eksigon. Li publikigis nombrajn kaj gravajn eseojn, inter kiuj, per la itala eldonejo Il Mulino, la plurdiskutita supremenciita libro, haste retirita el la vendejoj iniciate de ĝia aŭtoro mem pro la fortegaj detruigaj kritikoj ricevitaj precipe de la internacia juda intelektularo.

La libro (2007-2008) analizas kulturan kaj historian medion, tiun de la mezepoka aŝkenaza juda diasporo, kie naskiĝis la kontraŭjuda akuzo pri praktiko de mortigoj de kristanaj infanoj dum la paskaj ritoj kaj sin servi je ilia sango por per tiaj ritoj moki la kristanajn ritojn. Male ol la onia opinio de la oficiala historiografio kiu markas la akuzon tute troŝveligo de kelkaj tiutempaj regantaj kristanaj aŭtoritatoj, Toaff, se unuflanke reasertas kiel la ritaj mortigoj havas iusence originon en kristanismo, aliflanke subtenas ke ekzistas dokumentitaj pruvoj pruvantaj pri la magia kaj superstiĉa uzo de la sango cele de sangaj ritoj ĉe ekstermismaj franĝoj de la aŝkenazaj judaj komunumoj. Post la unua presado, limigita al 3000 kopioj, tuj elĉerpiĝinta, jam oni pretigis la duan, kiam ĉio estis bremsita.

Sangaj Paskoj – Dua Eldono[redakti | redakti fonton]

Februaron de 2008 eliris la dua eldono de «Sangaj Paskoj» ĉiam eldonita de Il Mulino. En ĝi la aŭtoro alportis modifojn kaj aldonaĵojn por klarigi kaj igi plieksplicita sian penson «por malebligi ĉiuspecajn miskomprenojn». Ĉeestas ankaŭ postparolo kie estas insistite pri fundaj konceptoj proponitaj el la unua eldono:

1) Ne ĝustas la senvalorigo de procesaj dokumentoj. Troviĝas, ekzemple, klara kongruaĵo inter la tekstoj de la konfeso de la proceso de Trento (Simonĉjo) kaj la judaj fontoj pri la magia kaj simbola uzo de la sango en apartaj ritoj kaj liturgiaĵoj en la celebrado de la juda pasko, karakterizantaj ekstremistajn grupojn aŝkenazajn. Tio konfirmas ke el la subtorturaj konfesoj eblas eltiri aŭtentajn elementojn de la persekutita kulturo (indica paradigmo). Krome, en la konfesoj de la Trenta proceso aperas frazoj tipaj de la juda aŝkenaza lingvaĵo (veoj kontraŭkristanaj kiuj trovas similaĵon en aliaj fontoj) transkribitaj, laŭ neĝusta maniero, de notarioj: tio pruvas ke la juĝistoj konis nek la hebrean nek la jidan lingvon. Tio demonstras la aŭtentecon de tiuj frazoj.

2) La geografio de sangaj ritoj reirigas al tiuj de la juda aŝkenaza mondo. Judoj sefardaj kaj orientaj ne konis tiajn praktikojn. Alfonso de Espina, konfesprenanto de Henriko la 4-a (Kastilio) kaj aŭtoro de polemika kaj kontraŭjuda "Fortalitium Fidei" (Bastiono de la kredo), citas du kazojn, eniritajn inter siaj konoj, de ritaj mortigoj okazintaj en Norda Italio (Pavio kaj Savono) kaj ne en Hispanio same kiel oni asertas en tiu libro.

3) Kristanoj, obseditaj per diablaj invadoj, kaj judoj, akuzitaj pri sorĉarto kaj infanmortigo, estas partoprenantaj en la sama mensa horizonto. Magio, popola medicino, superstiĉo kaj alkemio tiom influis tiujn judajn komunumojn, same kiel ĉe la samepokajn kristanajn, ke ili malobservis la plej severajn normojn de la juda ritaro (la malpermeso sin nutri per sango estas absoluta). Laŭ tiu optiko la rabenoj estis devigitaj kontraŭvole konsenti kun tiu realo kiun ili malaprobis.

Toaff, ĉiam en tiu postparolo, respondas al la metodologiaj kritikoj starigitaj kontraŭ sia verko kaj je ili starigas novajn kontraŭ siaj kritikantoj. Li sin demandas, ekzemple, kial rilate al hispanaj inkviziciaj procesoj kontraŭ konversoj (judoj konvertitaj al la kristanismo) oni akceptas la akuzojn taksatajn nobligantaj (ekzemple, tiun de la sekreta reveno al la juda kredo, kiel esencaj valoro kaj rajto) dum oni apriore rifuzas tiujn aberaciajn ligitajn al superstiĉa uzo de la sango en religiaj praktikoj...

Konklude kvankam en la libro estas asertate ke la rita mortigo estas, laŭ li, elpensaĵo tute kristana, la rolo disvolviĝinta de judoj ne estas ĉiam kaj ĉie tiu de la viktimo ĉian pasiva («ankaŭ la judoj havis voĉon. Kaj ne estis ĉiam voĉo submetita kaj sufokita de larmoj»). Krome Toaff respondas ankaŭ al la kritkoj de la rabenoj, distingante iliajn rolojn el tiu de la historiisto: «La principoj de judismo ne ĉiam koincidas kun tiuj de reala konduto de judoj ostakarnaj. [...] Skribi pri la historio de la judoj egalvaloras al nek kompili sinagogan predikon kun aparato de notoj, nek celebri ĉiukaze kaj ĉiumaniere la sanktajn martirojn de nia popolo. Pro tio la laboro de la historiistoj estas ĉiam malfacila, foje doloriga kaj malagrabla».

Judismo kaj kristana mesaĝoj laŭ Ariel Toaff[redakti | redakti fonton]

Ariel Toaff, en la eseo «Sangaj Paskoj» pri la rilatoj inter judismo kaj kristanismo de la komenciĝo de nia erao, mallonge analizas iujn decidajn momentojn de la disigo de judoj kristianiĝintaj el judoj tradiciaj, evidentigante kelkajn historiajn elementojn «kiuj ankoraŭ hodiaŭ influas la rilatojn inter la du religioj».

Reagoj de gazetaro rilate la tezon de Sangaj Paskoj[redakti | redakti fonton]

La reagoj de la juda medio estis preskaŭ unuanime negativaj. Eĉ la patro de Ariel nome Elio Toaff, emerita ĉerabeno de Romo, deklaris kontraŭecon al la eseaj konkludoj de la filo Ariel, motivante tiel: «la juda kulturo baziĝas sur paco kaj pardono. Temas pri legendoj senaj je iu ajn fundamento».

Avvenire, ĵurnalo de la italaj katolikoj emis kuŝiĝi sur la pozicioj de la juda itala komunumo kaj kondamnis serezerve. Se por judoj ĝi estus makulo, por katolikoj ĝi memorigas tristan historion.

Historiisto Franco Cardini, se citi intelektulojn de la katolika rando, intervenis por defendi la liberecon de la historiisto kontraŭ la neargumenitaj kritikoj kaj aprioraj kondamnoj. Pri subtenebleco de la tezo Toaffa li superflugas kiel, kutime, la medio katolikaj ĉar ebla malfacila surfacigi la veron, kiu tamen nobligas neniun.

Alia mencio: Massimo Introvigne, porparolanto ankaŭ de sia intelektula skolo kaj aŭtoro de "Cattolici, antisemitismo e sangue" (Katolikoj, kontraŭsemitismo kaj sango) difinas Toaff «enciklopedia voĉo pri la temo», decide distanciĝas el la penso de Toaff.[1]

Male, la Universitato de Bar-Ilan defendis la esplorojn de propra profesoro krom lia akademia libero, kvankam rimarkigante la tiklecon de la temo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. www.cesnur.org

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

La verkoj de Ariel Toaff estas verkitaj plejparte en la itala, kvankam ne nur.

  • Il prestigiatore di Dio, avventure e miracoli di un alchimista ebreo nelle corti del Rinascimento, Ariel Toaff, Rizzoli, Milano 2010, ISBN 8817039969
  • Ebraismo virtuale, Ariel Toaff, Rizzoli, Milano, 2008, ISBN 9788817026048
  • Pasqua di sangue, Ariel Toaff, Il Mulino, 2008 (I ediz. 2007)
  • Storie di ebrei fra Asburgo e l'Italia, Benussi Cristina, Ariel Toaff, Toscano Mario, Gaspari Editore, Udine, 2003, ISBN 887541002X
  • Mangiare alla giudia. La cucina ebraica in Italia dal Rinascimento all'età moderna, Ariel Toaff, Il Mulino, Bologna, 2000, ISBN 8815077553
  • Mostri giudei. L'immaginario ebraico dal Medioevo alla prima età moderna, Ariel Toaff, Il Mulino, Bologna, 1996, ISBN 8815054952
  • Il vino e la carne. Una comunità ebraica nel Medioevo, Ariel Toaff, Il Mulino, Bologna, 1989, ISBN 8815020853 (tradotto in francese e inglese))
  • Gli studi ebraici a Livorno nel secolo XVIII (rist. anast. Livorno, 1979), Ariel Toaff, Lattes Aldo, Forni Editore, 1980, ISBN 882712182X
  • The Jews in medieval Assisi 1305-1487. A social and economic history of a small jewish community, Ariel Toaff, Olschki Editore, 1979, ISBN 8822228359
  • Gli ebrei a Perugia,Ariel Toaff Dipartimento di storia patria, Perugia, 1975.
  • The Jews in Umbria - 3 volumi - Ariel Toaff, Brill, 1994-1995

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]