Bluokula tukano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ariela tukano)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bluokula tukano
Bluokula tukano (Ramphastos vitellinus culminatus)
Bluokula tukano (Ramphastos vitellinus culminatus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Ramphastos
Specio: R. vitellinus
Ramphastos vitellinus
(Lichtenstein, 1823)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bluokula tukano (Ramphastos vitellinus) estas granda kaj kolorbela birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko. Temas pri birdo kun granda beko, de ĉefe nigra plumaro kaj kiu troviĝas en humidaj kaj sekaj arbaroj de Trinidado kaj de tropika Sudameriko tiom sude kiom ĝis suda Brazilo kaj centra Bolivio.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La subspecioj estis iam konsiderataj separataj specioj, sed ĉiuj interreproduktiĝas libere kie ajn kie ili kuniĝas. Tiuj estas la Flavborda tukano (R. culminatus; nune R. vitellinus culminatus), la Citrongorĝa tukano (R. citreolaemus; nune R. vitellinus citreolaemus) kaj la Ariela tukano (R. ariel; nune R. vitellinus ariel). Tamen, la subspecio R. v. ariel estas pli proksima al R. v. culminatus ol al la nomiga, kaj estas de kelkaj jam konsidata proksima al statuso de distinga specio. Kiel R. v. ariel estis priskribita antaŭe kiel R. v. culminatus, se oni konsideras ĝin separate ili iĝus Ramphastos ariel ariel kaj R. a. culminatus respektive. Estas ankaŭ izolita populacio en orienta Brazilo. Ili aspektas tre similaj al, kaj estis tradicie konsiderataj parto de R. v. ariel, sed molekulaj analizoj sugestas, ke ĉar ili estis izolitaj dumlonge kaj temas pri nepriskribita separata subspecio posible estas eĉ separata specio (Weckstein, 2005).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Bluokula tukano (nomiga raso)

Kiel aliaj tukanoj, la Bluokula tukano estas brile kolora kaj havas grandan bekon. Ĝi estas tipe 48 cm longa kun beko de 9–14 cm.

  • Nomiga raso (R. v. vitellinus): Supraj partoj, ventro, vosto kaj plej parto de la beko estas nigra, kaj la supravostaj kaj la subvostaj kovriloj estas ruĝaj. La nuda okulmakulo kaj bekobazo estas bluaj, la gorĝo estas blanka, la centra brusti havas grandan oranĝoflavan zonon kaj la suba brusto larĝan ruĝan bendon. La okuliriso estas malhelbruneca. Ĝi troviĝas en la nodorienta parto de la teritorio de la specio.
  • Raso culminatus: Similas al la nomiga, sed havas flavan bazon de la supra makzelo kaj bordon de la beko, oranĝoflavan supravostajn kovrilojn kaj la gorĝo kaj brusto estas blankaj (eventuale kun iom da flava nuanco), kun nur mallarĝa ruĝa bendo separanta la bruston el la nigra ventro. Ili loĝas en orienta kaj sudcentra parto de la teritorio de la specio. Ĝi estas tre simila al, kaj facile konfuzita kun la, Kuviera tukano (Ramphastos tucanus cuvieri).
  • Race ariel: Similas al la nomiga, sed la bekobazo estas flava, la haŭtaĵo ĉirkaŭ la palblua okulo estas ruĝa kaj la tutaj gorĝo kaj brusto estas oranĝaj. Ili loĝas en la sudorienta Amazona arbaro. La sennoma populacio el la marbordaj regionoj de orienta Brazilo estas virtuale identa.
  • Raso citreolaemus. Similas al la culminatus, sed kun klara flava nuanco en suba gorĝo, verda nuanco en la bekobordo, flavoranĝan makulon en la preciza bekobazo kaj palblueca iriso. Ili loĝas en norda Kolombio kaj nordokcidenta Venezuelo.

Kie ajn la distribuado de la subspecioj kuniĝas, estas komunaj individuoj kun ecoj intermezaj kompare kun la priskribitaj rasoj pro hibridiĝo. Kelkaj el tiuj intermezaj populacioj ricevis iam statuson de subspecio, ekz. theresae por la populacio de nordorienta Brazilo kaj pintoi por populacioj en sudcentra Brazilo (ambaŭ estas intermezaj inter culminatus kaj ariel).

Vivejo[redakti | redakti fonton]

R. v. vitellinus en kaptiveco.

Bluokula tukano troviĝas en arbaroj. Preferas humidajn regionojn, sed loke etendiĝas el pli sekaj regionoj (especiale laŭlonge de riveroj). Ĉefe en malaltaj teroj, sed loke ĝis altitudo de 1700 m.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi neotropisa specio estas arborema kaj fruktomanĝanta, sed manĝas ankaŭ insektojn kaj aliajn etajn predojn, ekz. insektoj, etaj reptilioj kaj ovojn kaj idoj de aliaj birdoj. La voĉo estas raŭka kriop kriop kriop.

Ambaŭ gepatroj zorgas la idojn. La ino demetas blankajn ovojn en alta nekovrita arbokavaĵo. Estas periodo de 18 tagoj antaŭ ovodemetado, kaj ambaŭ gepatroj kovas dum 15 aŭ 16 tagoj. Tamen, ili povas esti senpaciencaj kovuloj, ofte abandonante siajn ovojn nekovritajn dum horoj. La tukanidoj restas en la nesto post eloviĝo. Ili estas blindaj kaj nudaj post eloviĝo, kaj ties okuloj malfermiĝas post ĉirkaŭ 3 semajnoj. Ili havas mallongajn bekojn kaj specialajn kuzenojn en la kalkanoj por protektiĝi el la aspra grundo de la nesto. La plumoj ne aperas antaŭ kiam ili estas preskaŭ 4 semajnaj. Ili estas malkapablaj lasi la neston dum ĉirkaŭ 8 semajnoj, dependaj de ambaŭ gepatroj kiuj manĝigas ilin. Post tio, la idoj povas zorgi sin ili mem. Ili ekelnestiĝas post 40 al 50 tagoj, depende de ties grando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]