Ariogala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ariogala
la urba hospitalo
la urba hospitalo
la urba hospitalo
urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Litovio
Distrikto distrikto Kaŭno (formale ĝis 2010)
Komunumo komunumo Raseiniai
Poŝtkodo LT-60019
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 619  (2023) [+]
Loĝdenso 543 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 16′ N, 23° 29′ O (mapo)55.26666666666723.483333333333Koordinatoj: 55° 16′ N, 23° 29′ O (mapo) [+]
Alto 92 m [+]
Areo 4,82 km² ( 482 ha) [+]
Ariogala (Litovio)
Ariogala (Litovio)
DEC
Ariogala
Ariogala
Situo de Ariogala

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ariogala [+]
vdr

Ariogala estas urbo en la centro de Litovio. Ĝi apartenas al la subdistrikta komunumo Raseiniai, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Kaŭno. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 2 619 loĝantoj sur areo de 4,82 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 543 loĝantoj/km².

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

La kampareca urbeto iĝis la modelo, laŭ kiu la fikcia urbo Anasurbo, la hejmloko de Donaldo Anaso, Onklo Skruĝo MakAnaso, la anasidoj Hui, Dui kaj Lui Anaso, kaj multaj aliaj homecaj bestoj, en la litova ricevis la nomon Ančiogala (Ančio estas genitivo de la vorto antis (anaso) kaj la vorto klare similas al Ariogala - krome la vortero gala povas kompreniĝi kiel "finaĵo" aŭ "postaĵo").

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]