Arisba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arisba
rolulo de helena mitologio
Informoj
Eble sama Aleksiroo
Sekso ina
Patro Merops Perkosios
Gefratoj Kleito • Adrastus • Amphius
Edzo/Edzino Priamo • Hyrtacus
Infanoj Asius • Esako • Nisus
vdr

Arisba (helene Ἀρίσβη, latine Arisbes) estis en la helena mitologio filino de la profetanto Meropso.

Ŝia fratino estis Kleita, edzino de la doliona reĝo Kiziko. Ĝuste en tago de geedziĝo de Kleita kaj Kiziko okazis plago - Argonaŭtoj, kiuj en tiu tago fornavigis el ilia insulo, estis per ŝtormo kaj vento pelitaj reen al ĝiaj bordoj. En la nokta mallumo ili ekbatalis kontraŭ dolionoj, multajn da ili mortigis kaj la reĝon Kizikon mortigis per sia sago Jazono mem. Kiam en mateniĝo ili ekkonis, ke batalis kontraŭ siaj amikoj, ili tre funebris kaj bedaŭris tion. La reĝa novedzino Kleita pro kordoloro freneziĝis kaj mortpendigis sin.

Arisba pli poste fariĝis edzino de la troja reĝo Priamo kaj naskis al li filon Esakon. Esako havis profetantajn kapablojn post sia avo kaj antaŭdiris, ke Pariso fariĝos kaŭzo de la troja pereo. Bedaŭrinde lia averto ne estis elaŭdita.

La reĝo Priamo edziĝis duafoje kun Hekaba, kiu donis al li 19 filojn (sume, ankaŭ de aliaj virinoj, la reĝo havis kvindek filojn), la plej konataj estas Hektoro kaj Pariso.



Transprenita kaj malstrikte tradukita de http://cs.wikipedia.org/wiki/Arisb%C3%A9