Aristarko el Samoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Aristarko.

AristarkoAristarĥo (Greke Ἀρίσταρχος, Arístarĥos; nask. -310, mortis -230) estis helena astronomiisto kaj matematikisto naskita sur la insulo Samoso.

La kalkuloj de Aristarko pri la relativaj grandoj de la Suno, Tero kaj Luno, laŭ greka kopio de la deka jarcento.

Li estis unu el la unuaj argumentintoj por tia modelo de la Sunsistemo, kiu metas Sunon, ne Teron, kiel centron de la konata universo. Lin influis la pitagorano Filolao de Krotono, sed, male ol Filolao, li kaj metis Sunon en la mezon kaj la planedojn en ĝustan ordon laŭ ties distanco ekde la Suno. Oni ne akceptis liajn ideojn pri ĉiela ordo, kaj longe regis la tercentraj teorioj de Aristotelo kaj Ptolemeo. La aristarkajn pensojn fine, post preskaŭ 1800 jaroj, sukcese revivigis Koperniko kaj sekve plukonstruis Keplero kaj Neŭtono.

La kratero Aristarko sur Luno estas nomita laŭ Aristarko de Samoso.