Aristeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aristeo, laŭ François Joseph Bosio (1768-1845), (Luvro).

Laŭ la helena mitologio, Aristeo (latine Aristaeus, el la greka Ἀρισταῖος, «iama proksima sekvanto de la abelaro» aŭ «la plej bona») estis du-ranga dio, kiu dekomence estis kultata heroo al kiu oni atribuadis la eltrovon de multaj utilaj artoj, ĉefe la abelbredadon[1].

Verŝajne, tri malsamaj mitaj rakontoj pri elstara homo kiu diiĝis pro sia bonfaro al homaro aperis en diversaj lokoj sendepende unu de la aliaj, kaj poste unuiĝis en la figuro de Aristeo. El tio devenis, ekzemple, la diversaj rakontoj pri liaj vojaĝoj tra tiel foraj landoj. Oni listigis lin kiel filo de Urano kaj Geo, kvankam la plimulto de la versioj konsideras lin filo de Apolono kaj la ĉasistino Kireno, nepino de Peneo. Fakte, Heziodo nomigis lin «la paŝtisto de Apolono»[2]. Sed troviĝas ankaŭ lokaj rakontoj laŭ kiuj li estis filo de Ĥirono[3][4] aŭ de Karisto, filo de tiu lasta[5]. Pro lia rilato al tiu dio, Cicerono konsideris lin filo de Bakĥo, laŭ la romia mitologio[6].

Aristeo estis prezentita kiel flugilhava junulo sur beotiaj ceramikaĵoj[7], simile al la bildigoj de la Boreidoj, spiritoj de la norda vento. Li aperas en grekaj kaj ankaŭ en romaj mitoj, kie li estas konsiderata bonfaranto al homaro, kiun li instruis bredi brutojn kaj abelojn. Per sia lerteco Aristeo iom similas al Triptolemo, al kiu diino Demetro donacis grenojn, instruis lin kultivi grundon kaj ordonis, ke li instruu tion, precipe plugi kaj semi.

Naskiĝo kaj unuaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Kireno kaj la paŝtistaro, pentraĵo de Edward Calvert (1830-50).

Laŭ la naŭa Pitia odo de Pindaro kaj la Argonautica de Apolonio[8], Kireno estis princino kiuj malamegis kaj rifuzis ŝpinadon kaj la ceterajn porvirinajn artojn kaj hejmlaborojn, kaj anstataŭe ŝi dediĉis sin al ĉasado. Ŝi estis filino de la lapita reĝo Hipseo, kies gregojn ŝi gardadis ĉe la meandroj de la rivero Peneo. Ŝi estis tre kuraĝa virino, fakte, kiam Kireno luktadis kontraŭ fortega leono en monto Peliono, observis ŝin dio Apolono, kiu enamiĝis al ŝi. Apolono aŭguris, per la voĉo de la saĝa ĉevalviro Ĥirono, ke li iam forkaptos kaj portos ŝin al Libio, kie Kireno iĝos la rita fondinto de samnoma urbo sur tiea fruktodona marborda ebenaĵo[9]. Malgraŭ ŝia emo resti virga, Kireno ne kontraŭstaris la dian volon, do la profetaĵo plenumiĝis kaj Apolono translokigis ŝin al monto Mirtesio, hejmo de nimfoj. Kompense li nimfigis ŝin, por ebligi ŝin vivi longe, kaj igis ŝin reĝino de Libio, kie ŝi daŭrigis sian manion: ĉasado. Ŝi naskis al Apolono du filojn: Aristeon kaj la pli juna Idmonon, profeton kiu poste partoprenis la ekspedicion de la argonaŭtoj, gvidata de Jazono. La ŝipo Argo veturis en foran Kolĉidon, por alporti la Oran ŝaffelon, por ke Jazono reakiru regadon super Iolko.

Tuj post la naskiĝo de Aristeo, Hermeso prenis lin kaj iĝis lia ĉefa vartisto, ĝis kiam oni portis lin al la kaverno de Ĥirono. Oni nutradis Aristeon per nektaro kaj ambrozio, kaj Geo finfine senmortigis lin. La mirtaj nimfoj lernis el li utilajn artojn kaj misterojn, kiaj la manieron kazeigi lakton por fari fromaĝon, malsovaĝigi la abelojn de la diino kaj konservi ilin en insekt-nestoj aŭ kultivi sovaĝajn eleagnojn por produkti olivojn. Pro tio, Aristeo iĝis kultura dio, kaj patrono pri paŝtistado kaj bredado, fruktaj arboj, ĉasado kaj abelbredado. Li ankaŭ instruis al la homaro pri laktaĵ-fabrikado (fromaĝo inkluzive) kaj la uzado de retoj kaj bestkaptiloj en ĉasado.

Genealogia arbo de la lapitaj reĝoj
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Hipseo
 
Klidanopo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Perifaso
 
Astiagujo
 
 
 
 
 
Alkeo
 
 
 
 
 
 
Agenoro
 
Telefaso
 
 
 
 
 
Pozidono
 
Temisto
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Perimelo
 
Antiono
 
 
Leto
 
Zeŭso
 
Eŭropo
 
Kilikso
 
 
Taso
 
Areso
 
Afrodito
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Areso
 
 
 
Kireno
 
Apolono
 
Fenikso
 
Elektro
 
Fineo
 
Kadmo
 
Harmonio
 
Leŭkonoo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Diomedo
 
Koerano
 
 
Idmono
 
Aristeo
 
Aŭtonoo
 
Ilirio
 
 
Semelo
 
Zeŭso
 
 
Ino
 
Atamaso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Eŭĥenoro
 
Poliido
 
 
Akteono
 
Kalikarpo
 
Karmo
 
Makriso
 
 
 
 
Dionizo
 
 
 
 
Learko
 
Melikerto
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Lisimako
 
Talao
 
 
 
 
 
Likoterso
 
Agavo
 
Eĥiono
 
Polidoro
 
Nikteiso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Pronakso
 
 
Adrasto
 
Partenopeo
 
 
Mekisteo
 
Hipomedono
 
Aristomaĥo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Labdako
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Amfiteo
 
 
 
 
Amfiarao
 
Erifilo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Penteo
 
Epiro
 
 
 
 
 
Sfincio
 
Orĥomeno
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Porfiriono
 
Ptoo
 
Skeneo
 
Leŭkono
 
Eritrio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 


Aristeo, Eŭridiko kaj la abelaro[redakti | redakti fonton]

Aristeo, Eŭridiko kaj Orfeo laŭ survaza pentraĵo de Francesco Xanto Avelli (ĉ.1531).

En la tempoj de Vergilio, Aristeo ankaŭ rolis en la rakonto de Orfeo kaj Eŭridiko. Laŭ tiuj versioj, li estis loĝanta en la valo Tempe kiam li renkontis la edzinon de Orfeo ĝuste post ŝia edziniĝo. Pasie, li persekutadis ŝin, ĝis kiam serpento pikis Eŭridikon, ĝuste pro sia kurado tra la arbaro, kaj mortigis ŝin[10]. Venĝeme, la akompanantinoj de Eŭridiko mortigis la abelaron de Aristeo, lia plej ŝatata posedaĵo, kvankam pliaj versioj asertas ke la kialo de ĝia malsaniĝo kaj posta morto restis nekonata.

Senespere, Aristeo vizitis la fontanon Aretuzo por ricevi konsilon fare de la akompanantinoj de sia patrino, la najadoj. Ili bonvenigis lin, kaj gastigis Aristeon en sia subakva palaco, kie li renkontis sian patrinon. Kireno konsilis lin konsulti Proteon, la mara maljunulo, kiu scias ĉiujn sekreton de la mondo. Tamen, la saĝulo ne helpos lin volonte: oni devas kapti lin, kaj perforte devigi lin respondi la demandon. Do Aristeo profitis la dormon de Proteo por katenigi lin. La maljuna dio ribeliĝis kaj eĉ ŝanĝis sian formon (li iĝis fajro, rivero, monstro, ktp.), sed sensukcese, ĉar Aristeo forte malliberigis lin. Finfine, Proteo diris la solvon: oni devas establi altarojn, plenumi kelkajn kompensajn ritojn honore al Orfeo kaj Eŭridiko kaj ofere buĉi bovarojn kaj forlasi iliajn kadavrojn subĉiele[11][12]. Post naŭ tagoj, novaj abel-larvoj aperis el la bova karno (laŭ la tiama kredo pri spontana generado, «bugonio»[13]).

La vojaĵoj de Aristeo[redakti | redakti fonton]

Plenkreskite, Aristeo velis el Libio al Beotio, kie li estis induktitaj en pliajn misterojn ĉe la kaverno de Ĥirono, la ĉevalviro. Tie, li edziĝis al Aŭtonoo, kaj iĝis patro per ŝi de Makriso (vartistino de la infana Dionizo)[14], Polidoro kaj la malfeliĉa Akteono[15], kiu heredis la familian pasion al ĉasado, kiu iĝis fatala al li: la morton de Akteono kaŭzis diino de ĉasado Artemiso. Kiam li senvole ekvidis ŝin nuda, la diino transformis lin en cervon, por ke li ne povu pri sia travivaĵo fanfaroni. Dum mallonga tempo la cervon serĉtrovis la hundoj de Akteono, kiuj kompreneble ne povis ekkoni lin, pelis la cervon ĝis elĉerpiĝo kaj disŝiris ĝin en pecojn. Krome, la alternativa versio de Ferecido konsideras Aristeon la patro de Hekato (diino pri magiarto, vojkruciĝoj kaj nokto), kvankam Heziodo sugestas ke ŝiaj gepatroj estis Perseso kaj Asterio.

Aristeo luktas kontraŭ Proteo, laŭ Sébastien Slodtz. Skulptaĵo ĉe fontano en ĝardeno de Versailles.

Onidire, Aristeo sukcesis edziniĝi al Aŭtonoo danke al la interveno de ŝia frato Agenorido, kiu konsideris lin fama kaj sindonema homo kiu kunportas valorajn donacojn kaj instruon por ĉiuj. Ankaŭ la muzoj kaj la horoj helpis tiucele. Ili ankaŭ instruis lin la artoj kuraci kaj diveni, kiujn li plie lernis el Ĥirono. Aristeo iĝis la ŝafisto de la muza ŝafaro, en la sakrala valo de la Apidano, la ebenaĵo Atamantio kaj la monto Ortriso, en Ftiolando. Pro la eltrovo de mielo, li konkuris kun la vino de Dionizo en bonfaro al homaro, malgraŭ la partopreno de Aristeo en la kampanjo de la vina dio kontraŭ Barato. Tamen, la juĝista Zeŭso deklaris la vinon venkinto de tiu stranga konkuro.

Post la morto de Akteono, kiu vizitis sian patron dum sonĝo[16], Aristeo droniĝis en malĝojo. Tamen, la konsilo de sia patro konvinkis lin forlasi Ptiolandon kaj migri al Keoso. De antaŭ kelka tempo, la minoaj insuloj suferadis pro plago kaj varmego sendita al ili fare de la hundstelo Siriuso, kiu senesperigis la lokan loĝantaron. Tamen, Apolono kaŝe instigis ilin help-voki Aristeon, do tiu lasta profitis la ŝancon, grupigis la parrasian tribon (Ptiaj devenantoj de la iama reĝo Likaono) kaj kune migradis al tiu egea insulo. Ĵus post sia alveno, li savis la loĝantaron de la plago, kaj pro tio oni identigis lin al Zeŭso[17]. Per la postaj ritoj establitaj honore al li oni atentigis pri la fakto ke li fine venkis la «hundon» (Siriuso) por bonfaro al homaro, kvankam hundaro mortigis lian karan filon kaj malĝojigis lian vivon.

En Keoso Aristeo iĝis patro de multnombra idaro, kiu akompanis lin revene al Libio post kelkaj jaroj. Tamen, ili restis malmultan tempon tie: lia patrino pretigis ŝiparon per kiu li atingis kaj iĝis reĝo de Sardinio[18], kiun li riĉigis per kultivado, ĉar Aristeo konsideris tiun insulon sia hejmo. Tie naskiĝis du el liaj filoj, kies nomo memorigas pri bona epoko: Karmo («Ĝojoplena») kaj Kalikarpo («bela frukto»)[19].

Tamen, li ne pasigis sian ceteran vivon tie, ĉar translokiĝis en Sicilion, paŝtista kaj agrikultura insulo kie la instruoj de Aristeo estis ege bonvenitaj. Pro tio, ankaŭ la tiea loĝantaro, ĉefe la kultivantoj de olivarboj, konsideris lin bonfaranta dio. Poste li vizitis multajn mediteraneaj insuloj, el kie kultado al li divastiĝis en Granda Grekio kaj aliaj grekaj kolonioj.

Diiĝo[redakti | redakti fonton]

Aristeo, laŭ Claude Bertin (1694). Luvro.

Finfine, li translokiĝis en Trakion, kie li iniciĝis en la dionizaj misteroj kaj, post fondi la urbon Aristaeon kaj loĝi dum kelkaj jaroj en monto Hemo, li malaperis kaj neniam plu oni vidis lin denove[18]. De tiam, oni konsideris lin diigita, kaj komencis kultadi kaj honori lin pro tio en diversaj regionoj de Grekio, kiaj Tesalio, Keoso kaj Beotio, sed ĉefe en la egeaj, ioniaj kaj adriatikaj insuloj, kiujn iam estis loĝigitaj de la pelasgoj. Li aliĝas, do, al la ekzemplerdona grupeto de herooj kies konduto kaj prodaĵoj por bonfaro al homaro meritis diiĝon, kune kun Britomartiso, Heraklo, Anfiarao, Polukso kaj Kastoro[20].

Kiel dirite, oni konsideris lin bonfaranta agrikultura dio, kiu benadas la kamparanoj en multaj aspektoj de siaj vivoj. Oni alvokis lin kiel ĉasista helpanto (laŭ lia kromnomo Agreo, «ĉasisto») por ke la hundoj flaru la kaptaĵojn kaj kiel elpensinto de utilaj porĉasadaj rimedoj. Ankaŭ por abelbredado, fabrikado de oleo kaj fromaĝo, manĝigo de paŝtistaro (pro tio oni nomis lin Nomio, «paŝtisto»), eltrovo de bonaj herbejoj, por kontraŭefiki troan varmon kaj gregigi la paŝistaron (li estis la unua kiu tion faris). Li eĉ elpensis taŭgan flutkantojn por pastistoj[16], ĉar li «ĝojigas la korojn de siaj ŝatantoj»[21]. Lia alvoko ankaŭ utilis por aŭgurado kaj kuracado[22], ĉar li instruis la homaron pri herboj kaj radikoj utilaj al sanigado, ekzemple silfio[23].

Post lia diiĝo, multaj konsideris lin parto de la tiaso, tio estas, la akompanantaro de Dionizo. Fakte, tuj post la naskiĝo de tiu filo de Zeŭso, liaj onklinoj Ino, Agavo kaj Aŭtonoo, portis lin al la kaverno en Eŭbeo kie loĝis tiam Aristeo por ke li, kun helpo de lokaj driadoj, virinoj kaj nimfoj, vartadu la bebon pere de mielo kaj fruktoj[24]. Tamen, tiu rakonto verŝajne devenas el identigo al sileno Astreo, varianto de la dio Sileno, same kiel lia atributo kiel eltrovinto de mielo iel rilatas lin al dajmono Meliseo («miel-homo»).

Malofta versio asertas ke post lia malapero, la gedioj lokigis Aristeon en la firmamento, kiel la zodiaka konstelacio Akvisto[6].

Kultado[redakti | redakti fonton]

Aristeo (kun signifo, «la plej bona») estis ankaŭ kultada titolo en pluraj lokoj, ekzemple Beotio, Arkadio, Keoso, Sicilio, Sardio, TesalioMakedonio. Sekve, oni atribuis al tiu figuro aron da ritaj «vojaĝoj», rilantaj al lia teofanio, por tiel kialigi liajn diversajn elmontrojn kaj aperojn en la mitaro[25].

Kvankam Aristeo estis dua ranga diaĵo en Ateno, li ricevis elstaran kultadon ĉefe en Beotio, kiel Paŝtista Apolono[26][27], kaj partoprenis la miton pri la fondiĝo de Tebo per sia edziĝo al Aŭtonoo, filino de Kadmo, la urbofondinto[28].

Antinoo prezentita kiel Aristeo fare de nekonata skulptisto por la kolekto de Kardinalo Richelieu.

La kultado al Aristeo en Keoso, atestita en la kvara kaj kvina jarcento a.K.[29], eble devenis el la profetaĵo de la orakolejo de Delfo kiu konsilis tiun dion veli al la insulo, ĉar tie li ricevus grandajn honorojn. Laŭ la tradicio, li trovis ke la loka loĝantaro malsaniĝis kaj multe suferadis pro la sufokanta influo dela Hundstelo Siriuso, dum sia unua apero antaŭ la altiĝo de la suno, komence de julio. En keosa fondiĝa legendo pri specifa veter-magia ritaro, oni atribuis al Aristeo ĉijaran duoblan oferon kiu kontraŭstaris la mortigan influon de la stelo: oferon al Iĥmaiosa Zeŭso («pluvofaranta Zeŭso») ĉe montpinta altaro[30] kaj sekve, antaŭtagiĝan ktonian oferadon al Siriuso, la Hundstelo, okaze de ĝia debuta apero surĉielen[31], kiu alportis la helpon de la malvarmigajn etesiajn ventojn.

En evoluita rakonto, kiu klarigas pli tujan kaŭzecon de la mito, Aristeo ekkonsciis pri ke la problemoj de la keosanoj devenis el la ĉeesto de krimuloj kaŝitaj en la insulo: la murdintoj de Ikario. Kiam oni trovis kaj ekzekutis tiujn malkredulojn, kaj establis sanktejoj dediĉitan al Iĥmaiosa Zeŭso, la reĝa dio ekfavoris al ili, kaj dekretis ke ekde tiam la etesiaj ventoj blovu kaj malvarmigu la egeajn insulojn dum kvardek tagoj post la leviĝo de Siriuso. Tamen, la loĝantaro de Keoso daŭrigis sian oferadon al la Hundstelo, ĝuste antaŭ ĝia apero, por esti pli certaj[32]. Rezulte de sia kultado en la insulo, Aristeo aperis sur la moneroj de Keoso[33]. Verŝajne, tiu Keosa Asterio eble devenas el identigo aŭ konfuzo kun Astreo, titano rilanta al ventoj kaj steloj, kaj de tio devenus la originala genealogio kiun Bakilido atribuas al li.

Post sia restado en Keoso, Aristeo vizitis Arkadion, en civiliziga komisio. Pro tio, oni konsideris ke la flugilhava figuro aperanta sur marmoraj slabetoj ĉe la sanktejo de Ortheia kiel partnero de la diino estas ĝuste la abelbredista dio[34].

Oni kultadis lin ankaŭ en Hemonio, regiono de Tesalio, kiel dio de ĉasistoj kaj paŝtistoj; en Eŭbeo, kie oni montradis la kavernon kie supozeble li vartadis la bebon Dionizo; en Kireno, kune kun sia patrino, kiel urbofondintoj; en Sirakuzo, en kies templo dediĉita al Dionizo troviĝis skulptaĵon de li[6]; kaj en Sardinio, ĉefe kiel dio de oliv-kultivantoj.

Nuntempe, la apolona asteroido 2135 Aristeo ricevis sian nomon honore al tiu mita rolulo.

Aristeo, epiteto[redakti | redakti fonton]

Prefere ol nomo, Aristeo (kun signifo «la plej bona») estas epiteto per kiu oni vokis Zeŭson kaj Apolonon. Ankaŭ la pajnoj Agreo kaj Nomio[35] ricevis tiun kromnomon, laŭ Pindaro. Tiu identigo konfuzigas la diversajn rolulojn, do oni eĉ konsideras ke Nomio kaj Agreo estis fratoj de Aristeo[36] aŭ eĉ kromnomoj liaj.

Dum historiaj tempoj, Aristeo iĝis greka familinomo, atestite de tiamaj enskribaĵoj. Fakte, kelkaj el la atenaj arkontoj nomiĝis tiel[37][38][39].

Aristeo, la giganto[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭe priskribita, Aristeo estas ankaŭ la nomo de giganto, la nura kiu postvivis la militon kontraŭ la gedioj. Lia patrino, Geo, kaŝis lin en la insulo Sicilio, laŭ formo de sterko-skarabo[40]. Oni iel konfuzis lin kun la unua Aristeo, en la versio laŭ kiu tiu lasta estis titana filo de Urano kaj Geo[5].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lia kreado de abelbredista aparataro, kiaj la masko el lina gazo kaj la tekniko fumigi abelujojn estis priskribitaj fare de Nono en sia Dyonisiaca, 5.214 kaj sekv.
  2. Heziodo. Katalogo de virinoj, frag. 93.
  3. Diodoro Sicila, Historia biblioteko, 4.81.
  4. Pindaro, Pitiaj odoj, 9.45.
  5. 5,0 5,1 Bakilido, Fragmento 45.
  6. 6,0 6,1 6,2 François Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie.
  7. Kaj sur la tripieda vazo (kothon) konservita ĉe la Metropolitan Museum of Art. Brian F. Cook. Aristaios, ĉe The Metropolitan Museum of Art Bulletin, New Series, 21.1 (somero 1962), paĝ. 31-36. Tie, li portan ankaŭ hojon kaj unu-mantenila amforo, kiu laŭ Cook pleniĝas je maizsemoj.
  8. Apolonio. Argonautica, 2.522 kaj sekv.
  9. Per tio, Pindaro celis lokigi la urbon Kireno en mita pasinteco, kvankam ĝi estis sufiĉe nova setlejo (630 a.K.).
  10. Vergilio. Georgicae.
  11. Ovidio. Fasti, 1.363.
  12. Vergilio. Georgicae, 4.281-558.
  13. Haralampos V. Harissis kaj Anastasios V. Harissis, Apiculture in the Prehistoric Aegean.Minoan and Mycenaean Symbols Revisited. Appendix: Virgil’s Aristaios: an ancient beekeeping educational myth. British Archaeological Reports S1958, 2009, ISBN 978-1-4073-0454-0.
  14. Apolonio, Argonautica, 4.1128.
  15. Heziodo, Teogonio, 975.
  16. 16,0 16,1 Nono. Dionysiaca, 5.212.
  17. Apolonio el Rodiso. Argonautica, 2.498 kaj sekv.
  18. 18,0 18,1 Paŭzanio, Priskribo de Grekio, 10.17.3.
  19. Diodoro Sicila, Historia biblioteko, 4.81.1.
  20. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.2.4.
  21. Pindaro. Pitiaj odoj, 9.73.
  22. Apolonio el Rodiso. Argonautica, 4.498.
  23. Suido. Silphium.
  24. Opiano. Cynegetica, 4.265.
  25. Simile, do, al la vojaĝoj de Heraklo tra la Okcidenta Mediteraneo.
  26. Esprimo atribuita al Heziodo fare de Servio en sia komentado al la Georgicae de Vergilio, 1.14; laŭ interpreto de William J. Slater, Lexicon to Pindar, Eld. de Gruyter, Berlino, 1969.
  27. Paŝtista Apolono troviĝas ankaŭ en versoj de Teokrito (Idilioj, 25) kaj Kalimako (Odo al Apolono, 47). Tamen, tie ĉi la esprimo estas neklara kaj iom komfuza inter la atributoj de ambaŭ diaĵoj.
  28. Heziodo. Teogonio, 977.
  29. Teofrasto. Pri la ventoj, 14. Krom pliaj atestoj notitaj en Homo Necans, de Walter Burkert (1975). Laŭ li ankaŭ Heziodo mencias Aristeon en fragmento en sia verkaro.
  30. Apolonio. Argonautica, 2.521 kaj sekv.
  31. Walter Burkert. Homo Necans, 2.521 kaj sekv. Tiu mitologiisto atentigas pri ebla analogio kun la duobla oferado, kaj al Pelopso kaj al Zeŭso, en Olimpio.
  32. Higeno. Poezia astronomio.
  33. Charikleia Papageorgiadou-Banis. The Coinage of Kea. Parizo, 1997.
  34. L. Marangou, Aristaios, ĉe AM 87 kaj 72, paĝ. 77-83. Menciita fare de Jane Burr Carter, The Masks of Ortheia, ĉe American Journal of Archaeology, 91.3 (julio 1987), paĝ. 382.
  35. Agreo (ĉasisto) kaj Nomio (paŝtisto) ofte estas diversaj nomoj de la filoj de Pajno, la pajnoj
  36. Justino, 13.7.
  37. Eugene Vanderpool, Two Inscriptions Near Athens, ĉe Hesperia 14.2, The American Excavations in the Athenian Agora: Twenty-Sixth Report (Aprilo 1945), paĝ. 147-149.
  38. Susan I. Rotroff, An Athenian Archon List of the Late Second Century after Christ, ĉe Hesperia 44.4 (Oktobro 1975), paĝ. 402-408.
  39. Sterling Dow, Archons of the Period after Sulla, ĉe Hesperia Supplements 8, Commemorative Studies in Honor of Theodore Leslie Shear (1949), paĝ. 116-125, 451, ktp.
  40. Suido.