Aristolokiacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aristolokiacoj
Floro de Aristolochia littoralis malfermiĝonta
Floro de Aristolochia littoralis malfermiĝonta
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Subklaso: magnoliedoj Magnoliidae
Ordo: piperaloj Piperales
Familio: aristolokiacoj Aristolochiaceae
Juss.
aristolokio Aristolochia
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Guhê gur.jpg
Guhê gur
Ilustracja
Kokornak powojnikowy

La aristolokiacoj[1] (latine Aristolochiaceae) estas planta familio el angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo piperaloj (Piperales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 620 speciojn[2],[3]. Ĝia tipa genro estas aristolokio[1].

La aristolokiacoj estas arbedoj, moltigaj plantoj aŭ lianoj parencaj al unukotiledonaj plantoj (triparta floro). Ili kreskas ĉefe en la tropikoj aŭ mediteraneo.

Floroformulo: P(3) aŭ (3+3)A6-12G(4-6) ovario sube staranta.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (1 maj. 2020)[2],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.

Gravaj specioj[redakti | redakti fonton]

  • aristolokio : staŭdoj kaj arbedoj , el kiuj precipe la arbedoj estas konataj volviĝantaj ĝardenplantoj kaj domplantoj kun verdaj branĉoj, kun korformaj folioj. La tubforma korolo de iliaj floroj kurbiĝas kvazaŭ pipo.
    • kutima aristolokio (Aristolochia clematitis) estas kutima dum la kontinenta klimato en kultivagroj. Venena herbo por ĉevaloj, bovoj. Ĝiaj flavaj floroj iom kaptas la insektojn (muŝpolenita), tiel helpanta la polenadon. Ĝi estas staŭdo kun rizomoj.
    • pipa aristolokio (pipfloro?) (Aristolochia durior) estas liano, ornamplanto kun grandaj folioj kaj pipformaj floroj.
  • azaro (Asarum) estas malalta plurjara herbo kun kor- aŭ renformaj folioj kaj sub ili, floroj ekstere verdaj, interne malhelkoloraj.
    • eŭropa azaro (Asarum europaum) kreskas en karpen-, kverk- fagoarbaro. La rizomo kuŝkreskas en la falfoliaro. Ĝi havas brilajn, renformajn foliojn; la purpurruĝaj, radisimetriaj, helikopolenitaj floroj kreskas aksele.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]