Arkadi Ghukasjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Arkadi GHUKASJAN (armene Արկադի Ղուկասյան) estis la tria prezidanto de la memproklamita Respubliko Montara Karabaĥo. Li estis elektita kiel prezidanto la 8-an de septembro 1997 kaj reelektita en 2002, ĝis fino de la regperiodo la 19-an de julio 2007 kaj estus sukcedita de Bako Sahakjan.

Li naskiĝis en Stepanakerto, en la Aŭtonoma Oblasto Montara Karabaĥo en la Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko la 22-an de junio 1957 kaj diplomiĝis pri lingvistiko en la jaro 1979 en la Erevana Ŝtata Universitato.

Li postvivis atencon en 2000. Samvel Babajan, kiun li maldungis kiel ministro pri defendo, organizis atencon kaj estas kondamnita al 14 jaroj en karcero.