Arkadij Gajdar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arkadij Gajdar
Fama soveta militisto kaj porinfana verkisto
Fama soveta militisto kaj porinfana verkisto
Persona informo
Aliaj nomoj Аркадий Гайдар
Naskiĝo La 22-an de februaro 1904
en Lgov (Rusio)
Morto La 26-an de oktobro 1941
en Lepljavo Ĉerkasa provinco (Ukrainio)
Tombo Kaniv
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunioRusio
Memorigilo Arkadij Gajdar
Familio
Edz(in)o Rachel Lazarevna Solomyanskaya
Infano Timur Gaidar
Okupo
Okupo verkisto • verkisto de porinfana literaturo • sciencfikcia verkisto • scenaristoĵurnalisto • milita ĵurnalisto
Verkoj Timur kaj lia taĉmento
vdr

Arkadij Petroviĉ GAJDAR (ruse Арка́дий Петро́вич Гайда́р) naskiĝis apud urbo Lgov, Kurska provinco la 22-an de februaro 1904, pereis dum la batalo kontraŭ la germanaj invadintoj en Ukrainio la 26-an de oktobro 1941. Lia reala familia nomo estis GOLIKOV (ruse Голиков). Li estis fama soveta verkisto militinta dum la Rusia enlanda milito kaj la Granda patriota milito. Dum mallonga vivo Gajdar verkis kelkajn librojn, kiuj "elokvente montras, ke li estas aŭtoro kiu ne nur bone komprenas la infanan animon, sed kiu (ankaŭ) spertas krei interesajn kaj allogajn verkojn por la plej malgrandaj legantoj..." (Georgij Miĥalkov, Hungara Vivo 1982-5).

Infanaĝo

Ambaŭ liaj gepatroj estis instruistoj, kies vivoj daŭris ne longe. La patro nomiĝis Petro Isidoroviĉ Golikov (18791927) , la patrino - Natalia Arkadievna Salkova (18841924). Ekde 1912 ĝis 1918 la familio loĝis en urbo Arzamas situanta sude de Niĵnij Novgorod.

Rusia enlanda milito

En 1918, kiam Arkadij estis nure 14-jaraĝa adoleskulo, li membriĝis al Komunista Partio de Sovetunio kaj fine de tiu jaro li venis en la Ruĝan Armeon. Li militis en diversaj lokoj, estis kelkfoje vundita kaj kontuzita. Julie de 1921 laŭ rekomendo de Miĥail Tuĥaĉevskij lin oni nomumis regimentestro por opresi Ribelon de Tambov.

Februare-septembre de 1922 Gajdar estris la regimenton, kiu per tre severaj reprezalioj premis multajn kontraŭsovetajn ribelojn en Ĥakasio situanta en Siberio. Lian malhumanecon tiama soveta potenco kondamnis, degradis lin kaj malpermesis okupi gravajn postenojn en la armeo.

Pseŭdonomo

poŝtmarko el 1962

Laŭ unu legendo en Ĥakasio aperis lia pseŭdonomo Gajdar (pli korekte Ĥajdar), ĉar multaj lokaj loĝintoj ne konis la rusan lingvon kaj en sia dialekto demandis lin "ĥajdar, Golikov?" (kien, Golikov?). Laŭ la dua legendo GAJDAR signifas jenon: G(Golikov), AJ (ArkadiJ), DAR (DE Arzamas) t.e. Golikov Arkadij el Arzamas.

Literatura kariero

En 1925 aperis "R.V.S." la unua libro far Arkadij Gajdar kaj ĝis lia pereo aŭtune de 1941 oni eldonis du plenajn volumojn de laj verkoj. Ili estis ĉefe dediĉitaj por infanoj cele prezenti pozitivajn avantaĝojn de la socialisma reĝimo. Al tiama soveta potenco plaĉis liaj verkoj, kiujn oni venigis eĉ en lernejajn programojn. Multaj el ili estas tradukitaj en la fremdajn lingvojn.

Apartan lokon okupas la libro "Timur kaj lia taĉmento", kiu interalie propagandis propravolan helpon kaj apogon de la infanaro (precipe pioniroj) al veteranoj, geolduloj ktp. Poste aperis eĉ la tutrusia Timur-movado funkciinta ĝis disfalo de USSR.

Granda patriota milito

Arkadij Gajdar partoprenis en bataloj de la Granda patriota milito kiel raportisto kvar monatojn. Komence de la milito la Ruĝa Armeo ofte retiriĝis, kvankam okazis multaj heroaĵoj de la sovetaj militistoj. Eldonitaj raportoj de Gajdar pri ili entuziasmigis la batalintojn kaj vokis tiujn al novaj venkoj.

En batalo apud vilaĝo Lepljavo, Ĉerkasa provinco, Ukrainio kontraŭ plimultenombra grupo de nazioj Arkadij Gajdar pereis, kiam la gerilana taĉmento estis ĉirkaŭigita de la malamikoj. Liaj kamaradoj sukcesis enterigi lin tie. Post la milito en 1947 liajn restaĵojn oni sepultis en urbo Kanev (ruse Ка́нев, ukraine Канів), Ukrainio.

Familio

nepo Jegor Gajdar en 2008

En 1921 Gajdar en urbo Permjo edziĝis al 17-jaraĝa hebreino Rahil Solomjanskaja (1907 - 1986). Ŝi naskis ties filon Timur en 1926 en urbo Arĥangelsko. Sekvontjare la familio translokiĝis al Moskvo. Timur (1926 - 1999) estis prototipo de la ĉefrolulo en la libro "Timur kaj lia taĉmento". Poste li militservis kiel maristo kaj eksiĝis en la alta rango de subadmiralo.

Tre konata rusia politikisto Jegor Timuroviĉ Gajdar (1956 - 2009), aŭtoro de la ekonomiaj reformoj nomitaj "la ŝoka terapio", estas nepo de Arkadij Gajdar.

Verkoj

  • 1926 — «РВС» (RVS)
  • 1930 — «Школа» (Lernejo)
  • 1932 — «Дальние страны» (Foraj landoj)
  • 1935 — «Военная тайна» (Militsekreto)
  • 1936 — «Голубая чашка» (Blua taso)
  • 1939 — «Судьба барабанщика»(Sorto de tamburisto), «Чук и Гек» , (Ĉuk kaj Gek), «Дым в лесу» (Fumo en la arbaro)
  • 1940 — «Тимур и его команда» (Timur kaj lia taĉmento)

Preskaŭ ĉiuj verkoj far Arkadij Gajdar estas filmitaj kaj multe furoras ĝis nun.

En Esperanto aperis

  • Du noveloj - Moskva: Unio de Sovetaj Societoj de Amikeco kaj Kulturaj Ligoj kun Eksteraj Landoj ; Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetaj Esperantistoj, 1968

Eksteraj ligiloj