Arkadio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la historia pejzaĝo kaj nuna provinco de Grekio. Ankaŭ ekzistis samnoma orient-romia imperiestro Arkadio, kiu vivis inter la jaroj 377 kaj 408)
situo de Arkadio en Grekio

Arkadio (greke Αρκαδία - Arkadía) estas historia pejzaĝo de Grekio. Ĝi kovras areon de 4.419 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 102.000 enloĝantojn. Arkadio krome estas unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĉefa loĝloko estas la urbo Tripoli. La teritorio estas montara kaj situas centre de la duoninsulo Peloponezo. Ĝi apartenas al la samnoma administra regiono ("periferio") Peloponezo.

Mito Arkadio

Poussin: "Et in Arcadia ego" (Kaj mi en Arkadio)

La enloĝantoj de Arkadio dum la antikva epoko konsideriĝis popolo de simplaj paŝtistoj ne aparte atentaj pri ĝentileco aŭ eleganta konduto. Tiu karakteriĝo parte klariĝis pro la izolita geografia situo de la pejzaĝo. Sed jam dum la epoko de la Helenismo Arkadio idealiĝis al mito, kiun la Esperanto-vortaro PIV koncize nomas "ideala paŝtista paradizo". Laŭ tiu mito la fora regiono estu ora loko, kie la homoj sen premo de malfacila profesia laboro kaj de nececo pri socia adaptiĝo povus vivi en idilia naturo, estante kontentaj kaj feliĉaj paŝtistoj, sanaj kaj dorlotitaj de agrabla, frusomera sunbrilo. La regiono tiel iĝis simbolo de paca beleco kaj de kampara paradizo. Sekve ĝi estis plej ŝatata temo ekzemple de la idealismaj paŝtistaj poemoj de la romia verkisto Vergilio, sed antaŭ de la literaturo de la epokoj renesanco kaj baroko kaj de sennombraj pentraĵoj de la 16-a ĝis 18-a jarcentoj.

En la antikva literaturo latinlingva la regiono, origine klare situanta en Grekio, estas foje "translokigita" al Sicilio.

La "revo pri Arkadio" en la frua moderna epoko

El la mito Arkadio en la frua moderna epoko iĝis la koncepto, ke eblas vivo trans ĉiaj sociaj devigoj. El reva poezio iĝis politikaj fantazio, kiu flegatis aparte de la alta nobelaro, kiu dum la epoko de fortiĝantaj burĝaro, intelektularo kaj industrio alfrontis signifan premon de legitimiĝo kaj de kritiko. Sub la surfaco de tiu aristokrata "eskapismo" naskiĝas la ideo de "individua libereco", kiu unue celas nur la individuan liberon de la aristokratoj, sed jam de la 17-a jarcento en Nederlando, kaj dum la 18-a jarcento ankaŭ en Francio kaj Germanio, transpreniĝas de la ne-aristokratoj.

Eksteraj ligiloj

grekeoficialaj paĝoj de la provinco

Koordinatoj: 37° 30' norde 22° 22' oriente

Ŝablono:Ĝermo-Grekio