Arkadiusz Protasiuk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arkadiusz Protasiuk
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1974 (1974-11-13)
en Siedlce
Morto 10-an de aprilo 2010 (2010-04-10) (35-jaraĝa)
en Pechersk, Smolensky District, Smolensk Oblast
Mortokialo kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010)
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Arkadiusz Protasiuk (naskiĝis la 13-an de novembro 1974 en Siedlce, mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) – pola aviadisto, kapitano piloto de la Pola Militistaro.

Kiel infano translokiĝis kun la familio de la naskiĝloko al Ząbkowice (la kvartalo de Dąbrowa Górnicza), kaj poste al Olkusz. En 1993 iĝis abituriento de aviada liceo en Dęblin. En 1997 kun distingo finis samloke Superan Oficiran Lernejon de Aer-Fortoj. Samjare ekservis en la 36-a Speciala Regimento de la Transporta Aviado, ekde 2008 komandanto de la skipo de Tu-154M. Li estis piloto de la majstra klaso, posedis rajtigon flugi tage kaj nokte kiel komandanto en aviadiloj Tu-154M kaj Jak-40. Li ĝenerale traflugis 3531 horojn, en la aviadilo Tu-154M - 2907, en tio kiel komandanto - 445. En 2005 finis teorian kurson por la licenco de ATPL(A) (Airline Transport Pilot License), pretiganta fari internaciajn flugojn.

Arkadiusz Protasiuk finis en 1999 politikologion ĉe la Universitato de Varsovio. En 2003 postdiploman studon ĉe la Kibernetika Fakultato de Militista Teknika Akademio pri la eŭropa projekto kaj nacia sekureco.

La 12-an de aŭgusto 2008 estis la dua piloto kun prezidento Lech Kaczyński fluganta al Kartvelio. Dum la flugo ambaŭ pilotoj rifuzis ŝanĝi alteriĝ-lokon de Ganĝa en Azerbajĝano al Tbiliso.

Komence de 2010 ĉeestis humanitaran helpon al viktimoj de la tertremo en Haitio en 2010. Revenante sukcese alteriĝis sur armea aviadilejo en Varsovio kun damaĝita stirilo en Tu-154M n-ro 101. Februare 2010 kun la skipo estis distingita de generalo Andrzej Błasik.

Pereis la 10-an de aprilo 2010 dum la flugo al Smolensk por omaĝi la 70-an datrevenon de la masakro de Katin