Arkaismoj de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Esperanto, pro sia mallonga ekzistado, estas malpli da arĥaismoj ol en aliaj lingvoj, sed tamen ili ekzistas. Ankaŭ okazis, ke tradukistoj elpensas neologismojn por traduki la impreson de arĥaismo el la originalo. Tiu estis la celo de apudlingvo Arcaicam Esperantom.

Ekzemploj de arĥaismoj pro la evoluo de Esperanto estas:

  • Uzo de ĥ kiam temas pri samsignifa vorto. Ekzemple, "Ĥinujo" anstataŭ "Ĉinio".
  • Radikoj, kiujn uzo mallongigis: "Kinematografo" anstataŭ "kino", "aŭtomobilo" anstataŭ "aŭto", "metropoliteno" anstataŭ "metroo".
  • Malnovaj signifoj por aktualaj radikoj: "hararo" signifante "peruko". "Biciklo" signifante laŭ la Vortaro de Esperanto de Kabe de 1911 "Durada velocipedo, kies antaŭa rado estas multe pli granda, ol la posta", dum "bicikleto" estas "Durada velocipedo kun egale grandaj radoj".
  • Praaj formoj anstataŭ sukcesaj neologismoj: "vagonaro" anstataŭ "trajno", "pafilego" anstataŭ "kanono", "almiliti" anstataŭ "konkeri", "komputero" anstataŭ "komputilo", "prezentu al vi" anstataŭ "imagu", "okazaĵo" anstataŭ "evento".
  • Malsukcesintaj variaĵoj de iuj vortoj: "konkiri" (en la Kabe-vortaro de 1911) aŭ "konkveri" anstataŭ hodiaŭa "konkeri".
  • Anstataŭigo de la substantiva akuzativo por indiki la direkton: "vojaĝi Parizon" (Zamenhofa) anstataŭ "vojaĝi al Parizo" aŭ "vojaĝi Parizen".

Ofte estas disputoj, ĉu formo (jam) estas arĥaismo aŭ ne. Ekzemple ne ekzistas ĝenerala opinio pri la demando,

  • ĉu landonomoj per sufikso "uj" estas arĥaismoj kaj formoj je "-io" modernaj: Judujo / Judio, Francujo / Francio ktp.
  • ĉu fruktarboj per sufikso "uj" estas arĥaismoj kaj kunmetaĵoj kun "-arbo" modernaj: ĉerizujo / ĉerizarbo, pomujo / pomarbo ktp.
  • ĉu formoj kun "rĥ" estas arĥaismoj kaj formoj kun "rk" modernaj: arĥaismo / arkaismo, arĥitekto / arkitekto ktp. La 8a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (1974) difinas "arkaismo" jene: "Moderna formo de: arĥaismo", dum hodiaŭ ŝajne ekzistas iu tendenco al revivigo de la formoj kun "rĥ".

Multe pli ofte tamen okazas, ke ne la vortoj, sed la objektoj, institucioj aŭ konceptoj, kiujn la vortoj priskribas, malmoderniĝas kaj nur plu estas uzataj en historia kunteksto. Tiukaze ne temas pri arĥaismoj en strikta senco, ĉar interalie ili ankoraŭ estas uzataj por priskribi tiujn pasintecajn realaĵojn. Ekzemploj estas

Literaturo[redakti | redakti fonton]