Arkeo de Noa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Arkeo de Noa, en kiujn eniras bestoj, po du el ĉiu specio, Edward Hicks (17801849).

La arkeo de Noa estis laŭ la Genezo, malnova testamento de la Biblio, ĉapitroj 6 ĝis 9, floskapabla grandega "kesto" konstruita per la patriarko Noa por savi la homaron kaj la bestaron de la tutmonda diluvo. La vorto arkeo devenas de la latina arca (kesto).

Laŭ moderna skolo de la dokumenta hipotezo, tiu parto de la Genezo baziĝas je du malnovaj kvazaŭ sendependaj fontoj kaj atingis sian nunan formon nur dum la 5-a jarcento a.K.. Tiel klarigeblas konfuzaĵoj kaj ripetoj de la teksto, sed multaj ortodoksaj judoj kaj literalistaj kristanoj aŭ islamanoj malakceptas tiun analizon, afirmante ke ĉiu ŝajna strangaĵo racie klarigeblas.

La biblia rakonto de la arkeo de Noa similas multe al sumera mito de Gilgameŝ, kiu rakontas pri reĝo invitita de sia dio konstrui ŝipon por eskapi diluvon senditan de la dioj. Multaj aliaj kulturoj tra la mondo havas similajn legendojn.

Ekde la komenco de 18-a jarcento, evoluo de la biogeografio kiel naturscienco malpligrandigis iom post iom la nombron de subtenantoj de la litera interpretado de la aventuro de Noa. Tamen bibliaj literalistoj daŭre traveturas la regionon de la monto Ararato en nord-orienta Turkio, tie, kie la Biblio situas la surteriĝon de la arkeo.

La rakonto[redakti | redakti fonton]

Laŭ la ĉapitroj 6 ĝis 9 de la Genezo la rakonto de la arkeo de Noa ekas, kiam Dio observas la malbonecon kaj perversecon de la homoj kaj decidas faligi diluvon sur la teron por neniigi ĉian vivon " de la homo ĝis la brutoj, ĝis la rampaĵoj, kaj ĝis la birdoj de la ĉielo".[1] Unu homo, Noa, tamen ŝajnas al Dio "virta kaj senmakula en sia generacio".[2] Li estas elektita por supervivi kaj havi posteulojn. Dio do diras al Noa konstrui arkeon kaj donas jenajn detalojn:

"Faru al vi arkeon el ligno gofera; apartaĵojn faru en la arkeo, kaj ŝmiru ĝin per peĉo interne kaj ekstere. Kaj faru ĝin tiamaniere: tricent ulnoj estu la longo de la arkeo, kvindek ulnoj ĝia larĝo, kaj tridek ulnoj ĝia alto. Fenestron faru en la arkeo, supre, kun la alto de unu ulno, kaj la pordon de la arkeo vi faros en la flanko; malsupran spacon, duan spacon, kaj trian spacon faru en ĝi." [3]

En la sekvaj frazoj Dio diras al Noa ŝarĝi nutraĵojn en la arkeon kaj venigi kun si, siajn edzinon, filojn kaj bofilinojn, sen forgesi specimenojn de ĉiuj bestoj:

"Kaj la Eternulo diris al Noa: Eniru vi kaj via tuta familio en la arkeon, ĉar vin Mi vidis, ke vi estas virtulo antaŭ Mi en ĉi tiu generacio. El ĉiuj brutoj puraj prenu al vi po sep paroj, virbestojn kaj iliajn inojn; kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, po du, virbeston kaj ĝian inon. Ankaŭ el la birdoj de la ĉielo po sep paroj, virbestojn kaj virinbestojn, por ke semo restu sur la tuta tero. Ĉar post sep tagoj Mi pluvigos sur la teron dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kaj Mi ekstermos de sur la tero ĉiujn ekzistaĵojn, kiujn Mi kreis."[4]

Pentraĵo en lutera preĝejo ĉe Bamberg, en Supra Frankonio: kiam alvenis la akvo, nur la estuloj rifuĝintaj sur la arkeo sukcesis supervivi, ĉiuj aliaj mortis. (Genezo 7:21)

Kiam pretis la arkeo, Noe enarkeiĝis kun sia tuta familio kaj la bestoj kaj "en tiu tago disfendiĝis ĉiuj fontoj de la granda abismo kaj la aperturoj de la ĉielo malfermiĝis".[5] La pluvo daŭre falis senĉese sur la teron dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj. Subakviĝis eĉ la plej altaj montaroj de pli ol dek kvin ulnoj. Ĉiuj vivuloj pereis, nur Noa kaj la arkeanoj supervivis.

Fine, post ĉirkaŭ 220-taga navigacio la arkeo surteriĝis sur la montoj Ararato kaj a akvoj refluis ankoraŭ dum kvardek aliaj tagoj antaŭ ol aperis la pintoj de la montoj. Noa tiam decidis sendi korvon, kiu "elflugis, forflugadis kaj revenadis, ĝis forsekiĝis la akvo sur la tero".[6] Poste Noa flugigis kolombon, kiu trovis nenian lokon por sidiĝi kaj revenis al li. Post sep aliaj tagoj oni provis denove kaj ĉifoje "revenis al li la kolombo en tempo vespera, kaj jen ĝi havis en sia buŝo deŝiritan folion de olivarbo"[7] », kio montris al Noa, ke la akvonivelo fine malaltiĝis. Post semajno li denove flugigis la kolombon, kiu ne revenis. Tiu signo anoncis la finon de la elprovo:

"Kaj Dio diris al Noa jene: Eliru el la arkeo, vi kaj via edzino kaj viaj filoj kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi; ĉiujn bestojn, kiuj estas kun vi, el ĉiu karno, el la birdoj kaj brutoj, kaj el ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, elirigu kune kun vi; kaj ili moviĝu sur la tero kaj fruktu kaj multiĝu sur la tero. Kaj eliris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li. Ĉiuj bestoj, ĉiuj rampaĵoj, kaj ĉiuj birdoj, ĉio, kio moviĝas sur la tero, laŭ siaj familioj, eliris el la arkeo.".[8]

Noa multajn oferaĵojn prezentis al dio sur altaro konstruita tiucele. Kontenta pri tia agado, Dio decidis neniam plu malbeni la teron pro homoj, kaj neniam plu neniigi ĉian vivon tiel. Kiel simbolo de tiu promeso, Dio metis ĉielarkon en la nubojn kaj deklaris "kiam Mi venigos nubon super la teron, montriĝos la arko en la nubo; kaj Mi rememoros Mian interligon, kiu ekzistas inter Mi kaj vi kaj ĉiu viva ekzistaĵo el ĉiu karno.".[9]

La biblia arkeo[redakti | redakti fonton]

Laŭ unu el la hipotezoj cedro estus la mistera ligno el kiu estis konstruita la arkeo

Materialo[redakti | redakti fonton]

La ligno uzata por konstrui la arkeon nomiĝas hebree גפר, gophergofer, tradukita en la esperanta versio per ligno gofera.[10] Neniu tia ligno aŭ arbo estas konata nuntempe.

La juda enciklopedio mencias, ke tiu esprimo estas tre verŝajne traduko de la babilona gushure iş erini, traboj de cedro, aŭ de la asira giparu, kanoj. La latina Vulgato tradukis en la 5-a jarcento kiel lignis levigatis, polurita ligno. La greka Septuaginto tute ne mencias specifan lignon, sed nur grandan ortangulan konstruaĵon, gudrita ene kaj ekstere. Malnovaj anglaj tradukoj, kiel la Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo, en la 17-a jarcento, tutsimple ne tradukas la esprimon.

Modernaj tradukoj ofte citas cipreson. Ties ligno rezistas akvon kaj estas tre longviva, kaj fenicoj kaj Aleksandro la Granda preferis ĝin por ŝipkonstruado. Sed la etimologa pravigo pro similaj fonemoj ne validas, ĉar la hebrea vorto por indiki cipreson, erez ja troviĝas en la Biblio.

Aliaj nuntempaj versioj proponas pinon. Eblas ankaŭ, ke tia ligno malaperis nun, aŭ ke la originala vorto perdiĝis tra la jarcentoj. Povas esti ke transskriberaro ŝanĝis originalan ligno kopher (ligno konifera) al ligno gopher. Neniu versio estas unuvoĉe adaptita ĝis nun.

La arkeo estis ŝmirita interne kaj ekstere per peĉo.

Grandeco[redakti | redakti fonton]

Konstruado de la arkeo de Noa bildigita de nekonata franca pentristo, ĉirkaŭ 1675.

Laŭ biblia raporto la arkeo estis 300 ulnojn longa, 50 ulnojn larĝa kaj 30 ulnojn altaj. Ulno reprezentas la distancon inter la kubuto kaj la ekstremaĵo de la fingroj. Se oni supozas ulnon je 44,5 centrimetroj (iuj opinias ke la antikva ulno mezuris 56 cm aŭ eĉ 61 cm), tiam la arkeo estis 133,5 metrojn longa, 22,3 metrojn larĝa kaj 13,4 metrojn alta. Ĝi mezuris do preskaŭ duonon de la oceana ŝipego Queen Elizabeth 2. Tia ŝipo estus la plej granda iam ajn konstruita ligna ŝipo. Laŭ iuj fontoj la ĉina admiralo Zheng He disponis komence de la 15-a jarcento ĝonkojn 122 metrojn longan, sed tio verŝajne estas troigo. La skuno Wyoming surakvigita en 1909 longis "nur" 107 metrojn kaj estas la plej granda ligna ŝipo iam konstruita kies ekzisto ne pridubeblas. Tiu ŝipo tamen bezonis ferajn trabojn por malhelpi misformadon kaj vapormaŝinajn pumpilojn por elĵeti la akvon enirintan en la ŝipon.[11] Por klarigi la prodaĵon de Noa, iuj ne hezitas diri, ke li posedis teknikojn ankoraŭ ne konatajn en la 19-a jarcento.[12]

La rilato inter longeco kaj larĝeco (6 al 1) estas ankoraŭ nuntempe uzata dum ŝipkonstruo. Tiel la arkeo havis kuntaran enan volumenon de 40.000 kubaj metroj. Tia ŝipo havus ĉirkaŭ la saman akvodelokigon kiel la 269 metrojn longa Titanic de la 20-a jarcento. Nenia ŝarĝŝipo de la antikvo estis komparebla al la arkeo laŭ grandeco. Laŭ la Biblio ĝi estis plifortigita ene de du aldonaj plankoj, disponis do de tri ferdekoj kun entuta areo inter 8.900 kaj 9.300 kvadrataj metroj.[13] Fenestroj, kiuj altis 1 ulnon (tio estas ĉirkaŭ 0,45-0,60 m), estis faritaj supre kaj ĉeflanke troviĝis pordego.

Multaj debatoj ekzistas pri la afero, ĉu tia arkeo havis sufiĉe da spaco por ĉiu bestspecio kaj aldone por la nutraĵoj kaj dolĉa akvo. Iuj subtenas, ke ĝi estis sufiĉe granda por ĉiuj specioj, aliaj ke necesas kompreni "specion" kiel "familion", t.e. nur unu vira kaj unu ina besto de la "familio" felisedoj, kaj ne katojn kaj tigrojn kaj leonojn kaj panterojn ktp.

Loĝistiko[redakti | redakti fonton]

La diluvo, Mikelanĝelo, 1508-1512
Kreadfresko, Siksta Kapelo

Laŭ biblia tradicio Noa estis elektita de Jehovo kaj antaŭavertita. Li tiel savis per la memkonstruita arkeo sian okkapan familion - siajn edzinon, tri filojn (Sem, Ham kaj Jafet), ties edzinojn kaj sin mem, kaj ankaŭ multajn bestparojn el la diluvo. Post la diluvo la arkeo surteriĝis sur la monto Ararato.

Inter aliaj temoj, oni konjektis ĉu eblis, ke nur ok homoj povis sukcese gvidi la boaton kaj zorgi pri la bestoj aŭ kiel estis nutritaj ekzotikaj bestoj. Aliaj demandoj ekzistas pri problemoj de lumigo, aerumado, temperaturkontrolo, vintra dormo de iuj bestoj, supervivo kaj ĝermado de grajnoj, disigo de marfiŝoj kaj dolĉakvofiŝoj ktp.

Ankaŭ la solvo de la aventuro kaŭzas debatojn: kion manĝis la bestoj tuj post eliro el la arkeo? Kiel ili migris al siaj nunaj loĝlokoj? Interretaj paĝaroj, afirmante ke nenia ĉi problemo estas nesolvebla, proponas la plej diversajn respondojn..[14]

Trovaĵoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la legendo restaĵoj de la arkeo troveblus ankoraŭ nuntempe sur la monto Ararato situanta en Anatolio, kaj tiuj daŭre allogas aventuristojn. Tiel raportis ekzemple en oktobro 2003 la rusa gazeto Pravda pri rusa ekspedicio de la kompanio Neizvestnaya Planeta TV, kiu anoncis trovon ne nur de ankroŝtonoj, sed ankaŭ de la arkeo mem, ĉirkaŭ 30 km for de la monto. Ankaŭ Erich von Däniken raportis en sia sukcesa libro Erinnerungen an die Zukunft (memoraĵoj pri estonteco) en la jaro 1968 pri laŭdira trovo de kelkaj antikvaj lignobretoj ĉe la suda flanko de Ararato.

Sed ĝis nun, neniu el tiuj trovaĵoj sukcese trapasis sciencan detalan esploron, ofte tiaj arkeeroj estis simplaj imitaĵoj.

Dum la malvarma milito la monto Ararato troviĝis sur la landlimo inter Turkio kaj Sovetio kaj meze de la agadoj de separatistaj kurdoj, tiel ke esploristoj riskus multon. Tamen la eksastronaŭto James Irwin gvidis du ekspediciojn al Ararato dum la 1980-aj jaroj, estis eĉ kidnapita unufoje, kaj kiel la plej multaj trovis nenian pruvon pri la ekzisto de la arkeo. "Mi faris ĉion, kio eblis al mi", diris li, "sed la arkeo daŭre eskapas de ni".[15]

Komence de la 21-a jarcento restis du ĉefaj esplorindaĵoj: la fotoj elaeraj aŭ satelitaj evidentigis tion, kion oni nomas la anomalio de Ararato, t.e. granda nigra malneta makulo sur la neĝo kaj glacio ĉe la pinto de la monto.

Sed menciindas ĉi tie ĉefe la loko Durupinar (nomita laŭ ties malkovrinto, turka oficiro de sekreta servo, Ilhan Durupinar), ĉe Doğubeyazıt kaj 25 km sude de la monto Ararato. Durupinar konsistas el granda rokaĵo, kiu havas formon de ŝipo elteriĝanta kaj ricevis grandan reklamon pro la aventuristo David Fasold en la 1990-aj jaroj. Kontraŭe al la monto Ararato tiu loko estas facile alirebla. Ĝi ne estas granda turisma celo, sed tamen venadas daŭre vizitantoj. Kvankam Durupinar nun estas konsiderata natura formaĵo,[16] la granda rokŝipo daŭre havas adeptojn.

En 2004, negocisto devena de Honolulu, Daniel McGivern, anoncis, ke li financos 900.000-dolaran ekspedicion al la pinto de Ararato en julio de la sama jaro por starigi la veron pri la anomalio de Ararato. Post preparado multe priparolita en amaskomunikiloj, inkluzive aĉetaon de komercaj satelitbildoj, la turkaj aŭtoritatoj rifuzis la montgrimpadon, pro la motivo, ke ĝi situas en militista zono. La National Geographic Society akuzis sekve la ekspedicion esti nura ruze muntita reklamaĵo, ĉar la ekspediciestro, turka profesoro nomita Ahmet Ali Arslan, jam estis akuzita falsi fotojn de la arkeo. La CIA, ekzameninte la satelitbildojn de McGivern, taksis la anomalion "liniaj glacitavoloj kovritaj de pli junaj glacio kaj neĝo".

Variaj kaj kontraŭaj asertoj ekzistis ĉiuepoko pri la malkovro de la arkeo, sed ĉiuj evidentiĝis fine eraroj aŭ ŝercaĉoj.

Diversaj hipotezoj[redakti | redakti fonton]

La arkea rakonto elvokis ĉe la tri abrahamaj religioj abundajn komentojn, kiuj miksis teoriajn argumentadojn, praktikajn problemojn kaj alegoriajn analizojn: la komentariistoj, ekzemple, cerbumis samserioze pri la evakuado de sterko aŭ pri la arkeo kiel unua simbolo de la eklezio proponinta savon al homarano.

Ekde la komenco de la 18-a jarcento, la disvolviĝo de biogeografio kiel nova naturscienco progrese malpliigis la nombron de homoj, kiuj subtenas laŭliteran interpreton de la aventuro de Noa. La bibliaj fundamentistoj, tamen, ankoraŭ traveturadas la regionon de monto Ararato nordoriente de Turkio (malnovtempe Armenio), kie la Biblio asertas ke la arkeo de Noa haltiĝis post la diluvo.

Nuntempe la biblian rakonton pri la arkeo multaj teologoj konsideras miton, kies signifo troveblas ne en la historia enhavo, sed en la teologa eldono, ke Dio savis la homaron anstataŭ neniigi ĝin, kaj konservas sian kreaĵon sub la pacsimbolo de la ĉielarko.

Kelkaj protestantaj opinioj, ĉefe, sed ne nur en Usono, kredas je la historia realeco de la diluvo. Ankaŭ bibliemaj kristanaj komunumoj, liberaj eklezioj, sepatagadventistoj kaj atestantoj de Jehovo konsideras la Genezon historie fidinda.

Dokumenta hipotezo[redakti | redakti fonton]

La Diluvo el la kvin unuaj libroj de la Biblio de Ashburnham (folio 009r), franca nacia biblioteko, Parizo

Laŭ la dokumenta hipotezo, unu el la modernaj skoloj pri teksta kritiko, tiu parto de la Genezo atingis sian definitivan formon nur en la 5-a jarcento a.K., kaj baziĝas sur du antikvaj fontoj, kiuj estas preskaŭ sendependaj unu de la alia. Tiu procezo de progresa firmigo ebligas klarigi la evidentajn malklaraĵojn aŭ ripetojn en la teksto. Multaj ortodoksaj judoj, konservemaj kristanojislamanoj tamen malakceptas tian analizon, kaj rigardas la arkean rakonton kiel aŭtentika. Ili asertas, ke ĝi havis nur unu verkiston, kaj ke ĉiun ŝajnan nekoheraĵon oni povas fakte solvi racie.

La 87 versoj de la rakonto de la arkeo ŝajnas foje konfuzigaj: kial oni diras dufoje, ke la homaro estis koruptita, sed ke Noa estu savita?[17] Ĉu Noa estis ordonita venigi unu paron de ĉiu besto pura en la arkeon aŭ ĉu sep?[18] Ĉu la diluvo daŭris 40 aŭ 150 tagojn?[19] Kio precize okazis al la korvo, kiu elflugis el la arkeo samtempe kiel la kolombo? kaj "forflugadis kaj revenadis, ĝis forsekiĝis la akvo sur la tero", ĉirkaŭ du aŭ tri semajnojn poste? La rakonto, aldone enhavas ŝajne du logikajn solvojn.[20]

Tiaj demandoj ekzistas en la Biblio ne nur pri la rakonto de la arkeo aŭ eĉ la tuta Genezo, kaj la provoj respondi ilin naskiĝis pensskolon laŭ tekstanalizo de la kvin unuaj libroj de la Biblio, la skolon de la dokumenta hipotezo.

Laŭ tiu hipotezo la kvin unuaj libroj - Genezo, Eliro, Levidoj, Nombroj kaj Readmono - estis verkitaj kune dum la 5-a jarcento a.K. laŭ kvar sendependaj fontoj. Oni supozas ke la rakonto de la arkeo siavice devenas el du inter ili, la sacerdota dokumento (P) kaj la jehova dokumento (J).

La jehova fonto estas la pli maljuna inter ili: ĝi estis verŝajne verkita en la Juda-reĝlando laŭ tekstoj kaj tradiciaj pli malnovaj kaj estis kreita iom post la disigo de la du reĝlandoj de Juda kaj Israelo, ĉirkaŭ la jaro -920. La jehova rakonto estas pli simpla ol la sacerdota: Dio sendis akvon dum kvardek tagoj. Noa, sia familio kaj la bestoj estis savitaj (sep paroj de ĉiu besto puro, aŭ eble sep puraj bestoj, la hebrea teksto estas malklara pri tio). Noa poste konstruis altaron kaj faris oferaĵojn. Dio konsentas ne plu tiel mortigi ĉiujn estulojn, sed ne estas mencio pri alianco inter Dio kaj Noa.

La sacerdota dokumento estis verŝajne verkita dum epoko inter la falo de la Israela reĝlando en la nordo -722 kaj tiu de la Juda reĝlando en la sudo en -586. La eroj de tiu dokumento estas multe pli detalaj ol tiuj de la jehova versio, kun ekzemple indikoj kiel konstrui la arkeon kaj klaraj jarindikoj. Ĝi aldonas al la rakonto la veran teologian dimension, aldonante la frazojn pri la alianco inter Dio kaj Noa en la ĉapitro 9. Ĝi enhavas la unuan mencion en la Biblio de juda rita mortigo, kiel logika kontraŭparto de la promeso de Dio ne plu detrui la teron. Aperas en la sacerdota dokumento la korvo (la jehova enhavas la kolombon), la ĉielarko, kaj la mencio pri "la fontoj de la abismo" kaj "la aperturoj de la ĉielo", la jehova dokumento dirante nur ke pluvis. Same kiel la jehova fonto, la aŭtoro de la sacerdota teksto posedis pli malnovajn tekstojn kaj tradiciojn, nuntempe perditajn.

La kolero de Dio kontraŭ la korupto de la homoj, la decido pri terura venĝo kaj postaj bedaŭroj estas tipaj tempj de la aŭtoro(j) de la jehova dokumento, kiu traktas Dion, kiel homecan estulon aparantan persone en la biblia rakonto. Male la sacerdota dokumento provas montri foran kaj neatingeblan Dion, kiun povas alproksimiĝi nur aaronanaj sacerdotoj.

Biblia literalismo[redakti | redakti fonton]

La reveno de la kolombo al la arkeo, John Everett Millais, 1851

Multaj ortodoksaj judoj kaj kristanoj literalismaj kredas litere la enhavon de la Biblio, t.e. kiel parolo de Dio, kiu ne povas enhavi eraron. Senecese oni interpretu ĝin laŭ la historigramatika metodo, kiu remetas la tekston en ties kuntekston, se problemo okazas pri la senco. Literalistoj emas fidi malnovajn hipotezojn pri la kreado de la Biblio. Tial ili ĝenerale akceptas la judan tradicion, laŭ kiu la Genezo kaj do ankaŭ la rakonto pri la arkeo estis verkita de Moseo mem. Sed malpli facile ili agordiĝas pri la epoko, kiam tiu vivis kaj do verkis la tekston. La proponitaj datoj varias de la 16-a jarcento a.K. ĝis la fino de la 13-a jarcento a.K..

Pri la dato de la diluvo, literalistoj alvokas al interpretado de la genealogio en la ĉapitroj 5 kaj 11 de la Genezo. La ĉefepiskopo James Ussher, uzante tiun metodon dum la 17-a jarcento kalkulis la jaron -2349, kaj multaj ankoraŭ nuntempe fidas tion. Fundamentisma esploristo nuntempa, Gerhard F. Hasel, konsultante diversajn bibliajn manuskriptojn, kalkulis, ke la diluvo okazis nepre inter -3402 kaj -2462. Kontraŭaj tezoj bazitaj sur aliaj fontoj aŭ metodoj alvenas al aliaj datoj, tiel ekzemple la dua-kanonaj libroj anoncas la daton -2309.

Literalistoj pravigas la ŝajnajn kontraŭdirojn de la arkerakonto per stilaj konvencioj validaj dum la verkado de la tekstoj. Konfuzo rilate al nombro de puraj bestoparoj, kiujn kunportis Noa (unu aŭ sep), baziĝus je la fakto, ke la aŭtoro, Moseo, unue enkondukis ĝeneralajn terminojn, menciante sep parojn, antaŭ ol ripeti multfoje, ke tiuj bestoj eniris la arkeon duope, tiel la ŝajna eraro. Same ne ŝajnas stranga al literalistoj la ero pri la korvo kaj diversaj finaj solvoj.

Aldone al tiuj precizigoj rilate al la dato, la aŭtoro kaj la integro de la teksto, literalismo multe zorgas pri teknikaj detaloj, kiel la ligno uzita[10] aŭ la konstruo de la arkeo.

La arkeo kaj naturalismo[redakti | redakti fonton]

Kiam oni ekrigardis la biblian rakonton pri la arkeo laŭ naturalisma vidpunkto alvenis jenaj demandoj: Ĉu fenikso, kiu estas samtempe vira kaj ina, iris pare kiel la aliaj bestoj en la arkeon? Ĉu sirenoj, kiuj pereigis maristojn, estis akceptitaj en la arkeo? Kio pri la paradiza birdo, kiu ne havis piedojn - ĉu li daŭre flugadis en la arkeo?[21]

Oni ekirigardis la rakonton naturalisme, sed sen forlasi la literisman bibliinterpretadon. En la 15-a jarcento Alfonso Tostada verkis detalan priskribon de la vivo en la arkeo, kun problemsolvo pri fekaĵoj kaj aerumado. La fama geometriisto Johannes Buteo kalkulis en la 16-a jarcento la enajn mezurojn de la ŝipo kaj pripensis ankaŭ la necesan lokon por grenmueliloj kaj bakfornoj.

En la 17-a jarcento necesis kunigi la literisman bibliinterpretadon kaj la malkovron kaj sidladon de Ameriko. Ankaŭ la nove malkovritaj bestoj el Azio kaj Afriko devis eniri la penskonstruaĵon de la naturalistoj kaj bibliinterpretistoj. Ĉar ekzistis nur unu arkeo, kiu logike surterigis nur en unu loko, de tiu loko post la diluvo, la tuta faŭno devis denove atingi la tutan mondon. La evidenta klarigo estis, ke post la detruo de la turo de Babelo ĉiu popolo kunportis "siajn" bestojn en sian novan hejmlandon. Sed konsekvenco de tiu respondo estis stranga: kial la indiĝenoj de Nord-Ameriko kunportis krotalojn, sed ne ĉevalojn, miris Sir Thomas Browne, kuracisto kaj amatora sciencisto, en 1646.[22]

Biblifakuloj kiel Justus Lipsius (1547-1606) kaj Athanasius Kircher (ĉ. 1601-1680) ekstudis detale la rakonton pri la arkeo de Noa por unuigi biblitekston kaj sciencon. La rezultaj hipotezaj iĝis gravaj por la studo de geografia distribuo de plantoj kaj bestoj, kaj tiel nerekte ambaŭ biblifakuloj iniciis la ĝermantan biogeografion de la 18-a jarcento. Natursciencistoj unue starigis la tezon, ke la monto Ararato havis diversajn klimatzonojn, kiuj ebligis tie vivon al la plej diversaj bestoj. Kiam la tiea klimato ŝanĝis la bestoj devis fuĝi al pli favoraj regionoj ĝis siaj nunaj vivlokoj, kaj tiel sidlis la tutan teron.

Alia problemo estis la daŭre kreskiĝanta nombro de konataj kaj priskribitaj bestspecioj. Kircher kaj la unuaj esploristoj ne havis problemojn enarkeigi ĉiujn bestojn, kiuj vivis en la loko de la biblia rakonto. Sed nur kelkajn jardekojn pli poste, poste malkovro de novaj landoj kaj regionoj, John Ray (1627-1705) devis enkalkuli multe pli grandan nombron de specioj. Kaj en la jaro 1700 nur malmultaj naturalistoj ankoraŭ pravigis literan interpretadon de la rakonto pri la arkeo de Noa.

Diversaj fontoj[redakti | redakti fonton]

La arkea rakonto ekzistas ĉe la tri abrahamaj religioj, sed aliaj versioj, kvankam iomete malpli similaj, troveblas ĉe multaj kulturoj tra la tuta mondo.

Nova Testamento[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ en la Nova Testamento de la Biblio estas mencio pri la arkeo de Noa. Laŭ la Evangelio laŭ Mateo Jesuo diris jene:

Ĉar kiel dum la tagoj, kiuj estis antaŭ la diluvo, oni manĝis kaj trinkis, edziĝis kaj edziniĝis, ĝis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, kaj oni ne eksciis, ĝis la diluvo venis kaj forprenis ĉiujn; tiel estos la alesto de la Filo de homo. (Mt 24,38-39, citita laŭ mebsuta.com)

Ĉefe evangelaj kristanoj taksas tion kiel atesto, ke Jesuo opiniis la diluvon kaj la konstruon de la arkeo reala evento.

Korano[redakti | redakti fonton]

Ibn Batuta (1304-1377), granda maroka vojaĝanto estis iam ĉe la monto Joudi, proksime al Mosul, tie, kie laŭ islama tradicio surteriĝis la arkeo

Noa (Nuh) estas unu el la kvin ĉefaj profetoj de islamo, kaj lia historio ofte utilas por montri la sorton de tiuj, kiuj rifuzas aŭskulti la dian parolon. Referencoj al la profeto troviĝas tra la tuta Korano, sed ĉefe en la 11-a surao, nomita "Houd", versoj 27 ĝis 51.

Kontraŭe al la juda tradicio, kiu uzas malprecizajn terminojn por priskribi la arkeon, kiel "kesto", la 29-a surao, verso 15 mencias la vorton safina, t.e. kutima ŝipo kaj la 54-a surao, verso 13 parolas pri "ajo el bretoj kaj najloj". La arkeo surteriĝis sur la monto "Joudi",[23] kiu laŭ tradicio situas sur la orienta bordo de la rivero Tigriso, ĉe la urbo Mosul en la nordo de Irako.

Al Masudi (mortis en 956) indikas la ekzaktan lokon, kie la ŝipo surteriĝis, kiu videblis ankoraŭ siatempe. La aŭtoro aldonas, ke la arkeo ekis sian vojaĝon en la urbo Kufa, meze de Irako, kaj navigaciis ĝis Mekao, kie ĝi turniĝis ĉirkaŭ la Kaaba, antaŭ ol reveni al la monto Joudi. Laŭ la Korano Noa diris al siaj samtempuloj: "Eniru ĝin. Ke ĝia navigacio kaj ankrejo estu je la nomo de Alao". Al Baidawi, kiu verkis dum la 13-a jarcento, deduktis de tio, ke Noa proklamis la nomon de Alao por ekmovi la arkeon kaj same por haltigi ĝin.

La diluvo estis sendita de Alao responde al preĝoj de Noa, laŭ kiu lia koruptita generacio estu neniigota. Sed, ĉar Noa estis integra homo, li intertempe daŭrigis predikadon, tiom bone, ke 70 idoluloj konvertiĝis kaj venis en la arkeon, tiel ke la tuta nombro de homaj pasaĝeroj estis 78 (la familio de Noa konsistis el 8 membroj). Tiuj 70 konvertitoj ne havis idojn, kaj ĉiuj homoj naskiĝintaj post la diluvo estis posteuloj de la tri filoj de Noa. Tamen, tiu ĉi havis kvaran filon (aŭ nepon laŭ iuj versioj), Kanaan, kiu rifuzis konvertiĝi kaj dronis.

Laŭ Al-Baidawi la dimensioj de la arkeo estis longeco je 300 ulnoj, larĝeco je 50 ulnoj kaj alteco je 30 ulnoj. Li poste klarigas, ke la unua el la tri etaĝoj estis por sovaĝaj kaj hejmaj bestoj, la dua por homoj kaj la tria por birdoj. Sur ĉiu tabulo estas nomo de unu profeto. Tri tabuloj mankas simbolantaj do tri profetojn, estis alportitaj el Egiptujo de Og, filo de Anak, la nura giganto, kiu supervivis la diluvon. La korpo de Adamo estis metita meze de la ŝipo por disigi virojn kaj virinojn.

Noa kaj liaj kunvojaĝantoj restis dum 5 aŭ 6 monatoj sur la arkeo. Tiam Noa elsendis korvon, sed tiu ĉi haltis por manĝi bestkadavron, estis malbenita de Noa, kiu tiam elsendis kolombon, kiu de tiam estas konata kiel amiko de la homaro. Al Masudi skribis, ke Alao ordonis al la tero sorbi la akvon kaj ke iuj teritorioj, kiuj ne tuj obeis, ricevis pune salakvon, kaj tiel iĝis sekaj kaj aridaj. La nesorbitaj akvoj iĝis maroj kaj oceanoj, tiel ke ankoraŭ nuntempe ekzistas iaj diluvdevenaj akvoj.

Noa forlasis la arkeon la 10-an tagon de Muharam, t.e. dum Aŝura. Noa kaj la aliaj savitoj konstruis urbon piede de la monto Judi, kiu estis nomita Thamanin (okdek) pro ilia nombro. Tiam Noa fermis la arkeon kaj donis la ŝlosilon al Sem. Yaqout al-Rumi (1179-1229) menciis moskeon konstruitan de Noa kaj videbla siaepoke. Ibn Batuta raportis, ke dum siaj vojaĝoj (14-a jarcento) li transiris la monton Judi. Islamanoj nuntempaj, kvankam ili ne pretas aktive partopreni serĉadon de la arkeo, ofte pensas, ke ĝi ja daŭre ekzistas sur la plaj altaj flankoj de la monto.

Mezopotamiaj legendoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la sumera epopeo de Gilgameŝ raportas pri diluvo, ĉirkaŭ la jaro -2000. La plimultaj nuntempaj esploristoj akceptas la tezon, ke la biblia diluvo estas ligita al tiu mito, kiu dividas multajn erojn kun la biblia rakonto.

La plej malnova versio de la epopeo de Atrahazis estas datita de la regno de la pranepo de Hamurabi, Amisaduga (de -1646 ĝis -1626) kaj estis daŭre reproduktita ĝis la 10-a jarcento a.K.. Laŭ la skribmaniero, la legendo de Ziusudra ĝi datas eble de la fino de la 17-a jarcento a.K., sed la rakonto de Utnapiŝtim, konata danke al manuskriptoj de la unua jarmilo a.K., estis eble varianto de la epopeo de Atrahazis.[24] La diversaj mezopotamiaj legendoj pri la diluvo konis longegan vivon, certaj estis transdonitaj ĝis la 3-a jarcento a.K.. Arkeologoj trovis grandan nombron de originalaj tekstoj kojnskribaj en la sumera, akada kaj asira lingvoj. La serĉado de novaj platoj daŭras, same kiel la traduko de jam malkovritaj platoj.

La evidenta simileco inter la tradicioj mezopotamiaj kaj bibliaj, laŭ hipotezo scienca, povus origini en la rapida akvoaltiĝo en la nigramara baseno antaŭ sep mil jaroj, kaŭzita de la rompiĝo de la natura digo, kiun prezentis iam la bosfora markolo.

La epopeo de Atrahazis, verkita en la akada lingvo, la lingvo de la malnova Babilono, rakontas kiel la dio Enki postulas de la heroo Atrahazis (la "saĝegulo") el Ŝurupak de neniigi sian domon farita el kano kaj de konstrui ŝipon por eskapi la diluvon, kiun la dio Enlil, incita de la bruo de urboj, lanĉos por neniigi la homaron. La ŝipo havu tegmenton, same kiel tiu de Apsu[25] (la subtera dolĉakva oceano, kies estro estas Enki), ferdekojn malsupran kaj supran kaj estu akvimunita per bitumo. Atrahazis enŝipiĝis kun sia familio kaj bestoj kaj sigelis la enirpordon. Ŝtormo kaj diluvo ekas, "kadavroj obstrukciis la riveron, kiel libeloj", kaj eĉ la dioj ektimis. Post sep tagoj la diluvo ĉesas kaj Atrahazis faras oferojn. Enlil estis furioza, sed Enki defiis lin malferme kaj deklaris, ke li "certiĝis, ke la vivo estu prezervita" . La du dioj fine konsentas pri aliaj rimedoj por reguli la homan loĝantaron.

La sama rakonto ekzistas ankaŭ en asira versio pli posta.

La legendo de Ziusudra ("li vidis la vivon", indiko pri senmorteco, kiun donacis al li la dioj), skribita en la sumera, estis retrovita inter plateroj de Eridu. Ĝi rakontas, kiel la dio Enki avertis Ziusudra-n, la reĝon de Ŝurupak, pri la decido de la dioj neniigi la homaron per diluvo. La parto klariganta la kialojn de tiu decido estis perdita. Enki ordonis al Ziusudra konstrui grandan ŝipon, sed ankaŭ tiuj detaloj estas perditaj. Post diluvo septaga Ziusudra faris oferojn kaj kliniĝis antaŭ An, dio de la ĉielo, kaj Enlil, ĉefo de la dioj. Interŝanĝe li ricevas eternan vivon en Dilmun, la sumera Eden..[26]

La babilona epopeo de Gilgameŝ rakontas kiel antikva reĝo, nomita Utnapiŝtim (fakte akada traduko de Ziusudra), devene de Ŝurupak, estis konsilita de sia dio, Ea, konstrui arkeon por supervivi la diluvon sendotan de la dio Ellil (ekvivalento de Enlil).

Plato pri la diluvo de la epopeo de Gilgameŝ, verkita en la akada lingvo
Homo de Ŝurupak, filo de Ubara-Tutus!
Neniigu la domon, konstruu ŝipon,
Forlasu riĉaĵojn, postkuru la vivon!
Havaĵojn forlasu, sed ricevu la vivon!
Enmetu en la ŝipon ĉiajn animatajn ĝermojn!
La ŝipo, kiun vi konstruu -
ĝiaj mezuroj estu mezuritaj,
samgrandaj estu larĝo kaj longo;
tegmentigu ĝin kiel Apsû-n!

La mezuroj malsamas do de la bibliaj, tiel la areo estas ne ortangula, sed kvadrata. La arkeo de Utnapiŝtim fine estas tiom granda:

Ĝia areo estis granda kiel kampo,
po dekoble dek du ulnojn altaj ĝiaj muroj,
dekoble dek du ulnojn kvadrate la rando de la ferdekoj.
Mi desegnis ĝian planon kaj konstruis ĝin:
Ses plankojn mi aldonis,
sep etaĝojn mi kreis en ĝi.

Post septaga ŝtormo kaj dekdutaga derivo sur la akvoj, la ŝipo surteriĝis sur la monto Nizir. Sep tagojn poste Utnapiŝtim sendis kolombon, kiu revenis, poste hirundon, kiu revenis, kaj fine korvon, kiu ne revenis. Tiam Utnapaŝtim faras oferojn (sepopajn) al dioj. Tiuj sentas la odoron de rostita viando kaj alvenas "kiel muŝoj"[27] Ellil koleris ĉar iuj homoj supervivis, sed Ea respondis: "Kiel vi povintus lanĉi tian diluvon senpripense? Sur la pekulo lasu lian pekon, sur la malbonulo lian malbonon. Detenu vin, ne lasu fari, kaj kompatu". Utnapaŝtim kaj lia edzino ricevis tiam senmortecon kaj foriris vivi "ĉe la marenfluo de la riveroj".

Ankaŭ Utnapiŝtim fine surteriĝas en sia arkeo sur montopinto.

En la 3-a jarcento a.K. Beroso, granda sacerdoto de la templo de Marduk en Babilono verkis en la malnova greka historion de Mezopotamio por Antiochos la 1-a, kiu regis de -323 ĝis -261. Tiu Babyloniaka de Beroso perdiĝis, sed la kristana historiisto Eŭsebio de Cezareo, komence de la 4-a jarcento, memoris pri la legendo de Xisuthrus, greka versio de Ziusudra tre simila al la originala teksto. Eŭsebio diris, ke la ŝipo daŭre videblis "sur la korfuaj montoj de Armenio; kaj ke la homoj forskrapis la bitumon, de kiu ĝi estis kovrita por uzi ĝin kiel kuraciloamuleto".[28]

Aliaj legendoj[redakti | redakti fonton]

La ekvivalento de la arkeo de Noa en la greka mitologio estas la diluvo de Deŭkaliono

Historioj raportantaj diluvojn kaj supervivon de nur kelkaj elektitoj estas tre disvastigitaj en ĉiuj mitologioj kaj preskaŭ ĉiu socio.

  • La ekvivalento de Noa en la greka mitologio estas Deŭkaliono, filo de Prometeo.
  • En kelkaj sanskritaj tekstoj, terura diluvo lasas nur unu supervivanton, sanktulon nomitan Manu, savita de Manu en la formo de fiŝo.
  • La rakonto de Jima en la zartuŝtra tradicio similas, nur la elemento minacanta ĉiun vivon estas ne akvo, sed glacio.
  • En la ĉina mitologio, Nuwa kreis homon el argilo kaj ŝtopis la truojn de la ĉielo per koloraj ŝtonoj post kiam Gong Gong, dio de akvo, provokis grandan diluvon.
  • Ankaŭ multaj popoloj, kiuj ne posedas skribsistemon, foje tre malproksimaj al Mezopotamio kaj Eŭrazio posedas legendojn pri diluvoj, ekzemple la Oĝibvoj-indianoj en Nord-Ameriko.[29] Ne certas tamen, ĉu tiuj legendoj ekzistis antaŭ la alveno de la unuaj misiistoj, ĉu ili estas miksaĵo el tradicio kaj kristanismo aŭ ĉu ili priskribas lokan naturkatastrofon.

Rekonstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Nederlandano Johan Huibers rekonstruis la en la Biblio priskribitan arkeon laŭ la grandecoj indikitaj en la Genezo en skalo 1:2. Tiu ŝipo estas 70 metrojn longa, 9,6 metrojn larĝa kaj 12,7 metrojn alta. Necesis 1.200 arboj por la konstruado, kiu kostis entute preskaŭ 850.000 eŭrojn. Nun la konstruisto planas alian rekonstruaĵon en skalo 1:1.

En majo 2007 la organizaĵo Greenpeace (verda paco) konstruis modelon de la arkeo de Noa sur la monto Ararato je 2.500 metrojn da alteco por atentigi pri onta klimatkatastrofo. Tiu rekonstruaĵo estas 10 metrojn longa, 4 metrojn larĝa kaj 4 metrojn alta. Ĝi nun utilos kiel protektejo por montmigrantoj.[30]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Genezo 6:7
  2. Genezo 6:9
  3. Genezo 6:14-16
  4. Genezo 7:1-4
  5. Genezo 7:11
  6. Genezo 8:7
  7. Genezo 8:11
  8. Genezo 8:15-19
  9. Genezo 9:14-15
  10. 10,0 10,1 Genezo 6:14
  11. http://www.worldwideflood.com/objections/too_big_for_timber.htm
  12. http://www.noahsark-naxuan.com/arkmodel.htm
  13. Vidu tiun ĉi artikolon ĉe biblestudy.org : How Big was Noah's Ark? (kiel granda estis la arkeo de Noa?)
  14. Vidu ekzemple la tezojn de la ttt-ejo answeringenesis.org.
  15. Laŭ la ttt-ejo de la militista tombejo de Arlington [1].
  16. Vidu cette étude de la California State University Northridge kaj por la kontraŭa vidpunkto Wyatt Archeological Museum
  17. Komparu Genezon 6:5-8 kaj 6:11-13
  18. Komparu Genezon 6:19-20 kaj 7:2-3
  19. Komparu Genezon 7:17 kaj 7:24
  20. Respektive Genezo 8:20-22 kaj 9:1-17
  21. Kiam estis alportitaj al Eŭropo la unuaj remburitaj paradizbirdoj, temis ne pri veraj remburaĵoj, sed pri senkruraj haŭtoj - tial la tiama miskredo.
  22. „How America is abounded with Beasts of prey and noxious Animals, yet contained not in that necessary Creature, a Horse, is very strange." (T. Browne)
  23. 11-a surao de la Korano, versoj 27 ĝis 51
  24. Bona sintezo de la mezopotamaj mitoj pri diluvo troviĝas ĉi tie: Overview of Mesopotamian flood myths
  25. Por la sekvaj citaĵoj, vidi ĉe Integrala teksto de la mito de Atrahazis
  26. Teksto de la mito de Ziusudra
  27. Teksto de la mito de Utnapaŝtim
  28. Teksto de la mito de Xisuthrus.
  29. Vidu: Chippewa mito pri diluvo
  30. http://www.greenpeace.de/themen/klima/nachrichten/artikel/ararat_deklaration_klimaschutz_ist_menschenrecht/

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.