Arkivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arkivejo en la Palaco de Asurbanipal
Arkivo de la 16-a jarcento

Arkivo (ankaŭ: arĥivo) estas loko, kie oni konservas dokumentojn de oficejoorganizaĵo. Tiel nomata labora arkivo enhavas dokumentojn ankoraŭ uzatajn. Aliajn dokumentojn oni, post proceduro de selektado, transdonas al historia arkivo. Pri arkivo okupiĝas arkivisto kaj la scienco koncernata de tiu agado estas Arkiviko.

Ĉiu lando havas aŭ havu nacian arkivon. Grandaj kaj konataj naciaj arkivoj estas ekzemple Archives Nationales de Francio, Deutsches Bundesarchiv de Germanio kaj National Archives de Usono. Leĝoj reguligas kio estas konservenda. Fama estas cetere la sekreta vatikana arĥivo. Krom ŝtataj kaj ekleziaj arkivoj ekzistas, trie, privataj arkivoj.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-arkivo.

Gravaj arkivoj por materialoj, kiuj temas pri la historio de Esperanto estas la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia en Ĉaŭdefono, Esperantomuseum en Vieno kaj la Arkivo de UEA ĉe la Biblioteko Hector Hodler en Roterdamo.