Arkivo de UEA

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Arkivo de UEA estas la historia arkivo de la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi estas parto de la UEA-biblioteko, Biblioteko Hector Hodler.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj eroj en la arkivo estas el la epoko kiam Hector Hodler estis direktoro de UEA. Sed esence pli da materialo envenis post la 1920, en la tempo de Hans Jakob. La materialoj el la ĝeneva epoko de UEA kaj la posta Serva Centro de Jakob estas unu el la plej gravaj kolonoj de la kolekto. Ankaŭ la postaj epokoj postlasis multe da materialo, ne nur el la Centra Oficejo de UEA, sed ankaŭ eksteraj kunlaborantoj. Tamen ĝi enhavas nur malmulton el medioj ekster UEA.

Aranĝo ekde 2005[redakti | redakti fonton]

De 2003 ĝis 2005 Ziko van Dijk laboris kiel arkivisto-bibliotekisto en UEA kaj aranĝis la Arkivon. Ĝi nun troviĝas en pli ol 700 arkivskatoloj.

Translokiĝo al Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (IEMW)[redakti | redakti fonton]

Fine de 2021 estis subskribita kontrakto kiu ebligas al Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno ricevi donace, nome de la aŭstra ŝtato, la historian arkivon de Universala Esperanto-Asocio, por la periodo 1908-2000. La postaj periodoj estos liverataj de jarkvino al jarkvino. Laŭ la kontrakto, la arkivo restos disponebla por biblioteka uzo, do por konsulto, esploro kaj scienca analizo[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. HeKo 782 9-A, la 1-an de marto 2022

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]