Arko (arkitekturo)
Arko en arkitekturo estas kurba strukturo, kiu okupas la supran parton de ia spaco en konstruaĵo (ekz-e trairejo en muro aŭ salono en katedralo) kaj kutime surtenas certan kiomon da pezo. La arko aperis en Mezopotamio, Egiptujo, Asirio, Etruskujo k.a. kaj poste estis rafinita en la antikva Romo. La arko iĝis grava tekniko por la konstruo de katedraloj kaj estas uzata ĝis hodiaŭ en kelkaj modernaj konstruaĵoj, kiaj pontoj.
Duoncirklo- aŭ rondarko
Je cirklarko, ankaŭ rondarko, la arka linio estas cirkloforma kaj okupas la kompletan duoncirklon (180 gradojn), kio signifas, ke la du plej malsupraj juntoj kuŝas horizontalaj. La alteco de la arko (vertalteco) per tio ĉiam estas ekzakte la duona spano. La duoncirklarko longan tempon estas la superreganta teĥniko de la arkokonstruo. La romianoj perfektigis kaj multspece utiligis ĝin, kio efikis ĝis en la epoko de la romaniko.