Latero (grafeteorio)

El Vikipedio
(Alidirektita el Arko (grafeteorio))
Saltu al: navigado, serĉo

En grafeteorio, lateroeĝo estas unu el la fundamentaj unuoj el kiuj grafeoj estas formitaj.

Sendirekta grafeo konsistas el aro de verticoj kaj aro de lateroj kiuj tiam estas neordigitaj paroj de verticoj. Orientita grafeo konsistas el aro de verticoj kaj aro de lateroj kiuj tiam estas arkoj - ordigitaj duopoj de verticoj.

Al latero povas esti asignita valoro aŭ pezo. Minimuma generanta arbo estas subgrafeo kiu kunkonektas ĉiujn verticojn de la grafeo sed enhavas nur parton de la lateroj, la lateroj estas elektitaj tiel ke sumo de iliaj pezoj estas minimuma. La alia komuna uzo de la pezoj estas la vojaĝa tempo aŭ kosto por la vojaĝa komiza problemo.

6n-graf.svg
Nedirektita grafeo kun 6 verticoj kaj 7 lateroj
Multigraph.svg
Povas esti pluraj lateroj inter la samaj du verticoj (ruĝaj), povas esti lateroj kiu konektas verticon al si (blua)
Directed graph.svg
Lateroj de direktita grafeo havas siajn direktojn, montritajn per sagoj
Weighted K4.svg
Lateroj kun pezoj
La minimuma generanta arbo de grafeo estas montrita per grasaj lateroj
Diversaj variantoj de direktitaj kaj nedirektitaj lateroj

Vidu ankaŭ[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]

Ekstera ligilo    Eric W. Weisstein, Latero de grafeo en MathWorld.