Arko de Reunuiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arko de Reunuiĝo
arkomonumento [+]

LandoNord-Koreio
SituoPjonjango
- koordinatoj38° 57′ 52″ N, 125° 42′ 57″ O (mapo)38.964527777778125.71581666667Koordinatoj: 38° 57′ 52″ N, 125° 42′ 57″ O (mapo)

Estiĝo2001
Malkonstruo2024

Arko de Reunuiĝo (Pjongjango)
Arko de Reunuiĝo (Pjongjango)
DEC
Arko de Reunuiĝo
Arko de Reunuiĝo
Lokigo de Pjongjango en Norda Koreio

Map
Arko de Reunuiĝo
Vikimedia Komunejo:  Arch of Reunification [+]
vdr
La Arko de Reunuiĝo

La Arko de Reunuiĝo (koree 조국통일3대헌장기념탑, latinliterigo laŭ reviziita transskribo Joguk Tongil Samdae Heonjang Ginyeomtap, latinliterigo laŭ transskribo de McCune-Reischauer Choguk T'ongil Samtae Hŏnjang Kinyŏmt'ap) estis plastika arko lokita en Pjongjango, ĉefurbo de Nord-Koreio. Ĝi estis konstruita en 2001 por memorfesti koreiajn reunuigajn proponojn prezentitajn de Kim Il-sung.

La betona arko staris sur la re-unuiga Ŝoseo, kiu kondukas de Pjongjango al la lando-limo de Nord-Koreio kaj Sud-Koreio. Ĝi konsistis el du koreaj virinoj en tradicia vesto (choson-ot) - simbolante Nord-Koreion kaj Sud-Koreion - kune kliniĝantaj antaŭen por subteni sferon de reunuiĝinta Koreio.

La plinto de la strukturo estis gravurita kun mesaĝoj de paca kaj reunuiĝa apogoj el diversaj individuoj, organizoj kaj nacioj.

En januaro 2024, Kim Ĝong-un postulis la detruon de la monumento pro malkontento de reunuiĝo kun Sud-Koreio. Li forlasis la reunuigproponon kun Sud-Koreio kaj anoncis la finon de tiu ĉi politiko.[1]

La monumento estis disfaligita iam inter la 19-a kaj 23-a de januaro 2024, laŭ satelitbildoj.[2][3] La novaĵo, ke la Arko de Reunuiĝo estis disfaligita, estis konfirmita de la Ministerio de Unuiĝo de Sud-Koreio la 24-an de januaro 2024.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]