Arkpafisto de Amesbury

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arkpafisto de Amesbury estas bronzepoka vira skeleto, entombigita antaŭ ĉ. 4300 jaroj, proksime al Stonehenge, en Amesbury. Oni trovis la tombon en majo de 2002 en Amesbury, kiam grundoskrapila maŝino trovis ĝin dum antaŭpreparo al konstruo de lernejo.

Laŭ esploroj (oksigenizotopa analizo) de la denta emajlo, la viro alvenis el la malvarma regiono de Eŭropo, el la Alpoj (verŝajne el Svislando, suda Germanio aŭ Aŭstrio).

Li mortis en aĝo de 35-45 jaroj, antaŭ ĉ. 2300 a. K. kaj havis tiel abunde ekipite entombigita, ke nun ĝi estas la plej riĉa bronzepoka tombo de Eŭropo. oni trovis orajn orelringojn, bronzajn ujojn, tranĉilojn, lancopinton ktp. Lia nomo venas el tio, ke oni trovis en la tombo multajn sagopintojn kaj manradiko-protektan kovrilon.

Laŭ esploro de la skeleto, oni trovis spurojn de absceso sur la makzelo, dum la maldektra genuo estis forte vundita antaŭ jarojn la morto, tiel li lamis en liaj lastaj jaroj.

Samloke, oni trovis alian skeleton de viro inter 20-25 jaroj. genesploroj pruvis, ke li estis filo de la arkpafisto kaj naskiĝis kaj plenkreskis en Anglio.